La dudek-tria gasto en la rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, estas Jozef Reinvart.
Jozef Reinvart naskiĝis en 1951. Li estas emerita diplomato de Slovakio, membro de la civitana asocio Senioroj de Slovakia Diplomatio, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio. Li okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU/Eŭropo. Dum pli ol 20 jaroj Reinvart ekstermovade agadas je la landa, Eŭropa kaj monda niveloj. Li klopodas pri malfermado de nia movado al la neesperantista mondo kaj serĉado de potencialaj partneroj/aliancanoj. Kadre de BET-56 li prelegos pri la temo “Ŝanco por nia movado malfermiĝi kaj krei kun neesperantista kompanio partneran kunlaboron”. Ĉi-sube estas resumo de lia prelego.
Legi plu