Belarusaj terpomflan(et)oj “dranikoj”

dranikoj

Dranikoj (belaruse: дранікі; prononcu: drániki), kio tradukeblas kiel raspitaĵoj, estas unu el la plej rekoneblaj kaj ŝatataj pladoj de la belarusa kuirarto. Kvankam similajn terpomflan(et)ojn/terpomkukojn oni konas en pluraj landoj de Eŭropo kun diversaj nomoj (ruse: драники, ukraine: деруни, jide: latkes, litove: bulviniai blynai, germane: Kartoffelpuffer, pole: placki ziemniaczane), la belarusaj dranikoj gajnis precipan popularecon danke al la speciala gusto, naciaj kuirartaj sekretoj kaj ecoj de la belarusaj terpomoj.
Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Helpu al edukado.net – naskiĝtaga mesaĝo

Kovats

La 15an de decembro edukado.net estos 20-jara. Esti dudekjara por retejo signifas esti maljuna, kun limigitaj kapabloj, esti malfleksa kaj apenaŭ evoluigebla. Edukado.net bezonas esti rekonstruata. Katalin Kováts, la redaktoro, per filmita mesaĝo turnas sin al la membroj por ekscii ilian opinion pri la retejo, iliajn preferojn kaj la uzkutimojn. La informoj influos la decidon pri la estonteco de la paĝaro.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Ridu kun Stanislav Belov! (2)

RiduDu amikinoj babilas hejme. Sonoras telefono, la mastrino respondas kaj poste kviete rekroĉas la parolilon.
– Kiu telefonis?
– Ambulanco. Oni diris, ke mia edzo, kiun mi sendis por aĉeti terpomojn, estis trafita de kamiono kaj ĵus mortis en hospitalo.
– Terure! Kion vi faros nun?
– Mi ne scias. Eble rizon…
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Novembra festkunveno en Moskvo

Moskvo

La 18an de novembro jam la trian fojon okazis komuna kunveno de esperantistoj el la Moskva Esperanto-Klubo “Lev Tolstoj” kaj Moskva Esperanto-Asocio MASI. Ĝi estis festa: dediĉita al la naskiĝdatoj de Irina Gonĉarova (10.11) kaj Nikolao Gudskov (12.11) kaj al enmanigo de atestoj al la sukcesintoj en la KER-ekzameno, aranĝita en novembro 2020.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

VERDEN: nova EU-projekto pri daŭripoveco kaj transporto, kunordigata de UEA

17 celojĴus finiĝis en Parmo (Italio) la unua projekta kunsido de VERDEN, nova projekto financata de Eŭropa Unio (EU) kaj kunordigata de Universala Esperanto-Asocio.
Daŭripoveco estas grava temo en la nuntempa socio, kiun UEA jam plurfoje traktis, ekzemple kadre de Universalaj Kongresoj (UK) kaj fakaj eventoj. La Asocio kunordigis la pretigadon de la faka Gvidlibro pri la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA kaj elŝutebla el la retejo de la laborgrupo Esperanto por UN. En 2019 UEA ankaŭ starigis novan fondaĵon Klimato por kompensi karbon-emision pro la okazigo de UK-oj (uea.org/alighoj/donacoj/co2).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago

tejo

Por festi kune la Zamenhofan Tagon, la naskiĝtagon de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof, TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni! La temo ĉi-jare estas unueco. En nia ŝanĝiĝanta hodiaŭa mondo, kion signifas por vi unueco? En historia momento en kiu ĉeesta kunestado daŭre malfacilas en multaj lokoj de la mondo, kion signifas esti kune? Kaj kiel Esperanto helpas al vi senti vin konektita al aliaj homoj?
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Koncerto Nokta ŝoforo: jarfina donaco al membroj de UEA

Nokta ŝofotoKiel simbolon de agnosko pri la kontribuado de miloj da homoj al la Asocio dum 2021, UEA proponas kiel specialan jarfinan donacon la koncerton Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo. La koncerto estas ekskluziva por membroj de la komunumo de UEA: ĉiuj, kiuj enkadriĝas en la kategorio de membro aŭ servo-uzanto de la Asocio (nome individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de EsperantoKontakto aŭ aliĝintoj al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kun valida retadreso), devas esti ricevintaj privatan retpoŝtan mesaĝon de la Asocio kun ligilo al la koncerto kaj persona pasvorto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

BET-56: Konatiĝu kun Anjo Amika

anjo

La sesa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klaipėda (Litovio), estas la konata hungara kantistino Anjo Amika, kiu afable konsentis prezenti sin mem.

Mi estas Anna Bartek / Anjo Amika, profesia kantistino ekde 1978. Sed ekde 1964 mi estis membro de la infankoruso de Hungara Radio-Televido, kun kiu mi pasigis en 1965 tutan monaton en Japanio, dum kiu apud la koncertoj estis registritaj kantoj por disko, kiu aperis en la sama jaro. Post tiu koruso, mi aliĝis al la knabina koruso de la gimnazio Vasvari Pal, de tie mi estis elektita por la konservatorio Bela Bartok, poste transformita al la muzika universitato Erkel Ferenc. En 1980 mi membriĝis en la junulara koruso de la Budapeŝta Trafikentrepreno, poste dum dek jaroj mi kantis ankaŭ en la granda koruso de Hungara Radio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mirakla fabelo: Nova porinfana libro de Julian Modest

Mirakla fabelo

Julian Modest. Mirakla fabelo: Infanlibro, originale verkita en Esperanto. [Antverpeno]: Eldonejo Libera, 2021. 43 paĝoj.

Julian Modest estas konata aŭtoro de multaj libroj kaj nun, antaŭ la Kristnaska kaj Novjara festoj aperis lia infanlibro Mirakla fabelo, en kiu la verkisto rakontas pri multaj mirakloj. En malvarma vintra nokto neĝhomo, farita de infanoj, subite ekparolas. Ĝi ne deziras esti sola, sed deziras havi amikojn kaj travivi neordinarajn aventurojn. Ĉio en la libro estas alloga kaj fabele bela.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La tria ĉi-jara Unesko-Kuriero en Esperanto

Enesko-kuriero«Malsenigi la naturon je magio, religi nian rilaton kun ĝi, miri: tiu ĉi numero de la Kuriero estas invito rekoni nin kiel vivanton inter la vivantoj. Tio estas strebo malkonfirmi la maksimon formulitan de la franca paleoantropologo Pascal Picq: “Homo ne estas la nura pensanta besto, sed la nura besto pensanta ke ĝi ne estas besto”», – per tiuj frazoj finiĝas la ĉefartikolo de la tria ĉi-jara eldono de Unesko-Kuriero.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Plividebligi Esperanton en Eŭropo

plividebligi

La propono pri la programo “Multlingva Akcelilo” (kun uzo de Esperanto en bazaj lernejoj por enkonduki la instruadon de fremdaj lingvoj), kiun proponis Seán Ó Riain (prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio), hodiaŭ atingis la pozicion de la dua plej populara propono en la civitana konsulto de la eŭropunia “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo” (daŭranta ĝis printempo 2022).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj: Konstrui la estontecon nun

infanojLa Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF) estis kreita jam en 1946, do frue en la historio de UN. Ĉi-jare ĝi fariĝas 75-jara. Ĝia vibra kaj trafa intervenado por protekti infanojn tra la mondo memorigas al ni kiom gravas la protektado de rajtoj de infanoj ĉie, kaj gravas la rolo de UN en tiu protektado.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La demoversio de la aŭtuna Ondo

OndoEn la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj hodiaŭ aperis la demonstra versio (demoversio) de la aŭtuna (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 59-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la 127-paĝa 309a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita fine de septembro.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Konatiĝu kun Mikaelo Lineckij

lineckijMi estas esperantisto ekde aprilo 1969. En 1973 mi iniciatis kaj fondis en mia urbo – la ĉefurbo de Ukrainio Kievo (Kijivo) – Esperanto-klubon “Ora pordego”, en 1986 – iniciatis kaj fondis la klubon KARE (Kijiva Arta Rondo Esperantista). En 2009-2010 mi estis prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio. Dum mia aktivado mi estis inicianto, organizanto aŭ kun-organizanto de multaj Esperanto–renkontiĝoj: OkSEJT-21 en 1979, OkSEJT-24 en 1982, InterSEJT-2 en 1990, EoLA – 1999, IJK-67 en 2011, Kongreso de blindaj esperantistoj en 2012 kaj multaj negrandaj renkontiĝoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo

toleremoUniversala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , | Lasi komenton