Kalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Kalko rilatante al kalcioksido (CaO). Por aliaj signifoj vidu la artikolon Kalko rilatante al materialo.
Gutoj de akvo sur kalcioksidon produktas ekzoterman reakcion.

Kalkokalcioksido (CaO) estas pulvorapasteca ligento (morteraĵo). Ĝi estas vaste uzata blanka solida kemia kombinaĵo.

Estingita kalko estas kalcia hidroksido (Ca(OH)2), en la formo de kalka pasto aŭ pulvoro; ĝi estas komponanto precipe de morteroj. Ties akva solvaĵo estas konata kiel kalkoakvo aŭ kalkolakto. En la verba formo oni ne insistas pri la senco de kalciooksido, oni (jam eĉ Zamenhof) diras : kalki domon.

Laŭ Francisko Azorín Kalko estas Kalcioksido; blanka substanco uzata en konstruado por fari morteron aŭ kiel ŝmiraĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina calx (kalko). Kaj li aldonas terminojn kalkumi, por surkovri muron per kalkoŝmiraĵo por ĝin blankigi; hidratigita kalko, estingita kalko, viva kalko, grasa kalko, silikoza kalko, metala kalko, kalkoforno, kalkoroko, kalkospato, kalkoŝtono.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 101.
  2. Azorín, samloke.