Enkonduko

Kara aliĝinto al JES 2021/’22,

bedaŭrinde ni havas tre malgajan anoncon por vi:

Kiam ni komencis varbi pri JES 2021/’22 dum printempo, ni esperis kaj anoncis, ke “ni povos jam denove renkontiĝi kiel antaŭe, por plej senzorge festi finon ne nur de jaro, sed ankaŭ de tre malfacila tempo”. Tiun promeson nun ni ne plu povas teni.

La pandemia situacio en Germanio subite kaj draste malboniĝis dum la lastaj semajnoj. Specife por la periodo ĉirkaŭ Kristnasko kaj Novjaro, epidemiaj modelistoj nun antaŭvidas nombrojn de enmalsanulejigoj pro KOVIM-19 pli altajn ol iam ajn antaŭe. Plistriktigoj de kontraŭvirusaj mezuroj ĝis fino de decembro en la tuta lando, inkl. kvaranten-devigoj por vojaĝantoj al Germanio, jam tre verŝajnas.

Pro ĉio ĉi, kaj ankaŭ ĉar ni ne pretas riski la sanon de niaj partoprenantoj (ĉu vakcinitaj, ĉu ne-vakcinitaj), ni kiel organiza teamo kun pezaj koroj decidis nuligi la eventon.

JES 2021/’22 en Lutherstadt Wittenberg ne okazos.

Se vi jam antaŭpagis parton aŭ tuton de via aliĝkotizo, vi rericevos ĝin de ni sur via bankokonto dum la sekvaj tagoj.

Ĉi-jare, ni ne planas realigi anstataŭan virtualan eventon. Tamen, ni ja konsideras la ideon denove instigi kaj kunordigi “lokajn JES-erojn”, do etajn lokajn kunvenojn de privataj gastigantoj kaj gastigatoj ĉirkaŭ la silvestra/novjara semajnfino. Pri tio, ni baldaŭ ĝisdatigos vin pere de nia retpaĝo kaj niaj ceteraj informkanaloj.

Amike kaj triste,
via JES-teamo

19.11.2021