Etno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg por la samnoma vulkano vidu: Etna.

Etnoetna grupo estas homgrupo konscia pri siaj diferencoj kun aliaj homgrupoj laŭ kriterioj, kiuj povas esti tre diversaj (teritorio, lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj). [1]

La monda loĝantaro, kiu nun superas 6 miliardojn, prezentas buntan bildon laŭ etna, kultura, lingva, rasa kaj religia vidpunkto. Oni supozas, ke en nia planedo vivas 3-4 miloj da popoloj.

La termino popolo klarigeblas kiel vasta grupo de homoj, konsciaj pri sia malsimileco kun la ceteraj najbaraj grupoj, kaj loĝantaj kune, plej ofte en la sama lando. Kutime ili havas ĝeneralajn stabilajn specifajn ecojn de kulturo (inkluzive lingvon) kaj psiko, kaj ankaŭ memkonscion de sia unueco kaj diferencon de alia komunumo.

Lastatempe en scienca literaturo tiusence oni ofte uzas la terminon "etno" (devenas de malnovgreka - popolo, tribo), ĉar "popolo" havas ankaŭ aliajn signifojn: loĝantaro, grupo de homoj, laboruloj, civitanoj, ktp.

Oni distingas tri ĉefajn historiajn tipojn de etnoj: tribo, popolo, nacio. Laŭ tradicio oni atribuas tribon al primitiva epoko, popolon - al sklavposeda kaj feŭda sistemoj, kaj nacion - al kapitalismo kaj socialismo.

Por multnombraj popoloj estas kutima dispartigo je subetnojetnografiaj grupoj, kiuj aperas rezulte de apartigo de teritorioj, pro neplena asimilado de alidevenaj grupoj, pro historie kaŭzitaj specialaj statusoj, rasa kaj religia diferenco. Ekzemple, inter germanoj konserviĝis multaj etnografiaj grupoj - Bavaroj, Ŝvaboj,k.a. kun kelkaj etnografiaj specifikaĵoj.

Aliflanke, la termino "metaetno" indikas komunumon de popolgrupoj havantaj komunajn trajtojn de kulturo kaj memkonscio, kvankam ili povas diferenci laŭ origino. Unuj el ili estas rezulto de genetika kaj lingva proksimeco (slavoj, araboj, latinamerikanoj), aliaj - de teritoria kunvivado (baltianoj, nordkaŭkazianoj) aŭ religia unueco.

Ĉiuj taksonomiaj rangoj de etnaj komunumoj: subetnoj, etnoj kaj metaetnoj faras komplikan hierarkian sistemon, kio reliefiĝas en homa memkonscio. Unu homo povas sin konsideri kaj slavo (metaetno), kaj ruso (etno), kaj pomorano (subetno), kvankam plej forte senteblas inklino al sinidentigo per meza rango - etno.

Ĉiu historia tipo de etnoj estis kaj estas objekto de komplikaj procesoj de reciprokaj influoj. Ekzistas tri tipoj de etnoprocesoj:

  • Konsolido - kunfandiĝo de apartaj popoloj aŭ iliaj partoj al pli grandaj etnaj komunumoj, ekzemple, triboj transformiĝas al nacio;
  • Asimilado - intermiksiĝo de malgrandaj popolgrupoj al aliaj pli grandaj popoloj,
  • Integriĝo - apero de superetnaj komunumoj en multnaciaj ŝtatoj per interfluo de diferencaj triboj, popoloj, nacioj, apero de komunaj kulturaj ecoj.

Pri la studado kaj esplorado de la etna fenomeno okupiĝas pluraj sciencoj: antropologio, etnografio k.a.

Etna konflikto estas termino en sociologio por difini ajnan konfrontadon de perforta naturo aŭ militon inter du aŭ pliaj etnaj grupoj, tio estas, grupoj de personoj de diferencaj kulturaj, religiaj, rasaj aŭ geografiaj devenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2002
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.