La landaj sekcioj ludas gravan rolon en la laboro de TEJO. En la komitato de TEJO sidas komitatanoj de la landaj sekcioj kaj decidas pri la ĝenerala agado de TEJO.
Ni ĉiam ĝojas pri novaj landaj sekcioj (kutime por unu lando, unu sekcio). Estas kelkaj kriterioj por iĝi Landa Sekcio (mallongigo: LS; vi trovas ilin ankaŭ en la Statuto de TEJO, ĉapitro 3, Statuto, artikolo 8 – Landaj kaj fakaj sekcioj):
- ĝi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;
- ĝi subtenas la celojn de TEJO;
- ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de landa asocio aliĝinta al UEA;
- ĝi estas laŭorde organizita;
- ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
- membreco en ĝi estas libervola; kaj
- ĝi estas demokratie gvidata.
Ĉu vi estas landa junulara organizo? Eksciu kiel iĝi sekcio de TEJO.
Se vi starigas novan landan sekcion, aŭ se vi nove eniris la estraron de landa sekcio, legu ĉi tie pri taskodivido por la estraro de landa sekcio kaj aliaj konsiloj por Landaj Sekcioj ĉe la TEJO-Akademio.
Fot. kapa Ludovico Cera, ĉefa Łukasz Żebrowski per AMCHARTS