Kategoriaj arkivoj: Aleksander Korĵenkov

Jubileo de Eli Urbanová (1922-2012)

Antaŭ 100 jaroj, la 8an de februaro 1922, naskiĝis Eliška “Eli” Urbanová (fraŭline: Vrzáková, 1922-1948-2012), ĉeĥa muzikinstruistino, edukistino, verkistino kaj esperantistino. Ŝi estas unu el la plej konataj Esperanto-verkistinoj, ricevinta kvar premiojn kaj du honorajn menciojn en la Belartaj Konkursoj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2022

2. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Hajpin Li (aŭtente: Lee Chae-hyon, 1917-1935-1997), korea armeano, oficisto (i.a., en la Korea filio de CIA) kaj esperantisto; instruisto kaj disvastiganto de Esperanto, fondinto kaj eldonanto de Nove(-)Bakito (1937, 1949-50), vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1983-90); … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La demoversio de la vintra Ondo aperis

En la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj hodiaŭ aperis la demonstra versio (demoversio) de la vintra (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 49-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Malgranda trilogio de Ĉeĥov: Literatura suplemento al La Ondo

Ĉeĥov, Anton Pavloviĉ. Malgranda trilogio / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵen­kov, Anna Pentus, Mati Pentus. Kompilis Aleksander Korĵenkov; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kalinin­grado: ­Sezonoj, 2021. — 39 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La vintra Ondo rekorde ampleksa

Antaŭ du semajnoj, la 28an de decembro, aperis la vintra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2021, №310), la lasta en la jarkolekto 2021. Ĝi estas rekorde ampleksa – 137-paĝa. Entute, dum … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2022

5. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Sigismund Prager (1907-1923-1966), rumania, poste nederlanda judo, advokato, lingvoinstruisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Sigismundo Pragano; sukcesa Cseh-intsruisto, instruisto de Esperanto en la universitato de Amsterdamo ekde 1950, membro de la Akademio de Esperanto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

731 tagoj: Du jaroj da ĉiutaga informado!

Hieraŭ, la 31an de decembro ĉi tie aperis la respondoj de Peter Baláž al nia tradicia enketo “Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021”. Temas pri tio, ke dum du jaroj en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

Dum pluraj jaroj La Ondo de Esperanto petis konatajn Esperanto-aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) dum la pasinta jaro, laŭ via opinio, estis la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Sed pro la koronvirusa pandemio, pasintjare ni decidis ne okazigi … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof

1859 3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo Lejzer (Lazarj) — Лазарь Маркович Заменгоф. 1869 Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2021

6. Antaŭ 25 jaroj mortis Willem Anthony Verloren van Themaat (1931-1959-1996), nederlanda matematikisto, natursciencisto, kaj esperantisto; sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1990-96); aŭtoro de La akvariinfanoj (SF-romano, 1976), La vicordo de la frazelementoj en Esperanto (1973), Esperanto: Ideologio kaj Kulturo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova senpaga libro: Kvin rakontoj de Dostojevskij

Hodiaŭ, okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij, naskiĝinta la 11an de novembro (Julie: la 30an de oktobro) 1821, la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) publikigis la bitlibron Kvin rakontoj de Dostojevskij. La 55-paĝa libro, kreita laŭ la normoj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Censo en Ruslando: La lasta semajno

Foje en ĉirkaŭ dek jaroj en Ruslando okazas censo. La antaŭa censodato estis fiksita je la 14a de oktobro 2011. Ĉi tiu censo enhavis la demandon pri la posedataj lingvoj, kaj estas tute nature, ke inter la respondintoj al ĉi … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La aŭtuna Ondo aperis

La 29an de septembro aperis la aŭtuna (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2021, №309), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Sur ĝiaj 127 paĝoj estas pli ol sesdek tekst(et)oj kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton