Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
325 556 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoStruto (Struthio camelus) estas la plej granda kaj la plej peza birdospecio aktuale vivanta: la struta masklo povas atingi 275 cm kaj 155 kg. Ĝi estas la ununura vivanta specio (aŭ du specioj depende de la fakulo) de la familio Strutonedoj aŭ Strutedoj. Temas pri tre granda nefluga birdo, indiĝena de Afriko kaj pro ties grando kompreneble tia birdospecio ne povas flugi, sed ĝi rapidkuras je 50 km/h dum preskaŭ unu horo, kun pintoj de ĝis 70 km/h kaj paŝoj longaj je 3,5 m. Dumkure la struto uzas siajn flugilojn kiel ekvilibrilojn. Kelkaj analizoj indikas, ke la Somalia struto povu esti konsiderata plena specio separita el la Komuna struto, sed plej taksonomiistoj konsideras ĝin kiel subspecio. La struto kunhavas la ordon Strutoformaj kun la kivioj, emuoj, reaoj, kaj kazuaroj. Ĝi estas distinga en sia aspekto, kun longaj kolo kaj kruroj, kaj povas kuri je ĝis 70 km/h, plej rapida surtera rapido inter ĉiuj birdoj. La struto estas la la plej granda vivanta specio inter birdoj kaj demetas la plej grandajn ovojn el ĉiuj ajn vivantaj birdoj (nur formortintaj Elefantbirdoj de Madagaskaro kaj la Dinornitoj de Novzelando demetis pli grandajn ovojn). Lastaj artikoloj de la monato: Kosmoteleskopo James Webb, Pablo Picasso, Eŭropo
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Seksumado. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Pozitiva psikologio, Invado de Rusio en Ukrainion (2022), Paralimpiko,... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |