Etikedaj arkivoj: memordatoj

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2021

2. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Tomáš Pumpr (1906-1926-1972), ĉeĥa juristo kaj esperantisto; elstara tradukanto, inter kies tradukoj estas Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimir de K. Havlíček Borovský (1952), Invito de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2021

1. Antaŭ 115 jaroj (1906) en Parizo aperis la unua numero de La Revuo (1906-1914). Legu pli en la artikolo Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo de Halina Gorecka. 3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Salvador Gumà i Clavell (1901-1917-2003), kataluna … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2021

1. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Torben Kehlet (1941-196?-2001), dana entreprenisto kaj esperantisto, komence de la 1970aj jaroj ekloĝinta en Belgio, kiu sub la markoj TK (Danlando) kaj TK/Stafeto (Belgio) eldonis dekojn da gravaj Esperanto-libroj inkluzive de La Nobla Korano (1969), … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2021

1. Antaŭ 30 jaroj (1991) en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg) aperis la unua numero de la renaskita gazeto Ruslanda Esperantisto (ĉiumonata informilo de Urala Esperantista Societo). 4. Antaŭ 100 jaroj mortis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2021

2. Antaŭ 100 jaroj (1921) en Petrogrado komenciĝis la 3a Tutruslanda Kongreso Esperantista kadre de kiu estis fondita Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU). 4. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2021

3. Antaŭ 60 jaroj mortis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (Стоян, 1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de CO de UEA en Ĝenevo (1925-30), aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…

Hodiaŭ, je la vica datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917, ni proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro Homarano (2011) de Aleksander Korĵenkov, en kiu temas … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2021

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Henry William Holmes (Hoŭmz, 1896-1927-1986), brita armea oficisto, framasono, spiritisto kaj esperantisto, pli konata kiel Harry Holmes; la plej longtempa prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo (1933-53), komitatano (1956-74), estrarano kaj vicprezidanto (1956-64) de UEA. Dufoje … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2021

3. Antaŭ 75 jaroj mortis Jean Borel (1868-1901-1946), svisa ĵurnalisto, eldonisto, volapukisto kaj esperantisto, dum pli ol 40 jaroj loĝinta en Berlino; kunfondinto (1902) kaj vicprezidanto (1902-03) de Svisa Esperanto-Societo, de la eldonejo Esperanto-Verlag Möller & Borel (1903; de 1912 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj, memordatoj kaj festoj en decembro 2020

1. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Svetlana Viktorovna Smetanina (Сметанина, 1950-1970- ), sovetunia kaj ruslanda lingvoinstruistino, turisma organizantino kaj esperantistino; instruistino de Esperanto, prezidanto de REU (2013-19), komitanano de UEA (2014- ). 4. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Miguel Gutiérrez Adúriz (1950-1969- … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2020

2. Antaŭ 110 jaroj mortis Paul Berthelot (pol bertló, 1881-1899-1910), franca presisto, anarkiisto, spiritisto kaj esperantisto (pseŭdonimoj: Paŭlo Bertelo kaj Marcelo Verema); fondinto de Kataluna Esperanto-Grupo (1904) kaj de ties organo Espero de Katalunjo (1905) por kunligi katalunajn esperantistojn de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2020

3. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Louis de Beaufront (Louis Eugène Albert Chevreux, 1855-1888-1935), franca instruisto, esperantisto kaj idisto, nomita “la dua patro de Esperanto” pro la sukcesa disvastigo de Esperanto; fondinto (1898) de la asocio SPPE (poste: SFPE) kaj ties … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2020

7. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Vasil Peevski (Васил Пеевски, 1905-1915-1992), eminenta bulgara sciencisto kaj inĝeniero (vicprezidanto (1979-81) kaj prezidanto (1982-84) de la Internacia Geodezia Federacio, prezidanto de la Centra Konsilio de la Bulgariaj Scienc-Teknikaj Asocioj ktp; aŭtoro de multaj fakaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2020

1. Antaŭ 50 jaroj (1970) komenciĝis la 55a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno, ĉe kies inaŭguro en Esperanto parolis Franz Jonas, prezidento de Aŭstrio kaj esperantisto. (Foto: Prezidanto Jonas en la inaŭguro de la 55a UK, post li en … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton