Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
308 059 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la monato | Enkonduko |
Mil kaj unu noktoj estas kolekto de popolaj fabeloj (arabe ألف ليلة وليلة, Alf lajla ŭa-lajla, perse هزارافسانه, Hezār-afsāna aŭ هزار و یک شب, Hezaro jek ŝab), kiuj kreiĝis dum jarcentoj, de la jaroj 800 aŭ 900 ĝis 1500 en diversaj regionoj de la orienta Araba Duoninsulo kaj kolektiĝis dum la Islama Orepoko. Ĝi estas ofte konata en la angla kaj aliaj lingvoj kiel Arabaj Noktoj, el la unua anglalingva eldono (1706), kiu montris kiel titolo The Arabian Nights' Entertainment ("Distro de la arabaj noktoj"). Oni supozas, ke la origina nomo estis "Mil fabeloj", kiel tion montras ĝia persa varianto. Sed tio ne signifas, ke ĝi enhavis ĝuste mil fabelojn. La vorto "mil" estis uzita kun la senco "multa". Pli malfrue oni komprenis la titolon rektasence kaj aldonis pliajn fabelojn por kompletigi la kolekton ĝis mil. La verko enhavas mikson de prozo kaj verso (ofte konata kiel prozmetro). Lastaj artikoloj de la monato: Abraham Lincoln, Charlie Chaplin, Jane Austen |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La nuna kunlaboraĵo estas Rihanna. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Mary May Simon, Somera Olimpiko 2020, Bahamoj,... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |