Vergilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Publius Vergilius Maro
latina poeto
latina poeto
Persona informo
Publius Vergilius Maro
Naskiĝo 15-a de oktobro 70 a.K.
en Andes (hodiaŭ Italio)
Morto 21-a de septembro 19 a.K.
en Brindizio (hodiaŭ Italio)
Tombo Parco Virgiliano [#]
Etno Romianoj [#]
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Familio
Patrino Maglia Pollae [#]
Profesio
Okupo poeto • verkisto [#]
Verkado
Verkoj Eneado
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Publius Vergilius Maro (naskiĝis la 15-an de oktobro -70 en Andes,[1] mortis la 21-an de septembro -19 en Brindizio) estis estas unu el la plej elstaraj latinaj poetoj. Lia majstra verko, kaj unu el la ĉefverkoj de literaturo latina, estas la epopeo Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojon dum ĝia disfalo kaj, post multaj aventuroj, fondis la landon de la Romianoj. Vergilio profunde influis la italan poeton Dante Alighieri.

Multaj biografiaj detaloj, kiujn oni rakontas pri li, estas ne vere certaj sed ofte devenas el tempo pli posta. Mezepoke oni foje konsideris lin eĉ kristana sanktulo.

Junaĝo kaj fruaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Naskite en Andua apud Mantova en Norda Italio, Vergilio estis unue edukata en Cremona kaj Milano. Poste li iris al Romo, kie li studis pri retoriko, medicino kaj astronomio; baldaŭ por li superregis filozofio kaj portempe li aliĝis al Epikurismo.

Fasko da malpli grandaj poemoj, kiuj laŭdire estiĝis en ĉi epoko, estas atribuitaj al la juna Vergilio. Sed la plimulton de tiu kolekto, konata kiel Appendix Vergiliana, fakuloj konsideras apokrifaj. El ili grupeto, Catalepton (Greke katá leptón: verkitaj en fajna maniero), dekkvar mallongaj poemoj, povus vere esti liaj; minimume kelkaj estas konsiderataj kiel aŭtentaj.

En Esperanto la plej fama estas el ĉi Appendix Vergiliana la Copa (Gastejestrino) - teksto uzata de William Auld en lia La Infana Raso.

Eklogoj[redakti | redakti fonton]

Paĝo el Eklogoj de 5-a-jarcenta Vergilius Romanus

La unua granda verko de Vergilio estas lia EklogojBukolikoj. Temas pri idiliaj paŝtistaj poemoj en la stilo de Teokrito, kun multe da aludoj al la propra epoko. Li verkis ilin en 42-39 a.Kr.

La unua Eklogo temas pri la agroreformo, agro-dividado, de 41 a.Kr., kiam Oktaviano, la pliposta imperiestro Aŭgusto Cezaro post venko en la Civitana Milito devis forsendi ĉirkaŭ 150.000-200.000 veteranojn el la armeo, por ilin kontentigi li rapidege bezonis amason da parceloj disdividotaj. La familio de Vergilio ĉe tio perdis sian financan bazon, ĉar ankaŭ ilia grundo estis konfiskita, sed de Oktaviano persone Vergilio ricevis kompenson.

La kvara Eklogo estas la plej fama: ĝi temas pri profeteca verkaĵo kiu ŝajne aŭguras novan "Oran Epokon". Dum Mezepoko oni kredis, ke ĉi tie la poeto antaŭdiras la naskiĝon de Jesuo.

Georgiko[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de fino de la 17-a jarcento de peco el la Georgiko de Jerzy Siemiginowski-Eleuter

Meceno petis de Vergilio verki pri la kampara vivo, ties problemoj kaj beleco. La rezulto estas belega didaktika epopeo, laŭforme en la tradicio de Lukrecio: la kvar libroj de Georgiko. Li ĝin verkis de 36-29 a.Kr.

Eneado[redakti | redakti fonton]

Terakoto el la 1-a jarcento esprimanta la senton de pietas (pieco) de Eneo, kiu portas sian aĝan patron kaj kondukas sian junan filon

La plej fama, kaj plej ampleksa el liaj verkoj estas Eneado, en 12 libroj. Li verkis pri ĝi de 29-19 a.Kr. Kiam li mortis, ĝi estis ne jam finpolurita.

Necesis persona interveno de l' imperiestro por ke ĝi ne (konforme al lia testamento) estu neniigita, sed male estis ja eldonita.

La Eneado temas pri la heroo Eneo, kiu fuĝis el Trojo kun la Di-donita tasko ie fondi novan Trojon - kio fariĝos la pli posta Romo.

Morto de Vergilio kaj posta aprezado[redakti | redakti fonton]

Mozaiko el la 3-a jarcento montranta Vergilion side inter Klio kaj Melpomeno (el Hadrumetum [Sousse], Tunizio)

Por persone spekti la scenejojn de sia epopeo, li faris grandan vojaĝon al la Greka mondo. Reironte al Romo, en Megaro li malsaniĝis pro sunfrapiĝo, kaj baldaŭ post alveno en Brindizo li mortis.

Li estis entombigita apud Napolo.

Dum la sama generacio lia epopeo jam fariĝis ege fama. Jam en Pompejo (neniigita en 79 p.Kr. per erupcio de l' Vezuvio) oni trovis grafitiojn kun citoj el ĝi.

Depost tiam ĝi neniam malaperis el la lerneja legado-programo de okcidenta Eŭropo. En mallonga periodo dum Mezepoko iom rivalis al ĝi la epopeo Aleksandreado de Walther de Châtillon.

Por multaj generacioj iasence Vergilio estis senplie "la poeto".

Vergilio kaj Dante Alighieri[redakti | redakti fonton]

Profila portreto de Dante, ege konata, farita de Sandro Botticelli.

Laŭ Dante Alighieri, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaŭ mantuanoj laŭ civito. Naskiĝinte sub Julio Cezaro, ankoraŭ malfrue, li vivis en Romo sub la bona Oktavio Aŭgusto, en la tempo de Dioj falsaj kaj mensogaj. Li estis poeto kaj kantis pri la justa filo de Anĥizo kiu venis el Trojo kiam Ilio estis forbruligita. Dante diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis: "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo ... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi sola estas tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorata". Vergilio gvidis Danton tra inferon kaj purgatorion en La dia komedio de Dante.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Haecker 2001, p. 18

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]