Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

313 459 artikoloj en Esperanto
358 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la monato Enkonduko
16a-jarcenta mapo de la Nigra maro fare de la portugala Diogo Homem

Nigra Maro (kartvele შავი ზღვა [ŝavi zgva], turke Kara Deniz, ruse Чёрное море [ĉórnaje móre]) estas interna maro de la Atlantika baseno, inter sudorienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kiu limas inter Eŭropo, Anatolio kaj Kaŭkazo, ĉe la bordoj de landoj kiaj Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerĉa markolo ĝi kuniĝas al la Azova Maro, kaj al la Marmora Maro per Bosporo. Sude de la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea maroj.

La Nigra Maro havas precizan areon de 436,400 km² (sen inkludi la Maron Azov), maksimuman profundan punkton de 2212 m, kaj volumon de 547,000 km³. La Nigra Maro formas orientan al okcidento tendencan elipsan depresion kiu kuŝas inter la menciitaj landoj Bulgario, Kartvelio, Rumanio, Rusio, Turkio, kaj Ukrainio. La maro estas retenita de la Pontaj Montoj sude kaj de la Kaŭkaza Montaro oriente, kaj prezentas ampleksan breton al nordokcidento. La plej longa orienta al okcidento etendo estas ĉirkaŭ 1,175 km longa.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Sarah Vaughan, Marie Curie, Mil kaj unu noktoj

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
Aluminia monero de 1 hungara pengő, flosanta sur akvo kaj tiel pruvanta la akvosurfacan tension
Aluminia monero de 1 hungara pengő, flosanta sur akvo kaj tiel pruvanta la akvosurfacan tension

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
2022 Russian invasion of Ukraine Enhanced.svg

La nuna kunlaboraĵo estas Invado de Rusio en Ukrainion (2022). Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Paralimpiko, Bertalan Farkas, Rihanna, ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
6-a de marto 2022
  • RusioUkrainio Jam 1 500 000 rifuĝintoj eliris el Ukrainio. En Rusio jam estis ĉirkaŭ 10 000 arestitoj pro manifestaciado kontraŭa al la milito kaj ĵurnalistoj estis avertitaj ne informi kontraŭ la registara sinteno. Pluas la bombado de Ĥarkovo kaj Mariupolo.
5-a de marto 2022
  • RusioUkrainio Jam 1 300 000 rifuĝintoj eliris el Ukrainio.
4-a de marto 2022
3-a de marto 2022
  • RusioUkrainio La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis pri rezolucio kiu "postulas al Rusio tuje ĉesi uzi forton kontraŭ Ukrainio". 141 landoj voĉdonis favore al la rezolucio, 5 kontraŭe, 35 sindetenis. Jam unu miliono da rifuĝintoj eliris el la lando. La rusaj trupoj kontrolis Ĥerson kaj pluas la atakoj al Ĥarkovo.
2-a de marto 2022
  • RusioUkrainio Pluas la atakoj al Kievo kaj Ĥarkovo. Rusaj trupoj kontrolas la marbordon inter Krimeo kaj Donbaso, tio estas de la Azova Maro.
28-a de februaro 2022
  • RusioUkrainio Alvenis al la limo inter Ukrainio kaj Belorusio ukraina delegitaro por batalĉesa negocado. La ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij petis aligon de Ukrainio al la Eŭropa Unio. Jam 500.000 ukrainiaj rifuĝintoj alvenis en la najbarajn okcidentajn landojn.
27-a de februaro 2022
26-a de februaro 2022
  • RusioUkrainio Pluas la invado de Rusio en Ukrainion, kiu agnoskas 200 mortojn kaj milon da vunditoj. Inter 50 000 kaj 100 000 ukrainoj fuĝis el la lando kaj multaj aliaj klopodas same fari.
25-a de februaro 2022
24-a de februaro 2022




Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo