Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2022

februaro

2. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Hajpin Li (aŭtente: Lee Chae-hyon, 1917-1935-1997), korea armeano, oficisto (i.a., en la Korea filio de CIA) kaj esperantisto; instruisto kaj disvastiganto de Esperanto, fondinto kaj eldonanto de Nove(-)Bakito (1937, 1949-50), vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1983-90); aŭtoro de Esperanto-lernolibro (1951), kaj de Esperanta-korea (1969) kaj Korea-Esperanta (1983) vortaroj, surbaze de kiuj en 1991 aperis pli ol 700-paĝa ambaŭdirekta vortaro; kompilinto kaj tradukinto de du prozaj kolektoj (Tra la kamparo, 1977; Koreaj eseoj, noveloj kaj popol­rakontoj, 1987) en kiuj aperis ankaŭ liaj originalaj verkoj; honora membro de UEA (1984).
Legu pli pri Hajpin Li en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 122-123.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La demoversio de la vintra Ondo aperis

En la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj hodiaŭ aperis la demonstra versio (demoversio) de la vintra (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 49-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la 137-paĝa 310a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita la 28an de decembro.

La demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-310demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako. Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj. La Ondo de Esperanto estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin redaktas Aleksander Korĵenkov. La Ondo estas abonebla por 2022. La abontarifo restis la sama, kiel en 2020 kaj 2021.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Ni semas kaj semas… Esperanto en infana ripoztendaro

infana

La Nova Esperanta jaro 2022a startis por mi la 1an de januaro kune kun la trajno “Moskvo-Ĉeboksaro”. Ĝi portis min kaj mian 16-jaran samklubanon Romĉjo Ralko al la infana ripoztendaro, tradicie organizata dum lernejaj ferioj de la Ĉeboksara instruejo “Lingvo por sukceso”.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Przemysław Wierzbowski: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

wierzbowskiHodiaŭ finiĝas la publikigado de la respondoj al la demandoj de la tradicia jarfina “Ronda Tablo” de La Ondo de Esperanto. La dek-dua (laŭalfabete) partopreninto estas Przemysław Wierzbowski (Pollando), prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo. Legu liajn respondojn pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj pri lia persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo.

1. Grandegan plezuron donis al mi la reta Junulara Esperanto-Semajno de 2020, profesie organizita, kun ege riĉa programo kaj plaĉa etoso. Simile bona montriĝis tiujara SES, en kiu mi ĝuis diskutrondojn inter la kurso-sesioj. La aranĝo, pri kiu mi sincere elreviĝis estis la ĉi-jara IJK – laŭ mi la ĉefa problemo pri ĝi estis la uzita virtuala teknologio Gather, kiu postulis fortan komputilon kaj rapidan retkonekton por funkcii kontentige. Rezulte, regule ĉeestis tre malmultaj homoj kaj tiuj, kiuj alkutimiĝis al Zoom kaj similaj solvoj, povis senti sin perditaj, se entute sukcesis eniri. Ĝenerale mi havas la impreson, ke la entuziasmo pri grandskalaj retaj kongresoj jam elĉerpiĝis, ĉiu novaĵo pri nuligita renkontiĝo deprimas la movadanojn kaj ni urĝe bezonas fizike ĉeestan kunvenon, eĉ se etan.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Nina Danylyuk prelegos kaj instruos en Klajpedo

daniljukNina Danylyuk finis la filologian fakultaton de la universitato Taras Ŝevĉenko en Kijivo (fako: ukraina lingvo kaj literaturo) kaj defendis du disertaciojn: por la grado de kandidato kaj por la grado de doktoro pri filologiaj sciencoj. D-ino Danylyuk estas aŭtoro de pli ol ducent sciencaj verkoj en la kampoj de lingvostilistiko, leksikologio, etnolingvistiko, lingvokulturologio, interlingvistiko k. a.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La pandemio efikis duflanke: negative kaj pozitive: Intervjuo kun Halina Gorecka

goreckaKiel vi reagis, kiam vi eksciis, ke vi estas la Esperantisto de la Jaro 2021? Dum dudek jaroj vi estis sekretario de la elektokomisiono, kaj vi estis tiu, kiu sciigis la laŭreatojn pri ilia elektiĝo. Tio estas agrabla tasko (mi ja bone scias!), kiel estas ĉe la alia flanko?
Prave, dudek fojojn mi anoncis la rezulton de la vica elektado, kaj varmigas mian koron la memoro pri ĉi-okazaj telefonaj interparoloj kun Bill Auld aŭ Michel Duc Goninaz, kiu ŝerce demandis, ĉu la esperantisto nur de la jaro, ne de la jardeko? Ni uzis la Zamenhof-festojn por solene anonci la rezulton en Jekaterinburgo, Kaliningrado, Kaŭno, Berlino… Kaj tute surprizan sciigon mi ricevis de vi, Paŭlo, pri la atribuo de la titolo al mi. Sincere, mi neniam pensis aŭ revis pri tia honoro, ja estas tiom da indaj personoj, des pli, ke mi neniel elstaris en la finiĝanta jaro. Mi tutanime dankas al la elekta komisiono pro la honoro kaj dediĉas ĉi tiun elekton al miloj da senlacaj pacaj batalantoj en diversaj roloj kaj pozicioj sur tre diversaj kampoj.

Kiujn kandidatojn vi mem proponus por Esperantisto de la Jaro 2021?
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Humphrey Tonkin: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

tonkinLa Ondo de Esperanto daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. Jam aperis dek respondoj. La dek-unua respondinto estas Humphrey Tonkin (Usono), prezidanto de ESF kaj eksprezidanto de UEA

1. La pandemio malhelpis multajn agadojn por Esperanto – sed ĝi samtempe naskis novajn kreivajn rimedojn por superi tiujn limigojn. La esperantistoj rapide adaptiĝis al virtualaj aranĝoj: ili enŝaltis siajn komputilojn kaj komencis komunikiĝi. Okazis eksterordinara virtuala kongreso de Esperanto en 2020, kun multe pli granda partopreno ol okazus se la kongreso okazus normale – kaj kun tuta festivala etoso kiu etendiĝis tra kelkaj monatoj. Homoj, kiuj antaŭe apenaŭ komunikiĝis, nun plonĝis en komunikadon, debatadon, planadon. Mi mem, pro virtualaj kunvenoj, havis pli da kontakto kun alilandaj esperantistoj ol normale okazus, kaj mia sperto similas tiun de multaj aliaj parolantoj de nia lingvo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Staĝado ĉe UN: informo de la Novjorka Oficejo de UEA

emblemoLa Novjorka Oficejo de UEA informas, ke en la kunteksto de la kreado de la unua Strategia Politika Kadro pri Multilingvismo de la UN-Sekretariato la Oficejo de la Suba Ĝenerala Sekretario, pere de la Departemento pri la Ĝenerala Asembleo kaj Administrado de Konferencoj en Novjorko, de Unuiĝintaj Nacioj, serĉas lingvo-politikan kaj datum-analizan staĝanton (anonco en la angla): https://careers.un.org/lbw/jobdetail.aspx?id=172108&Lang=en-US.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj UN okaze de la Internacia Tago de Edukado

edukado“Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco” – tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Trezoro Huang Yinbao: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

trezoroTrezoro Huang Yinbao (Ĉinio), vicprezidanto de UEA kaj direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, estas la deka (laŭalfabete) partoprenanto en la tradicia jarfina “Ronda Tablo” de La Ondo de Esperanto. Legu liajn respondojn pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj pri lia persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo.

1. MondaFest’ kaj VK, nuligo de la deficito de UEA, kresko de membroj, agadoj ĉe UN ktp. estas pozitivaj. Mi subsktreku agojn ĉe Unesko, ĉar mi respondecas. UEA pene prezentis al Unesko valoron de Esperanto per agoj: eldono de De ideoj al agoj – 70 jaroj de Unesko (kun Unesko); 46 Rakontoj pri Unesko; kuneldono de Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19; lanĉo de la enketo de Unesko pri Edukado en la retejo de Unesko; invito de saluto de la ĝeneralaj direktoroj de Unesko por VK; aktivado de François Lo Jacomo kun aliaj ĉe Unesko kaj ties Ĝenerala Konferenco; lanĉo de la trijara kampanjo por konvinki Uneskon deklari “Tagon de Esperanto”. Mi aperigis 6960 artikolojn kun Esperanto-reklamoj, en ĉinaj kanaloj kreitaj de mi, kun ĉ. 170.000 ŝatantoj kaj ĉ. 78.000.000 legoj. La konata kanalo estas “Jingri Taoutiao”.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Malgranda trilogio de Ĉeĥov: Literatura suplemento al La Ondo

trilogioĈeĥov, Anton Pavloviĉ. Malgranda trilogio / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵen­kov, Anna Pentus, Mati Pentus. Kompilis Aleksander Korĵenkov; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kalinin­grado: ­Sezonoj, 2021. — 39 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2021).

