Rex Harrison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rex Harrison
Rex Harrison Allan Warren.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1908 (1908-03-05)
en Huyton
Morto 2-an de junio 1990 (1990-06-02) (82-jara)
en Novjorko
Mortokialo pankreata karcinomo
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Liverpool College
Familio
Patro William Reginald Harrison
Patrino Edith Mary Carey
Frat(in)o Sylvia Sackville, Countess De La Warr
Edz(in)o Marjorie Thomas • Lilli Palmer • Kay Kendall • Rachel Roberts • Elizabeth Rees-Williams • Mercia Tinker
Infanoj Noel Harrison • Carey Harrison
Parencoj Damian Harris
Jared Harris
Jamie Harris
Okupo
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Rex Harrison en la 1963 filmo Cleopatra.

Rex HARRISON, aŭ realnome: Reginald Carey HARRISON (naskiĝis la 5-an de marto 1908, mortis la 2-an de junio 1990) estis brita aktoro.

Ekde 1924 li laboris en diversaj britaj teatroj, turneis ankaŭ tra Usono. En la jaro 1929 li unuafoje aperis en filmo. Famon li gajnis per rolo en la filmo The Citadel (1938). Ekde 1945 li vivis en Usono.

Unu el liaj plej grandaj sukcesoj estis la rolo de Profesoro Higgins en la muzikalo My Fair Lady, kiun li unue prezentis en la Broadway-teatro kaj poste en la filmigo de George Cukor. En 1965 li gajnis Oskaron por tiu ĉi rolo.

Rex Harrison mortis en 1990 en Novjorko.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Men are no Gods (Britio, 1936)
  • The Citadel (Britio, 1938)
  • Major Barbara (Britio, 1941)
  • Blithe Spirit (Britio, 1944)
  • The Rake's Progress (Britio, 1944)
  • Anna and the King of Siam (Usono, 1946)
  • The Ghost and Mrs. Muir (Usono, 1947)
  • Unfaithful Your's (Usono, 1948)
  • The Four Poster (Usono, 1952)
  • King Richard and the Crusaders (Usono, 1954)
  • Midnight Lace (Usono, 1960)
  • Cleopatra (Usono, 1963)
  • My Fair Lady (Usono, 1964)
  • The Honey Pot (Usono, 1967)
  • Doctor Doolittle (Usono, 1967)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]