Sukerpano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri loko en Brazilo. Por informoj pri la frisa bakaĵo, vidu la artikolon frisa sukerpano.
Vido de Sukerpano el la statuo de Kristo Savinto.

Sukerpano aŭ en portugala Pão de Açúcar [paŭn ĝjasukar] estas aro da montetoj de la kvartalo Urca, Rio-de-Ĵanejro en Brazilo, komponita de la monteto Pão de Açúcar (kiu nomigas la tuton), monteto Urka kaj monteto Babilonja.

Kun la statuo de Kristo Savinto ĝi estas la ĉefa poŝtkarto de la urbo Rio-de-Ĵanejro kaj unu el la plej famaj en Brazilo. Pro sia unika karaktero, limigita de la akvoj de la Golfo Guanabara, ĝi konstituas unu el la ĉefaj referencoj pri Brazilo por la internacia turismo.

Monteto Pão de Açúcar[redakti | redakti fonton]

La Monteto Pão de Açúcar komune nomita portugale "Pão de Açúcar" aŭ esperante "Sukerpano" estas monolito el granito kaj kvarco, kiu datumas de kenozoiko. Ĝia alto super la marnivelo estas je 396 metroj.