Kategoriaj arkivoj: Mondo

La tria ĉi-jara Unesko-Kuriero en Esperanto

«Malsenigi la naturon je magio, religi nian rilaton kun ĝi, miri: tiu ĉi numero de la Kuriero estas invito rekoni nin kiel vivanton inter la vivantoj. Tio estas strebo malkonfirmi la maksimon formulitan de la franca paleoantropologo Pascal Picq: “Homo … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj: Konstrui la estontecon nun

La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF) estis kreita jam en 1946, do frue en la historio de UN. Ĉi-jare ĝi fariĝas 75-jara. Ĝia vibra kaj trafa intervenado por protekti infanojn tra la mondo memorigas al ni kiom gravas … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo

Universala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Censo en Ruslando: La lasta semajno

Foje en ĉirkaŭ dek jaroj en Ruslando okazas censo. La antaŭa censodato estis fiksita je la 14a de oktobro 2011. Ĉi tiu censo enhavis la demandon pri la posedataj lingvoj, kaj estas tute nature, ke inter la respondintoj al ĉi … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu studsesion en Budapeŝto pri seksismo

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) kaj la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (EYCB) organizas la studsesion X Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado. La studsesio donos la eblon al 30 … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Per Esperanto al la havenurbo Klajpedo

Ĉe la kunfluejo de Balta maro kaj Kurŝa laguno situas la havenurbo Klajpedo: litove Klaipėda, germane Memel. En la venonta jaro ĝi gastigos la 56ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-56): Esperanto famigos la urbon kaj la urbo – Esperanton. Konatiĝi kun la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2021

Okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-an de septembro 2021, Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Unuiĝintajn Naciojn pro ties ĉiutagaj klopodoj krei pli pacan mondon. Ni vivas en epoko de grandegaj defioj por la homaro kaj por la planedo. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Vorto pri Samarkando: Internaciaj letertagoj

Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro estas festata la Tago de Samarkando. La evento celas refokusigi nian rigardon je la alloga … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Daŭras la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio

La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por Esperanto en Eŭropa Unio: kadre de la nuna eŭropunia “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo” UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Ekologio kaj EU en Francio

En Francio Commission Espéranto Langues (Komisiono Esperanto – Lingvoj, https://esperanto.eelv.fr) ĉe la partio EELV “Europe Ecologie Les Verts” (Eŭropo – Ekologio – La verduloj) atentigas la publikon pri la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Tiu konferenco, starigita de Eŭropa … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Subtenu Esperanton en konferenco pri la estonteco de Eŭropo

Eŭropa Unio pripensas sian estontecon, kadre de la konferenco pri la estonteco de Eŭropo, kiu daŭras ekde majo 2021. En la aktuala unua fazo de la pripensado civitanoj rajtas meti proponojn kaj subteni tiujn de aliaj. Estas bone por ni … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo

Okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2021, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Homaj Rajtoj, Uneskon kaj ĉiujn indiĝenajn popolojn tra la tuta mondo. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero: La 20-aj: ĉu la plej bonaj aĝoj?

“Juneco povas esti ekscita kaj amuza, sed ĝi ĉiam estas malfacila: fini viajn studojn, trovi laboron, trovi loĝejon – resume, fari la unuajn paŝojn de via cetera vivo. Se ĝi ne estis facila antaŭ la pandemio de KOVIM-19, ĝi estas … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ĉu Israelo venkis la pandemion? Malgraŭ la viruso kaj la virtualaj kunvenoj, denove kunvenas “homoj kun homoj”

Unuafoje post la pandemio: vigla ĉeesta Landa Kunveno okazis en Tel-Avivo la 15an de junio 2021. Ĉirkaŭ 30 personoj sen maskoj dum tri horoj ĝuis kantojn, prelegojn kaj interbabiladon. Denove personaj renkontiĝoj, regalo kaj… homoj kun homoj. Simbole je la … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Deklingva vortaro de geografiaj terminoj

Fine de 2019 en Litovio aperis deklingva vortaro de geografiaj terminoj kompilita de d-rino Ieva Švarcaitė (Vilnius: VŠĮ “Grunto valdymo technologijos”, 2019, 287 paĝoj). Ĝia litovlingva titolo estas Dešimtkalbis gamtinės geografijos terminų žodynas. En ĝi geografiaj terminoj estas prezenitaj en … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton