Unuiĝinta Reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Britio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando. Por aliaj signifoj, vidu Unuiĝinta Reĝlando (apartigilo) kaj Britio (apartigilo).
United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando

Flago-de-Britio.svg

Royal Coat of Arms of the United Kingdom.svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: God Save the Queen
Nacia devizo: Dieu et mon droit (fr)
(Dio kaj mia rajto)
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Londono
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, kimra lingvo, skotgaela lingvo, skota lingvo, kornvala lingvo, irlanda lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Angla
Plej ofta(j) religio(j) Anglikanoj (45,4%), Katolikoj (15,1%), Ateistoj (34,4%), Islamanoj (1,7%), aliaj (3,4%)
Areo
 % de akvo
244,820 km²
1,34 %
Loĝantaro 60.800.000 (censo de 2011)
Loĝdenso 243 loĝ./km²
Horzono
(somere +1)
Interreta domajno .uk
Landokodo GBR
Telefona kodo 44
Plej alta punkto Ben Nevis
Plej malalta punkto The Fens
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarĥio
Ŝtatestro Reĝino Elizabeto la 2-a (ekde 1952)
Ĉefministro Boris Johnson
Nacia tago
Sendependiĝo Starigita en 1801
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Britio kaj Junularo Esperantista Brita
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando, kutime konata kiel Unuiĝinta Reĝlando (UR), BritioBritujo[note 1], estas ŝtato en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.

La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Reĝlando.

En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝinta Reĝlando.

La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km², kaj estas la 9a plej granda insulo en la mondo. Ĝia areo estas 244.100 km² kun laŭtaksa populacio en 2020 de 67 milionoj. La ĉefurbo estas Londono. La regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas Boris Johnson, kaj la registaro estas de la la Konservativa Partio.

Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando establis la tutmondan Britan imperion, kiu antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de Unuiĝinta Reĝlando kaj Brita Agrikultura Revolucio.

La 1-an de majo 1707, la Reĝlando de Granda Britio[1][2] estis kreita de la politika unio de la Reĝlando de Anglio (inkluzivinte Kimrion) kaj la Reĝlando de Skotlando. Ĉi tiu evento estis la rezulto de la Traktato de Unio kiu estis subskribita la 22-an de julio 1706[3], kaj adoptita de Parlamento de Anglio kaj Parlamento de Skotlando, ambaŭ farante Aktojn de Unio en 1707. Preskaŭ post jarcento, la Reĝlando de Irlando, jam sub angla kontrolo ekde 1691, kuniĝis kun la Reĝlando de Granda Britio por formi la Unuiĝintan Reĝlandon de Granda Britio kaj Irlando per la adopto de la Akto de Unio de 1800.[4] Kvankam Anglio kaj Skotlando estis apartaj ŝtatoj antaŭ 1707, ili estis ligitaj ekde la Unio de la Kronoj en 1603, kiam Jakobo la 1-a heredis la tronon de la Reĝlandoj de Anglio kaj Irlando kaj translokigis sian kortegon de Edinburgo al Londono.[5][6]

Teritorioj kiuj estis parto de la Brita Imperio en 1919.

En sia unua jarcento, la Unuiĝinta Reĝlando grave rolis disvolvante okcidentajn ideojn de la parlamenta sistemo, kaj farante gravajn kontribuojn al literaturo, artoj, kaj sciencoj.[7] Ĝia Industria Revolucio transformis la landon kaj servis kiel motoro al la kreskantan Britan Imperion. Dum ĉi tiu tempo, ĝi ekspluatis sklavecon, tamen post la adopto de la Akto pri Sklava Komerco en 1807, ĝi estris kiel unu el la kelkaj landoj kontraŭ sklaveco.[8]

Post la venko super Napoléon Bonaparte en la Napoleonaj Militoj (kaj posta relativa venko super Usono en la Brit-usona milito de 1812), Unuiĝinta Reĝlando havis la ĉefan maran armadon de la 19-a jarcento, kaj estis mara superpotenco ĝis meza 20-a jarcento. La Brita Imperio kreskis ĝis sia maksimuma grandeco en 1921, akirinte la germanajn kaj osmanidajn posedaĵojn sekve al la Unua Mondmilito kaj kadre de aljuĝoj far la Ligo de Nacioj. Post unu jaro, la BBC, la unua mondvasta elsenda servo, estis kreita.

Balota gajno de Sinn Féin en 1918 kaj Irlanda Milito de Sendependeco kaŭzis partigon de Irlando en 1921. [9] Poste, Irlando establis Irlandan Liberan Ŝtaton en 1922, sed Norda Irlando elektis esti parto de la Unuiĝinta Reĝlando.[10] Rezulte, en 1927, la formala nomo de la lando iĝis la nuna nomo: United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando).

La Unuiĝinta Reĝlando estis unu el la Aliancanoj de la Dua Mondmilito. Sekve de la malvenko de ĝia eŭropaj aliancanoj en la unua jaro de la milito, Britio kontinuis la batalon kontraŭ Germanio en la aerarmea kampanjo konata kiel la Batalo de Anglio. Post la venko, Britio estis inter la superpotencoj kiuj planis la postmilitan mondon. La Dua Mondmilito finance damaĝis Brition. Tamen, kun la helpo de la Plano Marshall kaj pruntoj de Usono kaj Kanado, la brita ekonomia situacio denove pliboniĝis.

Dum la unuaj post-militaj jaroj kreiĝis la sociala ŝtato, inkludante tre novan kaj kompreneblan sanosistemon, konata kiel la nacia prisana servo de britio (angle NHS). Pro la postulado de repliboniĝanta ekonomio, multaj eksterlandanoj el la Commonwealth migris en Brition, kio kondukis al la estigo de multetna Britio. Kvankam la fino de la Dua Mondmilito signifis malpligraviĝon de la brita politiko, kio montriĝis en la malkoloniigo, la internacia disvastigo de la angla lingvo samtempe kontribuis al la ankoraŭa influo de la britaj literaturo kaj kulturo, precipe de la popola kulturo en la 1960-aj jaroj.

La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ). La Briteliro (forlaso de EU) fine okazis la 31-an de januaro 2020.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Landoj de Britio.
Mapo de Unuiĝinta Reĝlando

La subŝtatoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio situas sur insulo nord-okcidenta de la eŭropa kontinento, kiu lokiĝas en la Norda maro. La nordo de la insulo, kie estas Skotlando, famas pro sia vasta montaro, kiu estas anglalingve nomata Scottish Highlands (esperante Skotaj altlandoj). Okcidente de la brita insulo estas la irlanda.

Onidire la vetero en Anglio kaj la ceteraj subŝtatoj estas ofte pluva kaj nesuna, sed fakte la vetero ne estas tre malsimila al la vetero de la apudaj kontinentaj landoj kiel FrancioGermanio. Krome la vetero estas relative milda pro la proksimeco al la Atlantika Oceano, de kies okcidento venas la varmeco de la Golfa Marfluo.

Landonomo en la oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ŝtato Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj nord-Irlando nomiĝas en la oficialaj lingvoj de la lando:

  • United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (angle)
  • Teyrnas Unedig Prydain Fawr a Gogledd Iwerddon (kimre)
  • An Rìoghachd Aonaichte na Breatainn Mhòr agus Eirinn a Tuath (skotgaele)
  • Ríocht Aontaithe na Breataine Móire agus Thuaisceart Éireann (irlande)
  • Unitit Kinrick o Great Breetain an Northren Ireland (ulsterskote kaj skote)

Politiko[redakti | redakti fonton]

10 Downing Street, do "registaro de sia majesto" kaj la oficiala restadejo kaj oficejo de la "Unua Senjoro de la Fisko", kiu dum granda parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj senescepte ekde 1905 estas plenumata de la Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.

La brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando) estas la plej supera leĝfaranta estraro de Britio. Ĝi konsistas el la House of Commons (Ĉambro de Komunuloj, aŭ la Suba ĉambro) kaj la House of Lords (Ĉambro de lordoj, aŭ la Supera ĉambro), kiujn titole estras la brita reĝo, nuntempe Elizabeto la 2-a. Ĝi troveblas en Londono, ĉe la palaco de Westminster, konata kiel Houses of Parliament (Ĉambroj de parlamento). Laŭ la neskribita konstitucio de Britio, la ĉefministro kaj registaro devas esti parlamentanoj, ordinare de la Komunuloj, sed kelkfoje de la Lordoj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brita reĝa familio.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Klasika briteco[redakti | redakti fonton]

La brita kulturo estis dum longa tempo (almenaŭ ekde la frua 19-a jarcento ĝis la fino de la 20-a) difinita de la eco havi “rigidan supran lipon”, kio signifas, ke la britoj – almenaŭ tiutempe – restis trankvilaj kaj ne montris multajn emociojn, eĉ se io grava okazas. Tiu seriozeco kaj trankvileco povas esti karakterizataj kiel pretendo esti la enkarniĝo de la civilizita mondo. Tio ankaŭ influas la organizatecon de la britoj, ĉar tradicioj tre gravas por civilizacio – tiel briteco estas ofte kunligata al teo je la 6-a vespere, nigraj ĉapeloj sur la kapo kaj kunportata pluvombrelo.

Arto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Welcome. www.parliament.uk. Alirita 7-a de oktobro 2008.
  2. THE TREATY or Act of the Union. www.scotshistoryonline.co.uk. Alirita 27-a de aŭgusto 2008. Arkivigite je 2019-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Articles of Union with Scotland 1707. www.parliament.uk. Alirita 19-a de oktobro 2008.
  4. The Act of Union. Act of Union Virtual Library. Alirita 15-a de majo 2006. Arkivigite je 2012-05-27 per WebCite
  5. Ross, David. (2002) Chronology of Scottish History. Geddes & Grosset. ISBN 1855343800. “1603: James VI becomes James I of England in the Union of the Crowns, and leaves Edinburgh for London”.
  6. Hearn, Jonathan. (2002) Claiming Scotland: National Identity and Liberal Culture. Edinburgh University Press. ISBN 1902930169. “Inevitably, James moved his court to London”.
  7. Ferguson, Niall. (2003) Empire: The Rise and Demise of the British World Order. Basic Books. ISBN 0465023282.
  8. Sailing against slavery. By Jo Loosemore BBC
  9. SR&O 1921, No. 533 of 3 May 1921
  10. The Anglo-Irish Treaty, 6 December 1921. CAIN. Alirita 15 May 2006.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni ofte uzas la vortojn Britio kaj Britujo por paroli pri la tuta Unuiĝinta Reĝlando, sed tio estas malĝusta. La vortoj ekskluzivas Nord-Irlandon, kiu troviĝas ĉe alia insulo ol Britio.