Kiel la literatura suplemento al La Ondo de Esperanto por la 2021a jaro, estas eldonita la bitlibro Malgranda trilogio de Anton Pavloviĉ Ĉeĥov (Чехов, 1860-1904). Ĝi konsistas el tri rakontoj, kiujn Ĉeĥov verkis somere 1898:

“La homo en ujo” (Tradukis Anna Pentus, Mati Pentus)
“Grosoj” (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
“Pri la amo” (Tradukis Aleksander Korĵenkov)

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Sepa kaj Asorti koncertos en Klajpedo

Asorti

La partoprenantoj de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto, kadre de kiu koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Ĉi tiu muzika grupo fondiĝis kiel Asorti en la 1982a jaro. Ĝi estas tripersona familia grupo: Edvardas Piščikas, Edgaras Piščikas kaj Elena Piščikienė. La grupo prezentiĝas profesie dum grandaj internaciaj muzikaj festivaloj, motorbiciklaj festoj, foiroj, naciaj festoj, urbofestoj, Universalaj Esperanto Kongresoj, k.t.p. Muziko de Sepa kaj Asorti sonis en televidaj programoj, ekzemple. “Eurovision”, “X-Faktor”, “Du minutoj da gloro” kaj aliaj. Ĝi kantas en la stiloj kontrea, blusa, folka kaj roka en la lingvoj rusa, litova, angla kaj Esperanto. Ekde sia fondiĝo Sepa kaj Asorti popularigas Esperanton tutmonde por neesperanta publiko pere de grandaj koncertoj por vasta publiko.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Giorgio Silfer: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

silferLa Ondo daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. Jam aperis ok respondoj. La naŭa (alfabetorde) respondinto estas Giorgio Silfer (Eŭropo), verkisto, eksa konsulo de la Esperanta Civito.

1. Pozitivaj la eventoj kiuj povis okazi efektive, kaj ne nur per telematika surogato. Inter ili reliefis tiuj en propra ejo, kiel Greziljono en Francio kaj Kultura Centro Esperantista en Svislando. Por ĉi-lasta gravis ankaŭ du seminarioj komisiitaj (kaj financitaj) de Konsilio de Eŭropo, pri lingvotestado por enmigrintoj, kaj la ekfunkciado de la partnera Afrika Esperanto-Instituto. Fakte 2020-21 estis tre pozitiva jaro por KCE, kiu interalie eldonadas la gazeton Heroldo de Esperanto. Sed ankaŭ por aliaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito tiu jarduo estis tre pozitiva: sufiĉas mencii la ekspansion de la revuo Literatura Foiro kaj de la librofako de LF-koop.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Ĉu vendo de la nuna oficeja domo?

domo

La Komitato, la Estraro kaj la Komisiono pri Financo de UEA nuntempe kunlaboras por alveni al decido ĉu disponigi por vendo la nunan oficejan domon de la Asocio, kiu troviĝas en Roterdamo ĉe la adreso Nieuwe Binnenweg 176. Sekvante sian statutan mision, la Komitato decidis por ne okazigi Ĝeneralan Voĉdonon pri la temo, tamen, komprenante la intencon de la neaprobita propono por Ĝenerala Voĉdono, la Estraro decidis uzi la Forumon de UEA kaj la diskutliston UEA-membroj por starigi spacon por ke ĉiuj membroj sentu sin bonvenaj ankaŭ prezenti demandojn aŭ doni siajn opiniojn pri la temo. Tiel UEA klopodas malfermi la debaton al sia membraro, konservante la decidon al sia Komitato, la supera organo de la Asocio, sed ĉiumaniere konsultante la membraran komunumon, kio devas kontentigi ankaŭ niajn sindonemajn komitatanojn.

Okaze de tio, ke ne ĉiuj povas esti plene informitaj pri la temo, ni preparis la jenan resumon por utili kiel bazo:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO serĉas partnerojn por novaj Erasmus+ projektoj

erasmus
Nuntempe la estraro de TEJO pretigas proponojn por projektoj de la fonduso al Erasmus+. Ili estas plurcelaj: ni volas faciligi la renkontiĝadon, provizi interesajn trejnadojn por ni junaj Esperantistoj kaj ankaŭ ke tia lernado utilas por kaj nia movado kaj la vivresumoj de la partoprenantoj. Por ĉi venontaj limdatoj ni pripensis 3 malgrandaj temoj pri:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton