Informoj pri niaj libroj estas konsulteblaj en tri retpaĝoj de la arkiva retejo de Sezonoj / La Ondo.
En la tema katalogo estas priskriboj de preskaŭ ĉiuj eldonitaj libroj (krom kelkaj delonge elĉerpitaj broŝuroj) kaj referencoj al recenzoj kaj al fragmentoj/ĉapitroj de la koncernaj verkoj.
La prezlisto enhavas nur tiujn librojn, kiuj nun estas aĉeteblaj.
La kronologia listo enhavas ĉiujn (121) librojn, kiujn ni eldonis, ankaŭ tiujn, kiuj delonge elĉerpiĝis.
Detalaj informoj pri kelkaj lastatempe eldonitaj libroj:
- Baza Literatura Krestomatio (Nova eldono, 2019)
- Nia diligenta kolegaro de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (2018)
- Kongresaj paroladoj de Lazarj Markoviĉ Zamenhof (2a eldono, 2015)
- La aventuroj de Ŝerloko Holmso de Arthur Conan Doyle (2013)
- La legisto de Bernhard Schlink (2013)
Nia virtuala librejo enhavas plurajn elektronikajn librojn (“pdf” kaj “epub”), kiuj estas senpage elŝuteblaj. Krome, du bitlibroj estas aĉeteblaj (provlibroj senpage elŝuteblaj).