Mirakla fabelo: Nova porinfana libro de Julian Modest

Mirakla fabelo

Julian Modest. Mirakla fabelo: Infanlibro, originale verkita en Esperanto. [Antverpeno]: Eldonejo Libera, 2021. 43 paĝoj.

Julian Modest estas konata aŭtoro de multaj libroj kaj nun, antaŭ la Kristnaska kaj Novjara festoj aperis lia infanlibro Mirakla fabelo, en kiu la verkisto rakontas pri multaj mirakloj. En malvarma vintra nokto neĝhomo, farita de infanoj, subite ekparolas. Ĝi ne deziras esti sola, sed deziras havi amikojn kaj travivi neordinarajn aventurojn. Ĉio en la libro estas alloga kaj fabele bela.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La tria ĉi-jara Unesko-Kuriero en Esperanto

Enesko-kuriero«Malsenigi la naturon je magio, religi nian rilaton kun ĝi, miri: tiu ĉi numero de la Kuriero estas invito rekoni nin kiel vivanton inter la vivantoj. Tio estas strebo malkonfirmi la maksimon formulitan de la franca paleoantropologo Pascal Picq: “Homo ne estas la nura pensanta besto, sed la nura besto pensanta ke ĝi ne estas besto”», – per tiuj frazoj finiĝas la ĉefartikolo de la tria ĉi-jara eldono de Unesko-Kuriero.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj: Konstrui la estontecon nun

infanojLa Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF) estis kreita jam en 1946, do frue en la historio de UN. Ĉi-jare ĝi fariĝas 75-jara. Ĝia vibra kaj trafa intervenado por protekti infanojn tra la mondo memorigas al ni kiom gravas la protektado de rajtoj de infanoj ĉie, kaj gravas la rolo de UN en tiu protektado.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La demoversio de la aŭtuna Ondo

OndoEn la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj hodiaŭ aperis la demonstra versio (demoversio) de la aŭtuna (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 59-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn el la 127-paĝa 309a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita fine de septembro.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Konatiĝu kun Mikaelo Lineckij

lineckijMi estas esperantisto ekde aprilo 1969. En 1973 mi iniciatis kaj fondis en mia urbo – la ĉefurbo de Ukrainio Kievo (Kijivo) – Esperanto-klubon “Ora pordego”, en 1986 – iniciatis kaj fondis la klubon KARE (Kijiva Arta Rondo Esperantista). En 2009-2010 mi estis prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio. Dum mia aktivado mi estis inicianto, organizanto aŭ kun-organizanto de multaj Esperanto–renkontiĝoj: OkSEJT-21 en 1979, OkSEJT-24 en 1982, InterSEJT-2 en 1990, EoLA – 1999, IJK-67 en 2011, Kongreso de blindaj esperantistoj en 2012 kaj multaj negrandaj renkontiĝoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo

toleremoUniversala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , | Lasi komenton

18a Rata Rendevuo en Porta Westfalica kaj Bückeburg

monumento

Jam la 18an fojon la Esperanto-grupo Hameleno invitis amikojn de la internacia planlingvo al la Rata Rendevuo. Ĉi-foje oni renkontis unu la aliajn en Porta Westfalica kaj Bückeburg. Por kelkaj estis la unua surloka kunveno post la komenco de la pandemio, kaj estis granda ĝojo finfine revidi la aliajn persone. La 26an de septembro venis ne nur homoj el la proksimeco, sed ankaŭ el Hamburgo, Bremeno, Kassel, Marburgo, Duisburg ktp.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Berlino invitas al Zamenhoffesto 2021

Berlino

Post la virtuale okazinta Zamenhoffesto pasintjare, ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉijara Zamenhoffesto kaj librofesto 2021 en Berlino, kiu okazos la 11an de decembro 2021 en Kiezspinne – oranĝerio (Schulze-Boysen-Straße 38) de la 15a ĝis la 20a horo.

En la programo
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

30 oraj horoj: Nova projekto de ILEI

ILEI“Ĉu vi vere kredis, ke ni parolos Esperanton?” – demandis Francesco De Gregori antaŭ jaroj, en unu el siaj kantoj. Milionoj da esperantistoj tra la mondo daŭre kredis je tio, kaj la revo de Ludoviko Lazaro Zamenhof per etaj paŝoj ekviglas ankaŭ en lernejoj per interesaj projektoj. La sukceso de tiuj iniciatoj montris, ke studi la internacian lingvon faciligas la lernadon ankaŭ de la itala kaj de fremdaj lingvoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Ella Gryf-Lowczowska: Amuza kvizo kontribuas al serioza esplorado

EllaUEA kunlaboras kun Ella Gryf-Lowczowska, 23-jara studento de la Universitato de Bristol, en ŝia magistriĝa tezo pri la uzo de Esperanto kiel studokazo por la disvolviĝo de algoritmoj kapablaj “lerni” gramatikon. Por tio ŝi bezonas, ke esperantistoj helpu per respondado de esplorkvizo, kiu proponas frazojn kun mankantaj afiksoj, kiujn la respondantoj devas indiki el donitaj opcioj laŭ siaj juĝoj pri la plej taŭgaj.

Por respondi oni devas aliri la jenan ligilon: https://mallonge.net/ella (temas pri formularo ĉe Guglo). Ĉiuj respondoj estos anonimigitaj. Flueco en Esperanto ne estas postulata por respondi, nur baza kompreno pri la gramatiko kaj sistemo de afiksoj de Esperanto.
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova senpaga libro: Kvin rakontoj de Dostojevskij

Kvin rakontojHodiaŭ, okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij, naskiĝinta la 11an de novembro (Julie: la 30an de oktobro) 1821, la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) publikigis la bitlibron Kvin rakontoj de Dostojevskij. La 55-paĝa libro, kreita laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, entenas jenajn verkojn de la jubileanto: Honesta ŝtelisto, Novjara balo kaj nupto, Knabo ĉe Krista abio, La kampulo Marej, La sonĝo de ridinda homo. Ilin tradukis Grigorij Arosev kaj Aleksander Korĵenkov.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso en Jiangsu-a Teknologia Universitato daŭras rete

kurso

La 2an de novembro pro la pandemio de KOVIM-19 la departemento pri edukado de la urbo Changzhou anoncis haltigon de ĉiuj kursoj kaj lecionoj en diversaj lernejoj. La lernantoj kaj instruistoj devas kvaranteni hejme. Universitatoj tuj fermiĝis, kaj studentoj devas resti en sia internulejo por memstudi. Ankaŭ la nedeviga Esperanto-kurso en Jiangsu-a Teknologia Universitato, komencita de la 21a de oktobro, trafis la riskon de ĉesiĝo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Blankaj noktoj de Dostojevskij kun sesona rabato

blankaj noktoj

Dostojevskij, Fjodor Miĥajloviĉ. Blankaj noktoj / Trad. el la rusa Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov; Antaŭpar., koment. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2002. — 448 p. — (Serio Rusa literaturo, Vol. 8).

Okaze de la 200-jariĝo de la naskiĝo de Fjodor Dostojevskij (la 11a de novembro 1821), dum la tuta novembro la libroservo de UEA ofertas lian novelaron Blankaj noktoj kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: “Diversaj kantoj el diversaj landoj” de Suzana

suzana

Suzana (Zuzanna Natalia Kornicka) naskiĝis (laŭ ies asertoj tuje kun gitaro) en Poznano (Pollando), kie ŝi ankaŭ laboras profesie en la telefonkompanio PLAY. Ŝi studis juron kaj administradon. Jam dum liceaj jaroj ŝi forte interesiĝis pri muziko kaj kantis en paroĥa koruso, kiu ankaŭ turneis en Italio kaj Germanio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Censo en Ruslando: La lasta semajno

censoFoje en ĉirkaŭ dek jaroj en Ruslando okazas censo. La antaŭa censodato estis fiksita je la 14a de oktobro 2011. Ĉi tiu censo enhavis la demandon pri la posedataj lingvoj, kaj estas tute nature, ke inter la respondintoj al ĉi tiu demando pli ol 99% indikis la rusan lingvon – 137,5 milionoj da homoj. Sekvas la angla (7,57 mln), tatara (4,28 mln), germana (2,07 mln), ĉeĉena (1,35 mln), baŝkira (1,15 mln), ukraina (1,13 mln), ĉuvaŝa (1,04 mln) kaj multaj lingvoj kun malpli ol unu miliono da parolantoj, inkluzive de Esperanto

Antaŭ dek jaroj la scion de Esperanto indikis 992 personoj. Ĝi estis en la 120a loko inter la lingvoj gunziba (1012) kaj teleuta (975).
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton