Home > Membriĝu

Membriĝo

Se vi aĝas ne pli ol 35 jarojn – membriĝu en TEJO!
Kiel membro de TEJO vi ricevas:

  • la revuon Kontakto
  • rabaton por partopreno en la Internacia Junulara Kongreso kaj aliajn eventojn
  • eblon partopreni en trejnadoj
  • eblon engaĝiĝi en interesa kaj internacia agado

Kaj tre grave: vi helpas al la junulara movado de Esperanto!
Per via membriĝo vi subtenos ne nur la organizon, sed ankaŭ la reprezentadon de Esperanto ĉe internaciaj instancoj, la trejnadon de junaj esperantistoj kaj la laboron de multaj aktivuloj.

Por membriĝi (aŭ remembriĝi), uzu la retan aliĝilon.

Por demandoj pri membriĝo: [email protected]


Se vi aĝas pli ol 35 jarojn, iĝu patrono de TEJO!

Patroniĝo

Fariĝu konscia subtenanto de TEJO! Fariĝu patrono de TEJO

Kiel patrono de TEJO, vi ne nur subtenas la esperantistan junularon, vi ankaŭ ĝuas proksiman partoprenon en la junulara movado, ĉar de TEJO vi ricevas:

  • la revuon Kontakto kun la Movada Rubriko
  • apartan oficialan komunikilon
  • solenan akcepton dum Universala Kongreso de Esperanto
  • rabaton ĉe la aliĝo al IJK
  • aliajn laŭokazajn servojn kaj publikaĵojn

Por iĝi Patrono de TEJO, bonvolu en la reta aliĝilo de UEA en la parto 3 alklaki PT—Patrono de TEJO (kompreneble, bonvolu plenigi ankaŭ la antaŭajn partojn: en la parto 2 vi povas samtempe aliĝi al UEA, aŭ elekti neniun membrokategorion, se vi ne deziras samtempe (re-)aliĝi al UEA).

En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon.

Fot. ĉefa Vinícius Sgarbe