Jozef Reinvart prelegos en BET-56

ReinwartLa dudek-tria gasto en la rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, estas Jozef Reinvart.

Jozef Reinvart naskiĝis en 1951. Li estas emerita diplomato de Slovakio, membro de la civitana asocio Senioroj de Slovakia Diplomatio, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio. Li okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU/Eŭropo. Dum pli ol 20 jaroj Reinvart ekstermovade agadas je la landa, Eŭropa kaj monda niveloj. Li klopodas pri malfermado de nia movado al la neesperantista mondo kaj serĉado de potencialaj partneroj/aliancanoj. Kadre de BET-56 li prelegos pri la temo “Ŝanco por nia movado malfermiĝi kaj krei kun neesperantista kompanio partneran kunlaboron”. Ĉi-sube estas resumo de lia prelego.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo

ukLa subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon. Subvencio por ĉeesti la UK-on estos havebla per la fondaĵo “Partoprenu UK-on”. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova estraro de Kuba Esperanto-Asocio

kubaLa 36a komitatkunsido de Kuba Esperanto-Asocio (KEA) okazis la 28an de majo en la asocia sidejo en Havano. Partoprenis trideko da esperantistoj: komitatanoj, reprezentantoj de komitatanoj kaj aliaj membroj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Antoni Grabowski: La tagiĝo

grabowskiOkaze de la 165a naskiĝdatreveno de Antoni Grabowski (1857-1921), la patro de la Esperanta poezio, ni proponas (re)legi plian poemon de Grabowski. Temas pri La tagiĝo, kiun oni konas ankaŭ kiel kanzonon.

AlKo

LA TAGIĜO

Agordu la brustojn, ho nia fratar’,
Por nova, pli vigla jam kanto!
Ĝi sonu potence de montoj al mar’,
Anoncu al ĉiu dormanto:
      Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
      La ombroj de nokto forkuras el mond’!
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Sur unu kordo: Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Grabowski

grabowskiAntaŭ 165 jaroj, la 11an de junio 1857 naskiĝis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; la unua prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (1908-21), sekretario de la unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), dekomenca membro de la Lingva Komitato (1905-21) kaj Akademio de Esperanto (1908-21), direktoro de la Akademia sekcio por la Gramatiko (1908-21), “la patro de la Esperanta poezio”, tradukinto de pluraj prozaj kaj poeziaj verkoj, inter kiuj estas la antologio El parnaso de Popoloj (1913), kompilita kaj tradukita de li el trideko da lingvoj, kaj Sinjoro Tadeo (1918) de Adam Mickiewicz.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

227 aliĝintoj al BET-56 en Klajpedo

betJe la 9a de junio 2022, ĝuste unu monaton antaŭ la malfermo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9–17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estis registritaj 227 aliĝintoj el 31 landoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – entute 93 personoj.
Vidu ĉi-sube la laŭlandan tabelon de la aliĝintoj al BET-56.

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

HeKo miscitis miajn vortojn pri la Montreala UK

heko

La 25an de majo en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto mi komentis la aliĝstatistikon de la Montreala Universala Kongreso de Esperanto:

Probable, la Montreala UK iĝos la plej malgranda Universala Kongreso post la Dua Mondmilito. Ekde la 1947a jaro, kiam la kongresoj reokazas post la milita paŭzo, nur kvinfoje estis malpli ol mil aliĝintoj.
Fonto: La Ondo de Esperanto, https://sezonoj.ru/2022/05/montrealo-21

Hodiaŭ (sed kun la dato la 2a de junio) Giorgio Silfer skribis en la novaĵagentejo HeKo:

Laŭ prognozo de Aleksander Korĵenkov, “la 107a UK estos la plej malgranda post la dua mondmilito, eble la plej malgranda en la tuta historio de nia lingvo.”
Fonto: HeKo 788 7-A, 2 jun 22, https://www.esperantio.net/index.php?id=4541

Komparu la du tekstojn:
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Dankon pro la donacoj

donacojĈi tiu novaĵretejo funkcias kaj evoluas nur danke al la donacoj kaj abonoj al la almanako La Ondo de Esperanto. Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanako estas legebla nur de tiuj, kiuj abonas ĝin.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Por la nuna abonjaro 2022a venis donacoj de kvar patronoj kaj 23 amikoj (unu el la amikoj ebligis abonon al tri personoj), danke al kiuj 25 personoj dum la tuta jaro ĝuas senpagan legado de La Ondo de Esperanto. (En 2020 estis kvar patronoj kaj 18 amikoj, en 2021 – tri patronoj kaj 27 amikoj).

Legu la nomojn de la donacintoj:
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Gravaj praktikaj kaj teknikaj informoj (Informilo №2)

BET-56La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazos la 9–17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio) sub la aŭspicio de UEA. La ĉefa lokalo de BET-56 estas la universitato de Klajpedo (H. Manto str. 84).
La alveno al BET-56 okazos la 8an kaj la 9an de julio, la forveturo – la 17an de julio. Je la 6a de junio al BET jam aliĝis 225 partoprenantoj el 31 landoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Remalfermo de kandidatiĝoj al la Estraro de TEJO

estraro

La Elekta Komisiono de TEJO alvokas denove por kandidatoj al la sekva estraro, aparte al kandidatoj, kiuj identigas sin ne-vire.
Ricevinte ok kandidatiĝojn ĝis la unua limdato, ni rimarkas signifan mankon de genra ekvilibro kaj ankaŭ mankon de interesitoj pri la fakoj Edukado, Scienco, Universitata Agado kaj Eksteraj Rilatoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022

rifuĝintojLaŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas pro persekutoj (raso, religio, nacieco, socia identeco), militoj kaj naturaj katastrofoj. Oni ofte fuĝas sen mono, sen nutraĵoj, kaj al lokoj sen sanaj servoj, sen edukado, sen konata lingvo. Tiuj elradikigoj ne nur kaŭzas nuntempajn personajn katastrofojn, sed montras al akumuliĝantaj estontaj problemoj.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Provizora programo de BET-56

BET-56La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazos la 9–17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio) sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La suba programo estas provizora, la neta programo por ĉiu tago aperos en la BETa gazeto Lumturo.

La 8an de julio (vendredo)

Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2022

Canuto3. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Giorgio Canuto (1897-1925-1960), itala medicinisto, fakulo pri jura medicino, universitata instruisto (rektoro de Parma Universitato, 1950-56) kaj esperantisto; vicprezidanto (1928-36) kaj prezidanto (de 1938 ĝis la malvigliĝo, 1950-60) de Itala Esperanto-Federacio; prezidanto de UEA (1956-60), rektoro de Internacia Somera Universitato en la 27a UK (Romo, 1935), membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1953-60). Post lia forpaso laŭ propono de I. Lapenna ĉe UEA estis kreita Fondaĵo Canuto, kiu ebligas membrecon al esperantistoj el nepagipovaj landoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 54-55).
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

89a Itala Kongreso de Esperanto

itala kongreso

La Itala Kongreso de Esperanto (itale: Congresso Italiano di Esperanto) estas ĉiujara kongreso de Esperanto, kiun organizas la Itala Esperanto-Federacio. La 89a kongreso okazos la 20–27an de aŭgusto 2022 en Breŝo (Brescia) kun la ĉeftemo “Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo”.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La Tria Skandinava Kongreso

skandinava

La Tria Skandinava Kongreso de Esperanto okazis sur ŝipo inter Kopenhago kaj Oslo dum la tiel nomata Ĉielira semajnfino, la 27-29an de majo 2022. Kial la tria? En majo 2018 ni aranĝis la duan komunan kongreson memore al la unua tia evento antaŭ 100 jaroj, en aŭgusto 1918.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton