Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

310 251 artikoloj en Esperanto
336 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la monato Enkonduko
Marie Curie

Maria Salomea SKŁODOWSKA-CURIE [marja skŭodofska kiri], aŭ mallongnome Marie Curie, esperante konata kiel Maria Kurio (naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio, mortis la 4-an de julio 1934 en Sancellemoz) estis pola-franca sciencisto pri fiziko kaj kemio, kiu estis pioniro en la studo de radioaktiveco. Ŝi dufoje gajnis la Nobel-premion: en 1903 ŝi gajnis la Nobel-premion pri fiziko (kune kun sia edzo Pierre Curie kaj kun kolega sciencisto Henri Becquerel) pro siaj esploroj pri la fenomeno de radiado, kaj en 1911 ŝi gajnis la Nobel-premion pri Kemio pro malkovro de radiumo kaj polonio, kaj por sia esplorstudado de radiumo.

En la jaro 1891 Curie venis al Parizo por studi natursciencon en la Universitato Sorbono, kie ŝi en 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.

Kune kun sia edzo Pierre Curie Curie esploris "radiantajn" materialojn kaj uzis kiel unua persono en la historio la nocion radioaktiva. En la jaro 1903 ŝi kune kun sia edzo kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. En la jaro 1911 Curie ricevis la Nobel-Premion pri Kemio: pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (tiu lasta nomita laŭ ŝia devena lando). Ŝi estas la sola virino, kiu ricevis du Nobel-Premiojn, la sola homo, kiu ricevis du malsam-fakajn sciencajn Nobel-Premiojn kaj unu el nur du homoj, kiuj ricevis du malsam-fakajn Nobel-Premiojn (la alia estas Linus Pauling, kiu ricevis kemian kaj pacan premiojn).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Mil kaj unu noktoj, Abraham Lincoln, Charlie Chaplin

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
Usona fotistino Dorothea Lange fare de Paul Schuster Taylor.
Usona fotistino Dorothea Lange fare de Paul Schuster Taylor.

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Rihanna Fenty 2018.png

La nuna kunlaboraĵo estas Rihanna. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Mary May Simon, Somera Olimpiko 2020, Bahamoj,...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
Novak Djoković Trophy Wimbledon 2019-croped and edited.jpg
Novak Đoković estis deportita el Aŭstralio.
21-a de januaro 2022
  • Jemeno Bombardado fare de la koalicio estrita de Saudarabio en la urbo Sada, Jemeno, okazigis 82 mortojn, ĉefe de afrikaj enmigrintoj en arestejo.
19-a de januaro 2022
16-a de januaro 2022
14-a de januaro 2022
  • Kazaĥio La aŭtoritatoj de Kazaĥio konfirmis, ke 225 homoj pereis dum la ĵusaj tumultoj.
13-a de januaro 2022
11-a de januaro 2022
  • Kazaĥio Prezidanto de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev en sia parolado al la parlamento proponis kandidaton je la ĉefministra posteno Aliĥan Smailov kaj anoncis gravajn reformojn. Li ankaŭ diris ke la misio de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco en Kazaĥio plenumis siajn taskojn kaj post du tagoj komenciĝos foriro de la eksterlandaj trupoj, kiu finiĝos post 10 tagoj.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.




Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo