Transdono de la Arkivo de UEA al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko

muzeo

En 2021 la Komitato de UEA akceptis la rekomendojn de la Estraro, Komisiono pri Financo kaj konsilantaj komisiitaj fakuloj, ke la Arkivo de UEA kaj neduoblaĵoj de la Biblioteko Hector Hodler, kiuj troviĝas en la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo, estu transdonotaj al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB) en Vieno. La CO ne havis fizikajn kondiĉojn tiajn, kiajn havas profesia institucio kiel ANB por la konservo de tiuj materialoj, nek disponas fakulojn por ilia katalogado kaj traktado.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantistoj renkontiĝis en Zhejiang

ĉinio

La 24an de junio Zhejiang-a Esperanto-Asocio okazigis renkontiĝon en la urbo Hangzhou. Li Zhongmin faris prelegon “Esperanto en la interreta epoko“. Okaze de la fondotago de la Komunista Partio de Ĉinio, li prezentis ankaŭ la rilatojn inter Esperanto-movado kaj la partio. Dum la renkontiĝo, sub la gvido de Li, esperantistoj lernis kanti la kanton “Vi kaj Mi”.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

UK-107: 80 aliĝintoj ĝis la malrekordo

montrealoJe la 4a de julio al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 6-13an de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kebekio, Kanado), aliĝis 626 personoj el 53 landoj, plej multe el Usono – 125 aliĝintoj.
Vidu ĉi-sube la liston de dek landoj kun plej multaj aliĝintaj kongresanoj:
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?

ueaUEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi pretas transpreni iun taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2022

4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Helmi Dresen (1892-1912-1941), estona instruistino, urbestrarano de Talino dum la Sovetunia periodo, kaj esperantistino nomita “la animo de la estonia Esperanto-movado”; Esperanto-instruistino, ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de Esperanto-Asocio de Estonio (1922) kaj ties sekretario ĝis 1940, membro de la Lingva Komitato (LK, 1926-41); kunaŭtoro de Esperanto-estona vortaro (1927) kaj kunlaboranto de Estona Antologio (1932); fratino de la Esperanto-poetino Hilda Dresen. Murdita de nazioj en 1941.

4. Antaŭ 35 jaroj mortis Tiberio Morariu (1901-1921-1987), rumana esperantisto dum preskaŭ 60 jaroj loĝinta en Svedio. Fondinto kaj direktoro de Rumana Esperanto-Instituto (1924-28), ĉefdelegito de UEA por Rumanio, unu el plej popularaj Cseh-instruistoj – ĝis 1934 li instruis Esperanton en ĉ. cent kursoj por ĉ. kvin mil kursanoj en pluraj landoj; tradukinto de Niĉjo Mensogulo (I. A. Brătescu-Voineşti, 1927), Nobela peko (M. Sadoveanu, 1929), Sonorilo kaj kanono (E. Isac, 1930).

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

“Daŭripovo” – temo de la 99a Germana Kongreso

germana

Ĉeestaj kongresoj kun fizika partoprenebleco ja fariĝis nekutimaj en la lastaj jaroj. En Germanio estis la unua fojo depost 2019 ke ni povis kunveni normale. Tiun ŝancon revidi unu la alian uzis preskaŭ 170 (inkluzive la paralelan junularan renkontiĝon KEKSO) partoprenantoj el ok landoj dum la pentekostaj tagoj (la 3-6an de junio) en la bela universitata urbo Oldenburg, proksime de Bremen en nordokcidenta Germanio. Aparte ĝojiga estis la aktiva partopreno de esperantistoj el apuda Nederlando. Favoris nin agrabla printempa vetero, kaj la kongresejo – ĵus nove konstruita junulargastejo kun restoracio kaj loĝeblecoj por la plimulto de la kongres­anoj – estis ideala: nur por la plej grandaj eventoj necesis krome lui salonon en apuda hotelo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Prepare al la Tago de Esperanto

Esperanto-tago

Kiel kutime, okaze de la Tago de Esperanto, kiun oni tradicie festas la 26an de julio, grupo da aktivuloj kreis kaj enretigis du disvastigeblajn afiŝojn, kiujn nu estas tradukataj/adaptataj al aliaj lingvoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

AKSO eniras betatestadon

akso

AKSO, la Administra Komuna Sistemo Organizo de TEJO kaj UEA, komencas betatestadon. La plene funkcianta sistemo estos testita de grupo de laborantoj de la du organizoj, por trovi cimojn kaj lingvajn erarojn, kaj por taksi la uzofacilecon. Ankoraŭ mankas multaj datumoj, ĉar membrodatumoj kaj ĝisdata enhavo estos alŝutitaj tuj antaŭ la publika lanĉo komence de septembro.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Pacevento kaj Beneluksa Kongreso en la pacurbo Ieper

Ieper

Ieper [Ipro] estis viktimurbo (preskaŭ plene detruita) dum la Unua Mondmilito, kaj la memoro pri tiu Granda Mondmilito estas ankoraŭ viva en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ne senkiale la urbo titoligas sin Pacurbo. Daŭre atestas pri la mondmilito grandega nombro de milittombejo. La urbo ankoraŭ nun estas pilgrimejo por britoj, kanadoj, aŭstralianoj, novzelandanoj, hindoj kiuj perdis parencojn dum tiu milito.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Tendumado: La ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj

skoltoj

La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-27 jaruloj. Pli da informoj pri nia grupo estas ĉi tie. Ĉi-jare ĝi okazos la 11-20an de aŭgusto 2022 en Moustier-sur-Sambre, Belgio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ankoraŭ du numeroj de La Ondo senpage elŝuteblaj

La Ondo de Esperanto

Antaŭ unu semajno, samtempe kun la enretigo de Superforta ambicio de Aleksandr Saĥarov, estis enretigitaj ankaŭ du numeroj de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto – la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono por la 2020a jaro kaj la somera eldono por la 2021a jaro. Ili nun estas libere elŝuteblaj en la virtuala biblioteko de Sezonoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La muzikalo “June kaj Kune” dum IJK en Nederlando

nuzikalo

En IJK (Internacia Junulara Kongreso de TEJO) povas okazi ĉio ajn… foje eĉ ĉio samtempe! June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto, sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum Internacia Junulara Kongreso. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, kaj iuj trovos neatenditan helpon!

Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Taiyuan: Kurso de Esperanto por infanoj

Taiyuan

La 18an de junio 2022 instruistoj de la elementa lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan (provinco Shanxi, Ĉinio) okazigis kurson de Esperanto en la infana centro de loka loĝkvartalo.

Okaze de la Patrotago, la instruisto enkondukis la vorton “patro” kaj profesiajn vortojn, ekzemple “kuracisto”, “laboristo” kaj “instruisto”. Infanoj lernis kiel diri “feliĉan patrotagon”. La interesa kaj amuza kurso multe plaĉis al la infanoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli kaj plu: Nova senpaga bitalbumo de Korvaks

korvaksLa 21an de junio 2022 aperis la dua bitalbumo de la novzelanda muzikisto Korvaks kun la titolo Pli kaj plu.
Korvaks komencis, kombinante siajn interesojn pri instrumento-programado kaj Esperanto. Inspirita de Mazi en Gondolando kaj sentante afinecon al la kontraŭheroo Korvaks, li adoptis la nomon kiel sian propran kaj ekuzis samplaĵojn de Mazi en Gondolando por ne lerni la kantadon kanti. Origine li celis nur unu kanton, sed Korvaks fine publikigis kvin-trakan albumeton Memorante Gondolandon (2021).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

konkurso

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Kio estas feliĉo por mi?”

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton