INK-konkurso — 2!

ink-logotipo

La temo: Nokta vojaĝo

Estis nokto kaj iu vojaĝis. Eble ekiris piede, ĉevale, aŭte aŭ buse. Eble plonĝis subakven per submarŝipo aŭ forlasis la teron flugante per kosmoŝipo. Sed kien iris la heroo de la rakonto kaj ĉefe: kial? Kio okazis? Nur vi, la aǔtoro, povas respondi al tiuj demandoj, okaze de la dua eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK)!

La detaloj de la Konkurso

Ni invitas vin verki novelojn pri tiu ĉi temo kaj sendi ilin per la reta formularo antaŭ la 30-a de septembro 2022. La noveloj povas havi maksimume 12 000 tajpitajn karaktrojn, inkluzive spacojn (tio estas proksimume 2000 vortoj). Ne estas minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenas! Tekstoj devas esti neniam antaǔe publikigitaj. Se la temo inspiras vin tre, vi rajtas sendi eĉ tri novelojn al la konkurso!
Legu plu!

Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro

Gazetara Komuniko de UEA N-ro 979 (2021-09-15)

La virtuala kongresejo (vk.retevent.com) gastigas la 2-an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) ĝis sabato, la 19-a de septembro 2021. Do ĉiujn spektaĵojn de la VK eblas daŭre ĝui per la platformo ĝis tiu dato. Individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al VK, povas tion fari senpage per la VK-aliĝilo (kaj neĝisdataj IM-oj povas samtempe aliĝi al UEA kaj al VK): vk.esperanto.net. Ĝis nun 1852 personoj el 106 landoj (aŭ teritorioj) aliĝis. Por marki la fermon de la virtuala kongresejo UEA elektis du gravajn okazaĵojn: la premian feston de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA 2021 (spekteblos ekde la 14h00 UTC) kaj la Tagon de Veteranoj (ekde la 16h00 UTC). La programeroj ankaŭ spekteblos pere de UEAviva (youtube.com/UEAviva).
Legi plu Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro