Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo! Muzaiko ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!
Se vi volas scii pli aŭ ŝatus kunlabori, vi estas tre bonvena skribi al info ĉe muzaiko.info - Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!
Ĉu vi sciis ke eblas ĉiam aŭskulti multajn el la programeroj de Muzaiko? Por tion fari klaku ĉi-tien, elektu vian ŝatatan programeron, klaku al detaloj, kaj poste ĝuu la aŭskultadon.
Aktuala programo
- 15:00–15:30 UTC: La profesoro de Esperanto: Zamenhofaj meditoj de Federico Gobbo
- 15:30–16:00 UTC: Sara Spanò voĉlegas por vi rakonton de Júlia Sigmond: 'Blankaj Puloveroj' kadre de MondaFest' 2020 organizita de UEA
- 16:00–17:00 UTC: El la arĥivejo de Varsovia Vento, Platano kunmetis por vi intervjuon kun La Perdita Generacio
- 17:00–18:00 UTC: Ivo Lapenna - La Kultura Valoro de la Internacia Lingvo (UK1954) - fonto: Fondaĵo Ivo Lapenna: www.ivolapenna.org