Novlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Topografio de Novlando.

Novlando (anglalingve "Newfoundland") estas insulo en la Norda Atlantika Maro, kiu kun la ĉeflanda duoninsulo Labradoro formas la Kanadan provincon Novlando kaj Labradoro. Ĝi estas la 16a plej granda insulo en la mondo.

Ne konfuzu kun Nova Zemlo kaj ankaŭ ne kun Novlando (Finnlando), kiu finne nomiĝas Uusimaa.

Novlanda franca (france français terre-neuvien), estas esprimo kiu referencas al la Franca lingvo parolata en la duoninsulo Port au Port (parto de la tiel nomita “Franca Marbordo”) de Novlando.

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Dominio Novlando (en angla Dominion of Newfoundland) ekzistis kiel ŝtato ekde la 26a de septembro 1907 (antaŭ tio ĝi havis la statuson de brita kolonio) ĝis 1949. En 1934, Novlando rezignis volonte pri la memregado kaj revenis al la situacio de rekta kontrolo plenumita el Londono, tiel iĝante unu el malmultaj landoj kiuj rezignis volonte el memregado. En 1949 ĝi unuiĝis al Kanado kaj iĝis la deka provinco de tiu lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]