Telegram (aplikaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Telegram
Telegram logo.svg

Telegram Chats List on iOS.png

Aŭtoro Telegram FZ LLC
Telegram Messenger Inc.
Lasta stabila versio 8.4.1, 8.4.3, 3.4.3, 8.4.1
Operaciumo Android, iOS, Windows Phone, Windows NT, macOS, Linux, retaplikaĵo
Programlingvo C++, Java
Lingvo(j) Angla, araba, franca, germana, hispana, indonezia, itala, korea, malaja, nederlanda, persa, portugala, rusa, ukraina (oficiale)
Esperanto kaj aliaj lingvoj (neoficiale)
Evoluigstato en evoluo
Programtipo Tujmesaĝilo
Permesilo GPLv2 aŭ GPLv3 (klientoj), fermita fonto (servilo)
Retejo telegram.org
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Telegram, en Esperanto ankaŭ Telegramo[1][2][3], estas senpaga nuba tujmesaĝilo fondita de la rusa entreprenisto Pavel Durov.[4] Ĝi estas disponebla por poŝtelefonoj (Android, iOS, Windows Phone) kaj komputiloj (Windows NT, macOS, Linux).[5] Uzantoj povas sendi voĉmesaĝojn kaj interŝanĝi bildojn, filmetojn, glumarkojn, voĉmesaĝojn kaj ĉiajn dosierojn.

La kodo de la klientoj estas malfermitkoda sed la fontkodo de la plej lastaj versioj ne estas ĉiam tuj publikigita.[6] La kodo de la servilo estas fermitkoda kaj proprieta.[7] Telegram ankaŭ provizas aplikprogramajn interfacojn al sendependaj programistoj. En marto 2018, Telegram diris, ke ĝia servo havas 200 milionojn da monate aktivaj uzantoj.[8]

Telegram provizas tutvojan ĉifradon por vokoj,[9] kaj "sekretajn babilejojn" inter du enretaj uzantoj. Tio ankoraŭ ne estas disponebla por grupoj kaj kanaloj.[10]

Telegram alfrontis cenzuradon kaj eĉ blokojn en kelkaj landoj pro akuzoj, ke ĝia servo estas uzata por faciligi kontraŭleĝajn agojn, kiel ekzemple protestoj kaj terorismo, kaj ankaŭ pro rifuzado de registaraj postuloj aliri datumojn de uzantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fratoj Nikolai kaj Pavel Durov lanĉis Telegram en 2013. Antaŭe la paro ankaŭ fondis la rusan interkonan retejon VK, kiun ili poste forlasis. Nikolai Durov kreis la protokolon MTProto. Ĝi formas la bazon por la tujmesaĝilo, kaj Pavel provizis finanan subtenon kaj infrastrukturon per la fonduso Digital Fortress kune kun sia partnero Axel Neff.[11] Telegram deklaris, ke ĝia fina celo ne estas akiri profiton.[12][13]

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Telegram-kontoj estas ligitaj al la telefonnumero de la uzanto. La posedo de la telefonnumero estas kontrolata per kodo sendita per SMS aŭ voko. Postaj ensalutoj estos sciigitaj al la komenca aparato kun la IP-adreso kaj la tempo de ensaluto.[14]

Robotoj[redakti | redakti fonton]

En junio 2015, Telegram lanĉis platformon por triapartiaj programistoj por krei robotojn.[15] Ili povas respondi al mesaĝoj, povas esti invititaj en grupoj kaj povas esti integritaj en aliaj programoj.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Protokolo[redakti | redakti fonton]

Klarigo de sekretaj babilejoj.

La nova protokolo MTProto kreita de Nikolai Durov baziĝas sur 256-bita simetria AES-ĉifrado, RSA-2048-ĉifrado kaj ŝlosila interŝanĝo de Diffie-Hellman.[16]

Permesiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj oficialaj klientoj de Telegram (kaj iuj neoficialaj klientoj) estas malfermitfontaj.[17] La servilo de Telegram tamen estas proprieta. Pavel Durov diris, ke la kodo de la servilo ne estas libera programaro, ĉar tio postulus grandan arĥitekturan redezajnon, por permesi memstarajn servilojn agi kiel unueca Telegram nubo.[18]

Blokado[redakti | redakti fonton]

La aplikaĵo estis oficiale blokita en Rusio ekde la 13-a de aprilo 2018 pro rifuzo de ĝiaj posedantoj transdoni al la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio elĉifrigilojn. La kreinto kaj posedanto de la aplikaĵo Pavel Durov klarigis ke fari tion ne eblas eĉ de la pure teknika vidpunkto. La 18-an de junio 2020 Roskomnadzor kiel ŝtata institucio prizorganta la amaskomunikilojn en Rusio, anoncis forigon de ĉiuj limigoj de funkciado de Telegramo. Roskomnadzor substrekis ke la malbloko okazas post konsultado kun la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio kaj ke la institucio alte taksas pretecon de ĝia kreinto asisti en lukto kontraŭ terorismo kaj ekstremismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evildea (21-a de aprilo 2016). Telegramo. YouTube. Alirita la 29-an de aŭgusto.
  2. Telegramo furoras inter Duolinguloj. Libera Folio (26-a de junio 2016). Alirita la 29-an de aŭgusto.
  3. KP084 Telegramo. kern.punkto (20-a de julio 2016). Alirita la 29-an de aŭgusto.
  4. Telegram FAQ (9 August 2015).
  5. List of Telegram applications (6 February 2014).
  6. Latest commits from official repository (Android version) (10 April 2016).
  7. Telegram F.A.Q.. Alirita 2017-10-01.
  8. https://telegram.org/blog/200-million
  9. FAQ for the Technically Inclined. Alirita 2017-10-01.
  10. Telegram F.A.Q.. Alirita 2017-10-01.
  11. Russia's Zuckerberg launches Telegram, a new instant messenger service (30 August 2013). Alirita 18 March 2016.
  12. Telegram F.A.Q, "...making profits will never be an end-goal for Telegram."
  13. Why Telegram has become the hottest messaging app in the world, The Verge. Retrieved 25 February 2014. "Telegram operates as a non-profit organization, and doesn’t plan to charge for its services."
  14. Lopez, Miguel (in es), Configurando Telegram en el iPhone, en la web y en el Mac, Applesfera, http://www.applesfera.com/aplicaciones-ios-1/configurando-telegram-en-el-iphone-en-la-web-y-en-el-mac, retrieved 4-a de decembro 2014 
  15. Telegram Bot Platform, Telegram, 24-a de junio 2015, https://telegram.org/blog/bot-revolution, retrieved 1-a de septembro 2015 
  16. Telegram technical FAQ for Advanced users.
  17. "Source code", Telegram, https://telegram.org/apps#source-code, retrieved 12-a de februaro 2013 
  18. Pavel Durov: "No application is 100% safe". Turing. El Diario (2-a de februaro 2014). Alirita 12-a de februaro 2014.