La partoprenantoj de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Klajpedo, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto, kadre de kiu koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.
Ĉi tiu muzika grupo fondiĝis kiel Asorti en la 1982a jaro. Ĝi estas tripersona familia grupo: Edvardas Piščikas, Edgaras Piščikas kaj Elena Piščikienė. La grupo prezentiĝas profesie dum grandaj internaciaj muzikaj festivaloj, motorbiciklaj festoj, foiroj, naciaj festoj, urbofestoj, Universalaj Esperanto Kongresoj, k.t.p. Muziko de Sepa kaj Asorti sonis en televidaj programoj, ekzemple. “Eurovision”, “X-Faktor”, “Du minutoj da gloro” kaj aliaj. Ĝi kantas en la stiloj kontrea, blusa, folka kaj roka en la lingvoj rusa, litova, angla kaj Esperanto. Ekde sia fondiĝo Sepa kaj Asorti popularigas Esperanton tutmonde por neesperanta publiko pere de grandaj koncertoj por vasta publiko.
Legi plu