Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 967 (2021-07-20)
Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA

Celoj de la projekto:

  1. Krei Esperanto-klubojn en ĉiuj landoj de Afriko, kie ankoraŭ ne estas Esperanto-agado, kaj aktivigi esperantistojn tie, kie jam ili estas kun aparta atento al la delegitoj de UEA kaj junularaj delegitoj.
  1. Partoprenigi afrikanojn, ĉefe membrojn de la Afrika Komisiono (AK), en diversaj virtualaj renkontiĝoj, por adaptiĝi al la nuna monda situacio.

Praktikaj agadoj:

  1. Dividi Afrikon en regionojn kaj ĉiu membro de la Afrika Komisiono estu respondeca pri unu regiono.
  2. Ĉiu membro de la Afrika Komisiono klopodos trovi kontaktojn en ĉiuj landoj de sia regiono kaj ofertos perkorespondajn kursojn. Tio okazos per reta varbado, dissendo de informiloj aŭ alia varbmetodo.
  3. Daŭra korespondado de la komisionanoj kun unuopaj aktivuloj kaj kluboj jam ekzistantaj por aktivigi ilin.
  4. Raportado regule okazos tra la Afrika Bulteno, la revuo de UEA kaj la retejo de la Afrika Komisiono, kaj, kaze de problemoj, la Afrika Komisiono kaj kunlaborantoj klopodos trovi solvon.
  5. La Afrika Komisiono sin devigas redakti agadplanon ĝis 2022 kaj vaste diskonigi ĝin.

Bezono: Unue, ni bezonos ĉirkaŭ 1 000 eŭrojn por 5 komputiloj de aktivaj membroj de la Afrika Komisiono. Ni pensas, ke eblas havi bone funkciantan komputilon en Afriko per 200 eŭroj, sed provizantoj de uzataj komputiloj estos kontaktitaj.

Observoj: Ĉi tiuj komputiloj iom urĝas, ĉar tiel la AK-anoj kapablos partopreni la Virtualan Kongreson kaj aliajn virtualajn Esperanto-kunvenojn en la sekvaj monatoj kaj plie spertiĝi.

Indas doni iom pli da mono por ankaŭ helpi pagi interretan krediton.

Ni supozas ke pliaj kluboj povus finance subteni almenaŭ parton au tutan komputilon. Se ni kolektos pli da mono ol necese nun, ni ĉiam povus uzi tion poste okaze de tio, ke ies komputilo difektiĝos, aŭ por doni al aktivuloj kiuj ne estas membroj de la Afrika Komisiono, sed de la konsilantaro de la Komisiono.

Iniciatintoj: Sabiyumva Jeremie: estrarano de UEA pri Afriko, Elisee Byelongo, Afrika Komisiono de UEA, Renato Corsetti, Komisiito de UEA pri Landa Agado, Heidi Goes, aktivulino pri Agado en Afriko.

Pagmanieroj: uea.org/alighoj/donacoj/afriko kun la indiko "por la konto Afriko-komputiloj" aŭ rekta Paypal-ligilo: paypal.com/donate?hosted_button_id=LMXLGAJ7746GC

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022