Monda Poezia Tago: Julio Baghy

BaghyOkaze de la hodiaŭa Monda Poezia Tago, tradicie festata la 21an de marto, ni proponas (re)legi la kontraŭmilitan poemon Ivaĉjo de Gyula “Julio” Baghy (1891-1967), elstara hungara esperantisto, instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano, kunredaktoro de Literatura Mondo, aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur sanga tero (1933), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La teatra korbo (1934), La verda koro (1937), Sonĝe sub pomarbo (1958), Koloroj (1960), Ĉielarko (1966) kaj aliaj libroj.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Interkultura Novelo-Konkurso: 2a eldono lanĉita kun novaj reguloj

ink

Akademio Literatura de Esperanto (ALE) lanĉis la duan eldonon de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), ĉi-jare sub la temo Nokta vojaĝo, kunlabore kun Bobelarto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Krom la temo, aliaj novaĵoj atendas la partoprenontojn al la ĉi-jara INK: novaj kategorioj, novaj premioj kaj novaj reguloj pri lingvoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Gediminas Degėsys prelegos pri la naturo de la filozofio kaj la Nigra Afriko

DegėsysLa dek-sesa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas la litova filozofo, poligloto, afrikanisto, poeto kaj esperantisto Gediminas Degėsys.

Gediminas Degėsys naskiĝis la 30an de majo 1980 en laborista familio, en la Litovia urbo Alito (litove: Alytus). Li lernis en la gimnazio A. Ramanauskas-Vanagas en Alito kaj en la liceo de Episkopejo de Telšiai, studis en Fakultato de Katolika Teologio ĉe la Universitato de Grandduko Vytautas. Poste li studis en Laterana Universitato en Romo kaj en Asizo. En 2006 li magistriĝis en Litovia Edukada Universitato. En 2011 en Universitato de Grandduko Vytautas li defendis la disertacion pri “Malkovro de estetikaj principoj en la skulptarto de Sub-Sahara Afriko”. En la Vilna Universitato li instruas filozofion, Afrikajn studojn, fremdajn lingvojn. Dank’ al li Esperanto disvastiĝas inter la studentoj. En la scienca periodaĵaro li publikigis artikolojn, eldonis dek lernolibrojn pri fremdaj lingvoj kaj unu poemlibron en la lingvoj litova, rusa kaj Esperanto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 107a UK: Kanado kaj Kebekio mildigas KOVIM-rilatajn regulojn

montrealoLa federacia registaro de Kanado anoncis la 17an de marto la finon de la devigo prezenti negativan KOVIM-teston por plene vakcinitaj vojaĝantoj al la lando ekde la 1a de aprilo. Tio estas tre bonvena novaĵo por la Universala Kongreso en Montrealo, ĉar tio signifas, ke la plene vakcinitaj vojaĝantoj ne devos fari la testadon en iliaj hejmlandoj, antaŭ alveno Kanade, nek fari KOVIM-teston Kanade – kiel estis antaŭe. Hazarde elektitaj homoj tamen devos trapasi PCR-teston je la alveno, sed ne devos izoliĝi dum ili atendos la rezultojn. “Simple alvenu, plenvakcinita, en bona sano kaj bona humoro, por ĝui la plej grandan Esperantan eventon de la jaro en 3D (3 dimensioj)!”, diras Ĵenja Amis, sekretario de la LKK por Montrealo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Unuanima rezolucio de la Esperanta Civito

flagojLa Senato de la Esperanta Civito, kunvokita al konsulto la 16an de marto 2022, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe, unuanime decidis a) daŭre partopreni en la streboj reformi Unuiĝintajn Naciojn, por ke la institucio ne estu nur sindikato de naciŝtatoj, kun privilegia statuso por kelkaj potencoj kaj nenioma agnosko pri la rajtoj de la popoloj sen naciŝtato, unuavice la diasporaj kaj la minorigitaj; b) firme malaprobi la konduton de la rusa registaro kaj esprimi solidarecon al la viktimoj en Ukrajno kaj al la disidentoj en Rusio; c) intense subtenadi ĉe la esperanta popolo la idealojn de reala demokratio, paca kunekzistado, interpopola dialogo, kies pioniroj estis Pierre Cérésole kaj Edmond Privat.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu estrarano de TEJO

estraranoLa 26an de februaro 2022, la estraranoj de TEJO Alexandre Raymond kaj Uriel Gurdián eliris el la estraro. Sekve la Elekta Komisiono malfermas alvokon, kiu serĉas kandidatojn al la estraro de TEJO. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2022 naskiĝinta inter la 1a de septembro 1986 kaj la 31a de januaro 2004. Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas taŭga lingvonivelo por internacia kunlaboro, laboremo kaj fleksebleco. Se la kandidato ne estas sufiĉe sperta pri TEJO-temoj, eblos trovi mentoron en aŭ ekster la Estraro por ke elektito povu plejeble sukcesi en siaj estraraj taskoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Deklaro de Esperanto-Ligo en Israelo

“Laŭ sia heredo, kaj historie kaj kulture, Israelo estas forte ligita kaj al Ukrainio kaj al Rusio. Multaj Israelanoj, kiel novaj kaj malnovaj enmigrintoj, havas familianojn en ambaŭ landoj. Tial la tre bedaŭrinda milito en Ukrainio tuŝas kaj malfeliĉigas multajn el ni persone”, – per ĉi tiuj vortoj komenciĝas la deklaro de Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) pri la situacio en Ukrainio.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Viktor Sapoĵnikov naskiĝis antaŭ 70 jaroj

sapoĵnikovLa 14an de marto 1952, antaŭ 70 jaroj, naskiĝis Viktor Sapoĵnikov (Виктор Сергеевич Сапожников, 1952-2016), Sovetunia kaj Ruslanda diversprofesiulo (lignohakisto, paŝtisto, filmoprojekciisto, gardisto, eldonisto, gazeta reklam-agento), ŝakisto kaj esperantisto (ekde 1980); kunfondinto kaj redakciano de la legenda samizdata almanako Sezonoj (1984-90), kunlaboranto de Ekzakte kaj La Ondo de Esperanto; aŭtoro de pluraj, ĉefe humuraj kaj satiraj, beletraĵoj, artikoloj, eseoj kaj recenzoj kaj de du libroj (Proverboj kaj sentencoj, 1990; Ljusjka Benc, 1992), tradukinto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj (2000).

Okaze de lia hodiaŭa jubileo ni proponas (re)legi du originalajn kaj unu tradukitan (fragmento) verkojn de VikS:
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio

senegaloKadre de la kampanjo Hans Bakker UEA, ILEI, la Afrika Komisiono de UEA (AK) kaj Senegala Esperanto-Asocio (SEA) alvokas Esperanto-instruantojn de la tuta mondo kandidatiĝi por Esperanto-kurso en Senegalo dum la periodo septembro-decembro 2022. La kurso antaŭos la 8an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE), kiu okazos en Tieso (Thiès), Senegalo, de la 26a ĝis la 30a de decembro 2022. Tamen la kurso mem havos lokon en Dakaro, la ĉefurbo de la lando, 70 kilometrojn for de Tieso.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tuomo Grundström: Prezentiĝo kaj prezentoj

tuomoLa dek-kvina gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas Tuomo Grundström, kiu prezidas Esperanto-Asocion de Finnlando (EAF).

Mi kreskis en sudokcidenta Finnlando en Raŭmo, kaj revenis tien en 1976 post instruista ekzameniĝo en Turku. Naskita en 1952, mi dekkvin jarojn poste trovis esperantokurseton, ekscivolis, ĉu planlingvo povus funkcii, aŭtodidaktis la elementojn kaj baldaŭ trovis librojn, gazetojn kaj radiodissendojn – funkciis! Tiel esperanto malfermis al la mondo fenestrojn. Ekkoninte esperantistojn, aliĝinte al organizaĵoj – UEA-TEJO, landa asocio – kaj partopreninte en la 54a UK en Helsinki 1969, mia esperantisteco estis sigelita.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

800 tagoj da ĉiutaga informado en La Ondo

800Hieraŭ, la 10an de marto ĉi tie aperis la artikolo de Wolfgang Kirschstein pri la nobelpremiita verkisto Abdulrazak Gurnah. Ĉi tiu publikigo signifas, ke jam dum 800 sinsekvaj tagoj en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel La Balta Ondo. Ekde tiam (inkluzive de ĉi tiu artikolo) en ĝi aperis 2 mil 835 tekstoj. Ilin garnas 4 mil 48 ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita en februaro 2020, la plej ofte vizitita afiŝo estas la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo de la Siberia esperantisto Stanislav Belov. Sekvas tri artikoloj de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto. Ĉiuj artikoloj de la unua dekkvinopo estas enretigitaj en 2020 aŭ 2021 escepte de la artikolo pri la Ruslanda censo, verkita antaŭ dek jaroj – danke al pluraj referencoj en la reto ĝi estas nun en la dua loko.

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj ekde februaro 2020.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Abdulrazak Gurnah

gurnahJen mi skribas lian nomon por espereble ne plu forgesi ĝin: Abdulrazak Gurnah. Kio li estas? Verkisto, kiun mi ne konis antaŭ la sveda akademio anoncis, ke li meritas la literaturan Nobel-premion pro “senkompromisa kaj kompata zorgo pri la efikoj de koloniismo kaj la sorto de rifuĝintoj en la abismo inter kulturoj kaj kontinentoj”.

Nu bone. Estas tamen strange, ke la plej bona kaj premienda verkisto de la jaro estas samtempe unu el la malplej konataj (kaj legataj). Eĉ lia eldonejo konfesas, ke liaj verkoj ne vendiĝas bone. Ĝis nun Gurnah publikigis dek romanojn. Du el ili estis kandidatoj por premioj. (Kaj inter ni dirite: mi fajfas pri nomumoj. Ĉiu povas fariĝi kandidato.)
Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107a UK en Montrealo

montrealoJam funkcias paĝo por la sesio de la unulingvaj ekzamenoj de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) okazonta kadre de la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK): edukado.net/ekzamenoj/ker/uk.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO: Internacia Tago de Virinoj 2022

virinoj

Hodiaŭ, la 8-an de marto, estas la Internacia Tago de Virinoj. Krom la omaĝoj, pli gravas memori kial la dato ekzistas. Kvankam estas intencoj montri nur feliĉan momenton por gratuli, doni florojn aŭ verki belajn mesaĝojn, temas pri memorigo al virinoj pri niaj konkeroj, ĉar tiuj ne venis kiel donacon sed estis rezulto de la kuraĝo de niaj pioniroj.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

ueaOkaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton