AKSO eniras betatestadon

akso

AKSO, la Administra Komuna Sistemo Organizo de TEJO kaj UEA, komencas betatestadon. La plene funkcianta sistemo estos testita de grupo de laborantoj de la du organizoj, por trovi cimojn kaj lingvajn erarojn, kaj por taksi la uzofacilecon. Ankoraŭ mankas multaj datumoj, ĉar membrodatumoj kaj ĝisdata enhavo estos alŝutitaj tuj antaŭ la publika lanĉo komence de septembro.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Pacevento kaj Beneluksa Kongreso en la pacurbo Ieper

Ieper

Ieper [Ipro] estis viktimurbo (preskaŭ plene detruita) dum la Unua Mondmilito, kaj la memoro pri tiu Granda Mondmilito estas ankoraŭ viva en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ne senkiale la urbo titoligas sin Pacurbo. Daŭre atestas pri la mondmilito grandega nombro de milittombejo. La urbo ankoraŭ nun estas pilgrimejo por britoj, kanadoj, aŭstralianoj, novzelandanoj, hindoj kiuj perdis parencojn dum tiu milito.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Tendumado: La ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj

skoltoj

La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-27 jaruloj. Pli da informoj pri nia grupo estas ĉi tie. Ĉi-jare ĝi okazos la 11-20an de aŭgusto 2022 en Moustier-sur-Sambre, Belgio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ankoraŭ du numeroj de La Ondo senpage elŝuteblaj

La Ondo de Esperanto

Antaŭ unu semajno, samtempe kun la enretigo de Superforta ambicio de Aleksandr Saĥarov, estis enretigitaj ankaŭ du numeroj de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto – la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono por la 2020a jaro kaj la somera eldono por la 2021a jaro. Ili nun estas libere elŝuteblaj en la virtuala biblioteko de Sezonoj.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La muzikalo “June kaj Kune” dum IJK en Nederlando

nuzikalo

En IJK (Internacia Junulara Kongreso de TEJO) povas okazi ĉio ajn… foje eĉ ĉio samtempe! June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto, sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum Internacia Junulara Kongreso. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, kaj iuj trovos neatenditan helpon!

Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Taiyuan: Kurso de Esperanto por infanoj

Taiyuan

La 18an de junio 2022 instruistoj de la elementa lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan (provinco Shanxi, Ĉinio) okazigis kurson de Esperanto en la infana centro de loka loĝkvartalo.

Okaze de la Patrotago, la instruisto enkondukis la vorton “patro” kaj profesiajn vortojn, ekzemple “kuracisto”, “laboristo” kaj “instruisto”. Infanoj lernis kiel diri “feliĉan patrotagon”. La interesa kaj amuza kurso multe plaĉis al la infanoj.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli kaj plu: Nova senpaga bitalbumo de Korvaks

korvaksLa 21an de junio 2022 aperis la dua bitalbumo de la novzelanda muzikisto Korvaks kun la titolo Pli kaj plu.
Korvaks komencis, kombinante siajn interesojn pri instrumento-programado kaj Esperanto. Inspirita de Mazi en Gondolando kaj sentante afinecon al la kontraŭheroo Korvaks, li adoptis la nomon kiel sian propran kaj ekuzis samplaĵojn de Mazi en Gondolando por ne lerni la kantadon kanti. Origine li celis nur unu kanton, sed Korvaks fine publikigis kvin-trakan albumeton Memorante Gondolandon (2021).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

konkurso

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Kio estas feliĉo por mi?”

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Tutmonda Arbo-Plantado: Sezono por plantado kaj donacalvoko

Arbo-Plantado

Tutmonda Arbo-Plantado (TAP) estas kampanjo de UEA komenciĝinta fine de 2020 kun la celo plantigi minimume 1000 arbojn ĝis 2030 en ĉiuj kontinentoj. TAP ekis okaze de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj ĝia celo ligiĝas al la Tagordo 2030 de UN rilate la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo. Pri TAP aperis artikoloj en la revuo Esperanto, oficiala partnero de la kampanjo, kaj raporto pri la unua jaro 2021 (ĉiuj estas kuraĝigataj legi ĝin): https://uea.org/l/teko/komitataj/Tutmonda_Arbo-Plantado_Raporto_2021.pdf.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Superforta ambicio: Senpage elŝutebla primovada satiro

superforta ambicioSaĥarov, Aleksandr Andrejeviĉ. Superforta ambicio: Skizo el la esperantista vivo, originale verkita / Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2017. — 31 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2017).

