Antaŭ du semajnoj, la 28an de decembro, aperis la vintra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2021, №310), la lasta en la jarkolekto 2021. Ĝi estas rekorde ampleksa – 137-paĝa. Entute, dum 2021 aperis kvar Ondoj kun sume 522 paĝoj (122 + 136 + 127 + 137 paĝoj), aŭ ĉ. 44 paĝoj ĉiumonate. Sur la decembraj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol kvindek tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.
Kiel kutime, ĉe la jarŝanĝo en La Ondo de Esperanto aperas informoj pri la Esperantisto de la Jaro. Halina Gorecka, kiu ricevis ĉi tiun honoran titolon en 2021, respondas la demandojn pri siaj vivo kaj agado kaj pri la movado ĝenerale de la Onda vicredaktoro Paweł Fischer-Kotowski.
Dum pluraj jaroj La Ondo petis konatajn Esperanto-aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) dum la pasinta jaro, laŭ via opinio, estis la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Sed pro la koronvirusa pandemio, pasintjare ĉi tiu projekto paŭzis, kaj nun La Ondo revenis al la tradicia “Ronda Tablo” kaj petis respondi, unue, la demandon pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due, la demandon pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. Siajn respondojn sendis 12 el la demanditoj (alfabetorde): Peter Baláž, Hans Becklin, Stanislav Belov, Léon Kamenický, Dennis Keefe, Vinko Markovo, Albert Stalin T. Garrido, Giorgio Silfer, Trezoro Huang Yinbao, Anna Löwenstein, Humphrey Tonkin, Przemysław Wierzbowski.
Legi plu →
Vizitoj
136