Presarto
La presarto estas tuto de procedoj por maŝine fari multajn kopiojn de teksto aŭ bildo sur surfacon. Eblas konsideri ĝin laŭ teknika aŭ arta vidpunktoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Orienta Azio[redakti | redakti fonton]
Ksilografia kaj tipografia presado. Ĉinoj kaj koreoj uzas la teknikon de surligna gravuro (ksilografio) ek de la 2a jarcento. La plej malnova presita “libro” estas la Diamanta Sutro, kvinmetra paperrulaĵo subskribita de la presisto Wang Chieh en 868. La forĝisto Bi Sheng evoluigas metodon por reprodukti ideogramojn per moveblaj litertipoj el calcinita argilo (ĉirkaŭ 1041). En la jaro 1392 la korea reĝo ordonas la unuan fabrikadon de moveblaj metalaj literoj kaj post dekkvinjara laboro aperas korea versio de kvin ĉinaj klasikuloj. Kiam Gutenbergo konceptas kaj realigas la unuan muldilon de prestipoj per rapide fandiĝebla kaj solidiĝanta alojo, li probable nenion scias pri la teknikoj de la ĉinoj kaj koreoj.
Eŭropo[redakti | redakti fonton]
15-a jarcento[redakti | redakti fonton]
Kvankam ne ĉiuj historiistoj konsentas, oni ĝenerale opinias ke la unua tipografia presisto en Eŭropo estis Johannes Gensfleisch alinomata Johannes Gutenberg. Li naskiĝas en patricia familio en Majenco (Germanio) ĉirkaŭ la jaro 1400 kaj oni retrovas lin en Strasburgo en 1436, kie li estas helpata de la oraĵisto Hans Dünne kaj konstruigas presilon kun la helpo de la lignotornisto Konrad Saspach. Per la jam ekzistanta tekniko de la patricogravuro, konata de la oraĵistoj kaj librobindistoj, Gutenbergo inventas muldilon por moveblaj literoj el plumbo fandeblaj post uzo. En 1448 li denove estas en Majenco kaj la bankisto Johann Fust pruntas al li dufoje 800 guldenojn kontraŭ garantidono sur la presejo. Fust iĝas asociito de la talentita Peter Schöffer, kiu konas la sekretojn de la “nigra arto”, ĉar li estis disĉiplo de Gutenbergo. Bedaŭrinde tiu ĉi havas financajn problemojn kaj perdas dum proceso kontraŭ Fust preskaŭ sian tutan presmaterialon en la jaro 1455. Tamen li rekonstruas kun peno novan atelieron, laboras ankoraŭ kelkajn jarojn kaj mortas en 1468. – La plej grava verko, kiun komencas realigi Gutenbergo estas la fama 42-linia Biblio (kolumnoalteco 42 linioj), kiun Fust kaj Schöffer finas antaŭ la jaro 1456. La presaĵoj de Gutenbergo ne estas signitaj aŭ datitaj. En 1454 li presas la Turkan kalendaron (Türkenkalender), kiu estas la unua politika presaĵo kaj la unua presita kalendaro. Fust kaj sia bofilo Schöffer realigas la psalmlibron Psalmorum codex, la unuan libron datitan (1457) kaj entute presitan sur pergameno per nigra, ruĝa kaj blua koloroj kun luksaj ĉefliteroj. Ili ankaŭ realigas la 36-linian Biblion (1458-1461) kaj tipografian majstroverkon, la Constitutiones de la Papo Clemento la 5a, unua libro kun marĝenaj notoj kaj samaltaj kolumnoj.
La rolo de Gutenberg[redakti | redakti fonton]
La teknika novaĵo de Gutenberg estis la evoluo de procedoj, kiuj ebligis la presadon de libroj:
- la signaturo ĉe la prestipo
- la formŝanĝo ĉe la gisado de la tipoj
- la konstruo de la presmaŝino
- interŝanĝeblaj metalaj prestipoj
- la prestipujo
Gutenberg konatiĝis ankaŭ pro la ekonomia kaj socieca establiĝo de la presarto per la unua amasa disvastiĝo de la Biblio.
Disvastiĝo en kaj el Eŭropo[redakti | redakti fonton]
En la 15-a jarcento la prestekniko de Gutenberg rapide disvastiĝis tra Eŭropo. Tion ebligis ĉefe la bonaj komercvojoj.
- 1458 unua presejo en Strasburgo
- 1462 en Vieno
- 1464 en Basel
- 1465 en Kolonjo
- 1467 en Eltville
- 1468 en Augsburg
- 1469 en Venecio
- 1470 en Nurenbergo
- 1472 en Ulm
- 1473 en Hispanujo, Hungarujo kaj Anglujo
- 1487 en Prago
- 1563 en Rusujo
- 1593 en Meksiko
Historiaj libroj[redakti | redakti fonton]
- La plej malnova prestita kaj konservita libro estas 5 metrojn longa ĉina rulaĵo el la jaro 868, kiu temas pri sankta budhisma teksto.
- La unua eŭropa libro prestita per moviĝemaj tipoj estas la latina gramatiko de Donato en 1451 de Gutenberg.
- La unua latina eldono de la Biblio estas la Biblio je kvardek du linioj de Gutenberg (1453). Victor Hugo skribis pri ĝi unu el la unuaj analizoj en la ĉapitro Tio ĉi mortigos tion (france: "Ceci tuera cela") en sia romano Notre-Dame de Paris.
- La unua libro presita en la franca estis La Légende dorée (La ora legendo) de Jacques de Voragine fare der Barthélemy Buyer en 1476 en Lyon.
Procedoj[redakti | redakti fonton]
Procedoj per tutpaĝa gravuro[redakti | redakti fonton]
Lignogravuro aŭ ksilografio, ŝtongravuro aŭ litogravuro...
Litografio[redakti | redakti fonton]
La litografio estis inventita de Alois Senefelder en 1796 en Germanio (de la greka lithos, ŝtono, kaj graphein, skribi, desegni) kaj estas prestekniko senreliefa, kiu ebligas kreon kaj reprodukton multekzempleran de desegno per inko aŭ krajono grasaj sur kalkŝtonon. Ĝi baziĝas sur la principo ke graso kaj akvo sin reciproke repuŝas. Oni ne konfuzu litografion kun litogravuro: litogravuro estas la tekniko per kiu oni gravuras ŝtonon reliefe. Litogravuro estas relative malofte uzata en presarto.
Klasika tipografio[redakti | redakti fonton]
...
Amatoraj procedoj el la 19a kaj 20a jarcento[redakti | redakti fonton]
La stencil-duobligilo aŭ mimeografa maŝino (ofte mallongigita kiel mimeografo) estas malmultekosta duobliga maŝino kiu funkcias metante inkon tra ŝablonaro al papero. La mimeografa procezo ne devus esti konfuzita kun la alkohola duoblig-procezo. Mimeografo estis komuna teknologio en presado de malgrandaj kvantoj, kiel en oficeja laboro, klasĉambraj materialoj kaj preĝejaj bultenoj. Fruaj fanzinoj estis presitaj per ĉi tiu teknologio, ĉar ĝi estis vasta kaj malmultekosta. En la malfruaj 1960-aj jaroj, mimeografoj kaj aliaj maŝinoj tiutempaj, estis delokigitaj iom post iom favore al fotokopiado.
Modernaj procedoj[redakti | redakti fonton]
Nuntempe platpreso estas inter la plej vaste uzataj presteĥnikoj.
Metio[redakti | redakti fonton]
Profesioj[redakti | redakti fonton]
Laŭlande ekzistas diversaj edukebloj por labori en presado, kiel ekzemple:
- faldisto
- tranĉisto
- kolorigisto
Partoj de la presa laboro[redakti | redakti fonton]
...
Profesiaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
En Germanujo[redakti | redakti fonton]
- Drupa, en Duseldorfo, Germanujo: ĉiun kvaran jaron (2008, 2012, 2016 ...)
En Britujo[redakti | redakti fonton]
En Francujo[redakti | redakti fonton]
- Graphitec, en Parizo, Francujo: ĉiun trian jaron
- Intergraphic, en Parizo kaj Lyon: ĉiujare
- Techniques papetières et graphiques (TPG) en Parizo: ĉiun trian jaron (ekspozicio vojaĝema okazanta ĉiun naŭan jaron en Parizo: 1983, 1992, 2001, 2010…). Por montri la kvaliton kaj rapidecon de siaj maŝinoj la fabrikistoj tie presas kaj disdonas tunojn da afiŝoj ĉiutage.
Signifo de presarto[redakti | redakti fonton]
La invento kaj establiĝo de presarto estas grava kulturhistoria punkto, kiu enkondukis informdisvastiĝon. Ekzistas nur malmultaj tiaj bazaj mejloŝtonoj:
- la invento de la lingvo kaj buŝa transdono,
- la invento de la alfabeta skribo,
- la invento kaj establiĝo de presarto kaj
- la invento de la komputilo kaj de ciferigo.
Presarto ebligas ekzaktan reproduktadon de scio tiel, kiel antaŭe neniam konatan. Dum antaŭe libroj estis mane kopiitaj en skribejoj, la homa faktoro iĝis anstataŭebla. Kopieraroj estis evititaj.
Iĝis grava aŭtoreco, tio estas kiu diris aŭ skribis kion kaj kiel iu precize esprimiĝis kaj kiam tio okazis. Libroj iĝis pli allogaj kaj strukturitaj. Aldoniĝis paĝonumeroj , enhavtabelo kaj titolpaĝoj.
Ŝanĝiĝis ankaŭ legado: dum antaŭe libroj estis laŭte legitaj evoluiĝis la nuntempa sensona legado. Komenciĝis disvastiĝinta legoscio, kiu enkondukis edukan revolucion. Pensado adaptiĝis al skribado.
Scio iĝis pli facile alirebla, ĉar presitaj libroj estis malpli kostaj ol mane kopiitaj, kaj ekzistis pli da ekzempleroj de unu libro.
Presado kaj medio[redakti | redakti fonton]
Novaj presartaj teknikoj ebligas nuntempe du strategiojn:
- Uzante "purajn" materiojn, ekzemple recikligitajn aŭ inkojn sen forvaporemaj organikaĵoj (angle: VOC, volatile organic compounds) kaj tiel plu.
- Recikligante la uzitajn materiojn. Necesas pripensi la materiojn uzatajn por ke tia recikligo eblas.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Richard Schneller: Konciza historio de la presarto kun aparta konsidero de la Esperanto-literaturo. En: Esperante kaj ekumene. Ed. Iltis, Schliengen 2004, p. 323-337.
En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]
- Saunders, Gill; Miles, Rosie (May 1, 2006). Prints Now: Directions and Definitions. Victoria and Albert Museum. ISBN 1-85177-480-7.
- Lafontaine, Gerard S. (1958). Dictionary of Terms Used in the Paper, Printing, and Allied Industries. Toronto: H. Smith Paper Mills. 110 p.
- Nesbitt, Alexander (1957). The History and Technique of Lettering. Dover Books.
- Steinberg, S.H. (1996). Five Hundred Years of Printing. London and Newcastle: The British Library and Oak Knoll Press.
- Gaskell, Philip (1995). A New Introduction to Bibliography. Winchester and Newcastle: St Paul's Bibliographies and Oak Knoll Press.
- Elizabeth L. Eisenstein, The Printing Press as an Agent of Change, Cambridge University Press, September 1980, Paperback, 832 pages, ISBN 0-521-29955-1
- Marshall McLuhan, The Gutenberg Galaxy: The Making of Typographic Man (1962) Univ. of Toronto Press (1st ed.); reissued by Routledge & Kegan Paul ISBN 0-7100-1818-5
- Tam, Pui-Wing The New Paper Trail, The Wall Street Journal Online, February 13, 2006 Pg.R8
- Tsien, Tsuen-Hsuin (1985). "Paper and Printing". Joseph Needham, Science and Civilisation in China, Chemistry and Chemical Technology. 5 part 1. Cambridge University Press
- Woong-Jin-Wee-In-Jun-Gi No. 11 Jang Young Sil by Baek Sauk Gi. Copyright 1987 Woongjin Publishing Co., Ltd. Pg. 61.
Pri la efiko de la presarto fare de Gutenberg[redakti | redakti fonton]
Komencaj presgvidiloj: klasika gvidlibro de komenca man-presarta teknologio estas jena:
- Moxon, Joseph (1683–84). "Mechanick Exercises on the Whole Art of Printing" (eld. Herbert Davies & Harry Carter. New York: Dover Publications, 1962, reprint ed.).
Iom posta montrante disvolvigon de la 18a jarcento estas jena:
- Stower, Caleb (1808). "The Printer's Grammar" (London: Gregg Press, 1965, reprint ed.).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
En Esperanto[redakti | redakti fonton]
- Terminareto de presado en VikiLibroj
Alilingve[redakti | redakti fonton]
- Presmetiejo, en kiu en la 21-a jarcento oni ankoraŭ (preskaŭ) laboras, kiel en la epoko de Gutenberg
- La nekonataj fratoj de Gutenberg: fruaj ĉinaj presaĵoj Arkivigite je 2014-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Gutenberg-muzeo en Mainz – monda muzeo pri la historio de presarto
- Historio de presarto ĉe ALTErteumliches.at
- Presarto kaj aŭtoraj rajtoj en la 19-a jarcento, artikolo ĉe Spiegel-online
- Prints & People: A Social History of Printed Pictures, an exhibition catalog from The Metropolitan Museum of Art (fully available online as PDF)
- Centre for the History of the Book
- Children of the Code – Online Video: The DNA of Science, The Alphabet and Printing
- Planet Typography – history of printing – selection of international sites dedicated to the history of printing
- Printing Industries of the Americas Arkivigite je 2019-08-24 per la retarkivo Wayback Machine – national trade association for printers and companies in the graphic arts
- Printwiki
- The development of book and printing. Anglalingva retejo pri Gutenberg-Museum Mainz (Germanio)
- BPSnet British Printing Society
- Taiwan Culture Portal: Ri Xing Type Foundry- preserving the true character of Chinese type
- A collection of printing materials from the 19th Century – Documents printed by R. Mathison Jr., The Job Printer, in Vancouver, B.C. - UBC Library Digital Collections
- International Printing Museum, Carson, CA, retejo
- Museum of Printing, Andover, MA, retejo