Hodiaŭ, la 19an de junio 2022 en la virtuala biblioteko de Sezonoj aperis la bitlibro Superforta ambicio de la Ruslanda esperantisto Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov [sáĥarov] (Александр Андреевич Сахаров, 1865–1942/43), la fondinto de la librejo (vendejo kaj eldonejo) Esperanto kaj de la monata gazeto La Ondo de Esperanto (1909).
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | 1 komento

Esperanto-kastelo atendas vian viziton

greziljono

La franca Esperanto-Kultudomo en la kastelo Greziljono en julio kaj aŭgusto atendas vian viziton, kiel lernanto aŭ aktivulo:

2022-julio-02/03. 2a Festivalo NATURist’ (kun Esperanto-kurso) organizata per asocio FestiNATUR’ — festinatur.fr
2022-julio-04/08. 3a Verda Naturisma Semajno kun INOE — gresillon.org/s1
2022-julio-11/21. 6a Maratona Esperanto-kursaro kun Paweł Fischer-Kotowski, Alex Humet, Andrea Bertrand — gresillon.org/s3
2022-julio-11/21. Internacia Esperanto-Konferenco pri variaj temoj kaj ILEI-ekzameno — gresillon.org/s3
2022-aŭgusto-16/25. 12a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun Jean-Luc, Nicky, Larisa, Bert — gresillon.org/s4
2022-julio-25/aŭgusto-04. 8aj Interŝanĝoj de scioj kaj faroj (franclingve) — gresillon.org/s2

Kaj du monatojn poste en Greziljono okazos pliaj staĝoj laŭ gresillon.org/agendo:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

900 tagoj da ĉiutaga informado en La Ondo de Esperanto

900Hieraŭ, la 16an de junio 2022 en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto aperis la artikolo Raporto de la Elekta Komisiono de UEA por la mandato 2022-2025. Ĉi tiu publikigo signifas, ke jam dum 900 sinsekvaj tagoj en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Hodiaŭ estas la 901a tago en ĉi tiu senprecedenca serio. Ni memorigas, ke ĉi tiu retejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel La Balta Ondo. Ekde tiam (inkluzive de ĉi tiu artikolo) en ĝi aperis 2 mil 931 tekstoj. Ilin garnas 4 mil 140 ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo plu restas la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo de la Siberia esperantisto Stanislav Belov. Ĝi estas la unua artikolo en nia retejo, kiu superis la nombron 3000 legoj. Sekvas artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto. pri la Ruslanda censo, verkita antaŭ dek jaroj – danke al pluraj referencoj en la reto ĝi estas nun en la dua loko. La artikolo de la sama aŭtoro pri la lasta vivojaro de Zamenhof estas la tria plej legata teksto. Al la kvara loko promociiĝis la baza informilo pri BET-56, kiu antaŭ tri monatoj estis nur en la 12a loko.

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj ekde februaro 2020.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Raporto de la Elekta Komisiono de UEA por la mandato 2022-2025

ueaLaŭ la Elekta regularo de UEA, por ĉiu porofica elekto fare de la Komitato, la Elekta Komisiono informas kaj konsilas la Komitaton pri la kandidato(j) por la koncerna(j) ofico(j) kaj la eblaj teamkumetoj por la Estraro aŭ por komisionoj.

Por serĉi kandidatojn, ni aranĝis malferman alvokon al la membraro kaj kontaktis nuntempajn kaj estintajn estraranojn kaj potencialajn kandidatojn al la nova estraro, entute estis kontakto kun pli ol trideko da potencialaj kandidatoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jozef Reinvart prelegos en BET-56

ReinwartLa dudek-tria gasto en la rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, estas Jozef Reinvart.

Jozef Reinvart naskiĝis en 1951. Li estas emerita diplomato de Slovakio, membro de la civitana asocio Senioroj de Slovakia Diplomatio, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio. Li okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU/Eŭropo. Dum pli ol 20 jaroj Reinvart ekstermovade agadas je la landa, Eŭropa kaj monda niveloj. Li klopodas pri malfermado de nia movado al la neesperantista mondo kaj serĉado de potencialaj partneroj/aliancanoj. Kadre de BET-56 li prelegos pri la temo “Ŝanco por nia movado malfermiĝi kaj krei kun neesperantista kompanio partneran kunlaboron”. Ĉi-sube estas resumo de lia prelego.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton