Hejmo

Ĉu vi ne povas vivi sen literaturo?

Vi estas en la plej bona angulo de la reto por verki, legi kune en Esperanto!


Ĉu vi havas demandojn pri la defio?

Skribu al ni ĉe [email protected]

Bonvenon al la Monda Verk-Monato!

La sekva MoVeMo okazos en aprilo de 2022.

Dum 30 tagoj ni verkos, tradukos aŭ legos por pli fortigi nian kutimon okupiĝi pri Esperanto-literaturo!

Vi povas partopreni ekzemple per:

  • ĉiutaga verkado de 100-500-1000 vortoj, tri minutoj, unu alineo, unu rakonto, poemo, novelo aŭ kantoteksto
  • ĉiutaga tradukado de ajna teksto al Esperanto: unu paĝo, unu poemo, unu novelo, unu proverbo
  • ĉiutaga legado en Esperanto: unu rakonto, tri minutoj, unu poemo, aŭ parto de ajna teksto laŭ via plaĉo.

Klaku sur la libron por legi pri la 2-a eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso!

Per tiu ĉi bela ilustraĵo de Bruno Rouyère ni deziras inviti vin partopreni la 2-an Interkulturan Novelo-Konkurson.

Mi verkas regule 🖊️

Ni renkontiĝas ĉiun trian sabaton de la monato je la 8:00 UTC 14:00 UTC en jitsi. Ni faras precize la samajn taskojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Sendu mesaĝon al info[ĉe]bobelarto.ink, ke vi volas aliĝi, ĉar la ligilo al la jitsi-ĉambro ne estos publika. Ni konfirmos vian partoprenon.

Ĝi taŭgas por vi, se vi jam verkas: ekzemple vi jam sendis novelon al konkurso, aŭ jam aperis artikolo, verko via en Esperantaj-ĵurnaloj.

La celo estas krei seriozan verkkomunumon, kie ni helpas kaj kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn kaj pretas fari ekzercojn antaŭ la sesio.

Ĝi daŭras unu kaj duon horon en jitsi. La grupo estos maksimume 10-persona.

La sekva sesio okazas la 16-an de aprilo.

Mi ŝatas legi en Esperanto 📚

Ni renkontiĝas ĉiun duan sabaton de la monato je 8:00 UTC 14:00 UTC en jitsi. Ni legas precize la samajn novelojn, tekstojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.

La gvidanto de la sesio prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.

Komencas legi verkon kune. Ni ĉiu legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiu laŭtlegi.

La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon.

Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.

Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝas en jitsi: https://meet.jit.si/legosalono

La sekva sesio okazas la 9-an de aprilo.

Mi volas provi verki 💡

Ni renkontiĝas ĉiun unuan sabaton de la monato je 8:00 UTC 14:00 UTC en jitsi. Ni faras precize la samajn taskojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Ĝi taŭgas por vi, se vi volas provi ekverki, kaj volonte faras 2-3 ekzercojn kun aliaj novuloj.

La celo estas ekverki. Ni scias, ke komenci estas plej malfacile. Vi havas ideojn, volus eble provi, sed fine ne faras. Por tiuj homoj estas perfekta tiu ĉi ateliero!

Ĝi daŭras 45 minutojn kaj ni renkontiĝas en la jitsi-ĉambro: https://meet.jit.si/verkuverku

La sekva sesio okazas la 2-an de aprilo.


Virtualaj verk- kaj legsesioj!

Ĉiu monate unu foje sabate kun homoj de ĉirkaŭ la mondo vi havas la ŝancon verki kaj legi kune. Ĉiu sesio estas unika, la taskoj estas variaj kaj la etoso neripetebla! Ĉu ni revidos vin ankaŭ? Ni sendos rememorigilon al vi por scii kie kaj kiam partopreni!

Dankon por via entuziasmo!

Pri Bobelarto

Bobelarto estas komunumo de literaturamantoj. Ni verkas kaj legas kune.

Kontaktu nin!

Skribu al ni pri io ajn kio rilatas al literaturo. Ĉu vi verkas? Ĉu vi volas oferti vian novelon por komuna laŭtlegado?

Ĉu vi volas organizi verksesiojn en via loka klubo? Ĉio interesas nin!

Skribu al:

[email protected]

Niaj sesioj okazas en jitsi

La unuan sabaton de la monato: verksesio por komencantoj.

La duan sabaton de la monato: komuna laŭtlegado.

La trian sabaton de la monato: verksesio por progresantoj.