Vikicitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikicitaro
Vikicitaro
Vikicitaro
Priskribo Plurlingvara vikio por kompili citaĵoj
Lando tutmonda
Retadreso https://wikiquote.org/
Kategorio Vikio
Lingvo(j) Multaj (inkludas Esperanto)
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Fondiĝo 27an de junio 2003
Stato aktiva
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Logobildo de Vikicitaro

Vikicitaro (angle Wikiquote) estas multlingva kunlabora projekto arigi surrete citaĵojn. Ĝi estas frata projekto de Vikipedio kaj unu el familio de wiki-bazitaj projektoj prizorgita de Fondaĵo Vikimedio, funkciante per MediaWiki softvaro. Ĝi estis fondita laŭ ideo de Daniel Aslton kaj realigita de Brion Vibber. La celo de la projekto, kiu komenciĝis kiel elkreskaĵo Wikipedia Famous Quotations, devas produkti kunlabore vastan referencon de citaĵoj de eminentuloj, librojn, filmojn, proverbojn, ktp. kaj esti tiel bonorda kiel eble konsiderante la detalojn de la citaĵoj kaj disponigo de konvenaj homaj referencoj de citaĵoj.

Komence, la projekto estis kreita nur en la angla en julio 2003 sed posta ampleksigo kiu inkludis kromajn lingvojn estis komencita en julio 2004. En februaro 2021 ekzistis aktivaj Vikicitaraj ĉefpaĝoj por 67 lingvoj konsistante el totalo de 248 047 artikoloj kaj 1 755 ĵus aktivaj redaktistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La retejo startis en 2003. La statistikoj estas prenitaj de WikiStats.[1]

Dato Okazaĵo
27-a de junio 2003 Provizore volofa lingvo (wo.ŭikipedia.org).
10-a de julio 2003 Propra subdomajno kreita (quote.wikipedia.org).
25 aŭgusto 2003 Propra domajno kreita (wikiquote.org).
17-a de julio 2004 Novaj lingvoj aldonita.
13 novembro 2004 Angla eldono atingas 2 000 paĝojn.
novembro 2004 Atingoj 24 lingvoj.
marto 2005 Atingoj 10,000 paĝoj en ĉiuj lingvoversioj. Angla eldono havas proksime 3 000 paĝojn.
4-a de junio 2005 Atingoj 34 lingvoj, inkluzive de unu klasika (latina) kaj unu artefarita (esperanto)
4 novembro 2005 Angla Vikicitaro atingas 5 000 paĝojn.
april 2006 Franca Vikicitaro falas malsupren pro laŭleĝaj kialoj.
4 decembro 2006 Franca Vikicitaro rekomencis.
7 majo 2007 Angla Vikicitaro atingas 10 000 paĝojn.
4-a de julio 2007 Atingoj 40 lingvoj.
februaro 2010 Atingas totalon de 100 000 artikoloj inter ĉiuj lingvoj.
majo 2016 Atingas totalon de 200 000 artikoloj inter ĉiuj lingvoj.
januaro 2018 Lanĉite en la instruplano de naciaj partnerecoj inter lernejoj kaj neprofita (Italio)

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistas multaj retaj kolektoj de citaĵoj, Vikicitaro distingiĝas inter la malmultaj pro la ebleco ke la vizitantoj kontribuu kaj la tre malmultaj, kiuj klopodas disponigi precizajn fontojn por ĉiu citaĵo same kiel ĝustigoj de misatributitaj citaĵoj. Vikicitaraj paĝoj estas ligitaj al artikoloj pri la rimarkindaj personecoj en Vikipedio.

Plurlingva kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Je februaro 2021 ekzistas Vikicitaraj paĝoj por 89 lingvoversioj de kiuj 67 estas aktivaj kaj 22 estas fermitaj. La aktivaj ejoj havas 248 047 artikolojn kaj la fermitaj ejoj havas 638 artikolojn. Ekzistas 3 970 193 registritaj uzantoj de kiuj 1 755 estas aktivaj.

La ĉefaj pintaj projektoj estas:

# Lingvo Wiki Bona Totalo Redaktoj Admin Uzantoj Aktivaj uzantoj Dosieroj
1 Angla en 39079 178950 2921877 15 3083619 489 0
2 Itala it 38393 166045 1130606 11 83939 117 295
3 Pola pl 24584 51874 518075 8 47786 79 1
4 Rusa ru 13691 37186 359447 9 90713 73 0
5 Cheĥa cs 10512 14364 109505 3 15290 41 1
6 Persa fa 8781 30295 159907 4 24096 25 39
7 Germana de 7865 20117 514797 6 58322 39 17
8 Portugala pt 7416 28546 173574 3 33738 32 19
9 Franca fr 6971 28046 310122 6 63673 67 0
10 Hispana es 6877 30651 431749 6 83057 55 0
- - - - - - - - - -
22Kresko Esperanto eo 2786 5312 35175 2 4329 13 1

Por kompleta listo vidu Wikimedia Statistics.

Ricevo[redakti | redakti fonton]

Vikicitaro estis proponita kiel "granda deirpunkto por citaĵserĉo" kun nur citaĵoj kie fontaj citaĵoj estas haveblaj. Ĝi ankaŭ notiĝas kiel korekto al fonto miscititaj kaj iliaj eblaj originoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]