“Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”

astana

Antaŭ kvar tagoj la prezidanto de Kazaĥstano eldonis ukazon pri vica nomŝanĝo de la ĉefurbo de ĉi tiu mezazia lando. La urbo Nur-Sultan denove iĝis Astana. Se vi scivolas pri la antaŭa ĉeno de la nomŝanĝoj de ĉi tiu urbo, legu la suban artikolon de Halina Gorecka, naskiĝinta en ĉi tiu urbo. Ŝi verkis ĝin en marto 2019 okaze de la antaŭa nomŝanĝo, kiam Astana iĝis Nur-Sultan. Pli frue la urbo nomiĝis Akmolinsk, Celinograd kaj Akmola.

“Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”

En la sociaj retoj oni ŝercas pri vojaĝoj al Nur-Sultan

La surpriza informo pri tio, ke la ĉefurbon de Kazaĥstano oni alinomos al Nur-Sultan – honore al la unua prezidento Nursultan Nazarbajev (Нұрсұлтан Әбішұлы Назарбаев) – naskis multajn ŝercojn kaj anekdotojn en la sociaj retoj kaj inter la lokanoj. La plej populara ŝerco estis pri vojaĝoj: “Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”. Tio ne estas nur ŝerco, ja la Ruslanda futbalteamo flugis al Astana por matĉo kontraŭ Kazaĥstano en Eŭropa kvalifiko 2020 (cetere, Ruslando gajnis per kvar senrespondaj goloj), sed ĝi reflugis hejmen jam el Nur-Sultan.

Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UIAE: Nova asocio de esperantlingvaj advokatoj

uiaeEstis fondita la Unio Internacia de Advokatoj Esperantlingvaj (UIAE). Tiun grupon kunordigas doktoroj Miguel Faria de Bastos kaj José Querino de Macêdo Neto, el Brazilo. La ĉefaj celoj de la nova asocio estas la integriĝo de advokatoj el la tuta mondo, same kiel la interŝanĝo de informoj kaj spertoj en la kampo de Juro. Ĉiu advokato (laboranta aŭ emerita), advokatfirmao aŭ staĝanto povas aliĝi al la UIAE. La formaligo de akcepto tamen dependas de aprobo de la estraro.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

OrSEJT-19: Junulara tendaro ĉe pitoreska lago en Uralo

orsejt-19

En la ruslingva vivĵurnalo de la redaktoro de La Ondo kompletiĝis (foto)raporto pri la Orient-Sovetia esperantista junulara tendaro (OrSEJT-19), okazinta antaŭ 45 jaroj (la 1-10an de aŭgusto 1977) ĉe la pitoreska Urala lago Turgojak (Ĉeljabinska regiono, proksime de la urbo Miass).

Ĉi tiu raporto kun ĉ. 80 fotoj kaj aliaj bildoj konsistas el kvar partoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La plej bonaj filmoj de la jaro

codaLa disdono de la Oskaraj statuetoj okazis antaŭ kelkaj monatoj. Ĉu vi memoras pri ĝi ion pli ol la fifaman vangofrapon? Ne? Eble pro tio la banala incidento ombris la disdonon de premioj al relative multaj ne tro gravaj filmoj. Tamen ni parolu pri Oskaro, ĉar ankaŭ ĉi-jare la landaj komitatoj sendis po unu filmon por konsidero de la plej bona internacia produktaĵo. Do, jen eble estas oportuna listo de la plej bonaj filmoj de la jaro en la tuta mondo. Mi klopodis spekti laŭeble multajn filmojn de ĉi tiu kategorio, sed kompreneble ne sukcesis spekti ĉion. La internacia distribuo estas ĝangalo kaj – ve! – ankaŭ lingvo foje estas efika bariero. Estus bele, se la distribuantoj de elsendofluoj prenus pli da tiaj filmoj en siaj katalogoj. Tio estus granda paŝo antaŭen por la mondkulturo.

Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2022

paco

Paco, la granda revo de la homaro. Ni ne ĉesu laŭte diri, ke ni bezonas pacon. Tion ni petu al ĉiuj registaroj de la mondo, tion ni faru en nia ĉiutaga vivo.

Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Koincide ILEI-konferenco kaj TEJO-kongreso en Lignano?

lignano

“La 79a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos, kune kun la ILEI-kongreso, inter la 5a kaj la 12a de aŭgusto 2023 en Lignano, Italio (Venecilando). Origine la IJK devis okazi en Marina di Massa (Toskanio), sed pro nekonsento kun la kongresejo, la loko estis ŝanĝita al Bella Italia Village”.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Seminario en Nederlando pri mastrumado de organizoj

seminario

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Mastrumado de Organizoj – Revivigo de junulara agado postpandemie’. La seminario donos la eblon al 12 junuloj de membroŝtatoj de KdE diskuti kaj lerni pli pri la temo de aktivado de junuloj post la KOVIM-pandemio.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Eŭropa Tago de Lingvoj 2022

tago

La Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Unio ekde 2011 ĉiujare la 26an de septembro iniciatas la Eŭropan Tagon de Lingvoj. Multaj eventoj okazas en Eŭropaj landoj okaze de ĉi tiu tago, vidu https://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/Default.aspx.

Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Aliĝu al la teamo de E@I en Slovakio

slovakio

Danke al subteno de Eŭropa Unio, E@I gastigas junajn volontulojn en sia oficejo en Slovakio jam dum sep jaroj. Se vi ŝatus subteni la movadon kaj agadon de E@I dum kelkaj monatoj, ne hezitu, kandidatiĝu!

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Volontuloj kaj specialistoj serĉataj

ich

Ĉu vi eble estonte kunkonstruos aŭ dum kelksemajna respektive kelkmonata restado?
Ĉu vi kapablas okupiĝi pri interkulturaj projektoj?
Ĉu vi povus helpi kiel asistanto aŭ sekretario?
Ĉu vi povas labori por serĉado de subvenciantoj, financado?
Ĉu vi kapablas gvidi kaj prizorgi arkivon?
Ĉu vi kapablas gvidi elstaran Esperanto-bibliotekon?

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Aŭtuna poemo de Nikolao Ķurzēns

aŭtuna

Nikolao Ķurzēns: Aŭtuna elegio

Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv’, sencela kaj enua.

Ja ĉiu tag’ forlavas rabe ion!
Ja ĉiu nokto portas ion for!
Ja de l’ pasinto restas nur memor’!
Ja por l’ estonto havas mi nenion!

Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

IJK 2022: Kongresa statistiko

ijk
La 78a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) okazis en De Roerdomp–Westelbeers, Nederlando, de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 2022. Ĝin organizis la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) sub gvidado de TEJO. Ĉi-sube estas la statistiko pri la 78a IJK.

ĜENERALA STATISTIKO:

311 retaj aliĝoj, el kiuj 288 unikaj
233 partoprenantoj el kiuj 193 plentempe
13 vizitantoj (homoj kiuj aperis por kelkaj horoj sed ne tranoktis)
58 homoj (25%) menciis ke ili estas novuloj
78% da homoj planis iradi dormi malfrue kaj 6% da homoj planis iradi dormi malfruege
16% da homoj planis iradi dormi frue. Ni ne havas datumojn ĉu ili sukcesis

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 30a KEKSO okazos en Kirkel la 21–23an de oktobro

kekso

Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) kune invitas vin al la 30a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso! La 30a KEKSO okazos de la 21a ĝis la 23a de oktobro en Kirkel (regiono Saarland, sudokcidenta Germanio). Ĝi estas renkontiĝo por junaj Esperanto-parolantoj (ĝis 35 jaroj) de ĉiuj lingvoniveloj. Kiel programo atendos vin kaj kurso por komencantoj kaj trejnadoj por progresintoj. Krome ni antaŭĝojas viajn programproponojn, kiujn vi povas indiki en la aliĝilo aŭ retpoŝte al ni.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Samarkando: Internaciaj Letertagoj 2022

samarkando

“Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, revi kaj paroli”

Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj loĝantoj de nia planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro – la Tago de Samarkando. Ĝi celas refokusigi nian rigardon je alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo. Tradicie, estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo. Por kiuj ĝi estas vivanta memoro, emociplena historio, signifa malkovro, amdeklaro, rendevuejo kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Eŭskio: Esperanto en porpaca evento de Unesko

eŭskioOkaze de la 20a Internacia Tago pri Paco, Ne-Registaraj Organizoj partneraj kun Unesko, kunlabore kun la guberniaj (eŭskaj) instancoj, organizas grandan eventon la 17an de septembro 2022 en Toloso (Eŭskio, norda Hispanio). Antaŭ tri jaroj Esperanto estis elektita kiel unu el la kvar laborlingvoj de la evento, sed ĝi devis okazi en 2020 kaj estis prokrastita al 2022 pro la pandemio. Tamen multaj el la organizoj, kiuj kontribuis al la evento per sendo de filmeto de koruso kantanta por paco, estas esperantistaj aŭ kontaktitaj per nia informkampanjo.

Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton