Daphne Caruana Galizia
Daphne Caruana Galizia | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Daphne Caruana Galizia | ||
Naskonomo | Daphne Anne Vella | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1964 en Sliema, Kolonio de Malto | |
Morto | 16-an de oktobro 2017 (53-jara) en Bidnija, Malto | |
Mortis pro | bombaŭto [#] | |
Tombo | Addolorata Cemetery [#] | |
Lingvoj | angla [#] | |
Loĝloko | Bidnija [#] | |
Ŝtataneco | Malto [#] | |
Alma mater | Universitato de Malto • St Aloysius' College [#] | |
Infanoj | 3 | |
Profesio | ||
Okupo | enketa ĵurnalisto • blogisto • aktivulo • kronikisto • ĵurnalisto [#] | |
Aktiva dum | 1987– [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Panamaj Dokumentoj [#] | |
En TTT | Oficiala retejo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Daphne Anne CARUANA GALIZIA (naskonomo Vella; naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1964, mortis la 16-an de oktobro 2017) estis malta ĵurnalistino, verkistino kaj kontraŭ-korupta aktivistino, kiu raportis pri politikaj eventoj en Malto. Precipe ŝi temigis enketan ĵurnalismon, raportadon pri registara korupteco, nepotismo, patronado, akuzoj pri monlavado, ligoj inter la reta hazardluda industrio de Malto kaj organizita krimo kaj pagoj de la registaro de Azerbajĝano. La nacia kaj internacia reputacio de Caruana Galizia estis konstruita sur ŝia regula raportado de miskonduto de maltaj politikistoj kaj politike elmontritaj homoj.
Caruana Galizia rifuzis rezigni pri sia raportado dum jardekoj, malgraŭ timigo kaj minacoj. Ŝi estis arestita de la malta polico en du okazoj. La enketoj de Caruana Galizia estis publikigitaj per ŝia persona blogo Running Commentary, kiun ŝi starigis en 2008. Ŝi estis regula kolumnisto de la gazetoj The Sunday Times of Malta kaj poste The Malta Independent. Ŝia blogo konsistis el enketaj raportoj kaj komentoj, iuj estis rigardataj kiel personaj atakoj al individuoj, kaŭzante serion de laŭleĝaj bataloj. En 2016 kaj 2017 ŝi malkaŝis polemikajn informojn kaj akuzojn rilate al kelkaj Maltaj politikistoj kaj la skandalo Panama Papers.
La 16-an de oktobro 2017, Caruana Galizia estis murdita proksime al sia hejmo kiam aŭto-bombo estis detonaciita en la interno de ŝia veturilo, altirante ĝeneralan lokan kaj internacian kondamnon de la atako. En decembro 2017, tri viroj estis arestitaj lige kun la aŭtobomba atako. En aprilo 2018, konsorcio de 45 internaciaj ĵurnalistoj publikigis la "Daphne-projekton", kunlaboron por kompletigi ŝian enketan laboron.
En 2018 la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj establis premion por ĵurnalistoj kaj defendantoj de la Rajto al Informo honore al Galizia. La 20-an de novembro 2019 lige kun ŝia murdo la malta polico arestis Yorgen Fenech, la posedanton de la Dubaja kompanio 17 Black, sur lia jaĥto.
Post tio en La-Valeto kaj aliaj urbaj centroj amasaj protestoj alvokis la eksiĝon de la ĉefministro Joseph Muscat.
Ĉefministro Joseph Muscat anoncis la 1-an de decembro 2019, ke li eksiĝos rilate al la politika krizo, dirante, ke li restos en la posteno ĝis nova gvidanto de la Laborista Partio de Malto elektiĝos en januaro, kaj ke li formale rezignos kiel ĉefministro kelkajn tagojn post la 12-a de januaro 2020.