Etikedaj arkivoj: esperantologio

Premio Maŭro La Torre

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Gaston Waringhien 120-jara

Antaŭ 120 jaroj, la 29an de julio 1901 en la familio de la lingvoinstruisto Arthur Waringhien (1860-1925), kaj ties edzino Elise Sophie Waringhien (fraŭline: Descamps, 1865-1956) en la nordfrancia urbo Lillo (france: Lille) naskiĝis la filo Gaston. Gaston Joseph Waringhien … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pri vortordo en Esperanto: Raporto de la Gramatika Sekcio de la Akademio de Esperanto

Oni ofte renkontas la aserton, ke la fraza vortordo en Esperanto estas libera1. Tio estas iasence vera; tamen oni atentu, ke la vortordo ludas gravan rolon en Esperanto, ĉar ĝi distingigas inter tio, kio estas jam «konata» (ekz‑e, antaŭe menciita) … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj

La 15an de marto 2021, per 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj 1 sindeteno, el 41 nuntempaj Akademianoj, la Akademio aprobis la jenan deklaron proponitan de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro:

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Alvoko por la 43a Esperantologia Konferenco

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2021, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La akademia revuo Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion

Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto – kaj ankaŭ recenzojn pri libroj. Ĝi publikigas materialon … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

CED reorganiziĝas sub nova estraro

La Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) estas branĉo de UEA, fondita en 1952 de Ivo Lapenna, kaj respondeca pri scienca esplorado pri la fenomeno Esperanto, ĝia movado kaj komunumo, kaj ĝia videbligo en sciencaj kaj intelektulaj rondoj ekster la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sukcesa 3a interlingvistika seminario en Lombardio

La 17an de oktobro Itala Interlingvistika Centro (IIC) celebris la Internacian Semajnon de la Esperanto-Biblioteko per sukcesa seminario en la urbo Salò, kiun interalie partoprenis la skabeno pri kulturo, d-ino Annarosa Bianchini. Al tre interesata publiko prelegis Alessio Giordano (pri … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rekorda Interlingvistika Simpozio

La 5a Intelingvistika Simpozio, organizata ĉiun trian jaron de la Interlingvistikaj Studoj de Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), sukcese okazis la 17-18an de septembro 2020 en virtuala formo kun la ĉefa temo: “Rolo de lingvoj en interkultura komunikado”. La … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

PMEG 2020: verko kiu devas ne manki en via libroŝranko

Komence de oktobro E@I eldonos la novan paperan version de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko – PMEG 2020. Ĝi estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĉu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo?

“Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Pretu tosti PIVE (sed ne nur biere…)

Estas presata la nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), kies ĉefa novaĵo ŝajnas la enmeto de referencoj al la 9a Oficiala Aldono, tiel ke 209 kapvortoj estas nun signitaj per la cifero 9. La nova eldono estis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantigo de “coronavirus”

Demando Leviĝis demando pri la ĝusta nomo de la lastatempa viruso el Ĉinujo. Ĉinoj ekuzis “koronaria viruso”, UMEA, la medicinistoj ŝajnas preferi “koronaviruso”, mi, kun la subteno de Vikipedio, proponas “krona viruso” aŭ “kronviruso”. Respondo Por la viruso, kiu aperis … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 43a Esperantologia Konferenco en Montrealo

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2020, okazonta en Montrealo, Kebekio, Kanado, kadre de la 105a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Aliroj al Esperanto estas mirinda libro

Aliroj al Esperanto / Red. Christer Kiselman, Renato Corsetti, Probal Dasgupta; Antaŭpar. Christer Kiselman. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2018. – 229 p. Aliroj al Esperanto estas mirinda libro, nepre havinda en biblioteko de ĉiu esperantisto, kolektiva verko de kelkaj eminentaj esperantistoj.

Afiŝita en Lingvoj, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

La sepa grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian trian studjaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando). Dek partoprenantoj el naŭ landoj (Francio, Ruslando, Brazilo, Germanio, Usono, Suda Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Lingvo kaj kulturo: prelegociklo de Ilona Koutny en BET-55

Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, sed ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kalocsay aŭ Waringhien ne hontus pri siaj posteuloj: Intervjuo kun Probal Dasgupta

Prof. d-ro Probal Dasgupta estas barata esperantisto kaj lingvisto, universitata instruisto. Li eniris la Akademion de Esperanto en 1983, en 2001 iĝis ĝia vicprezidanto kaj ekde 2016 prezidas la Akademion. Direktoro de la akademia sekcio pri prononco. Aŭtoro de pluraj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Entombiga numero de Esperantologio

Esperantologio = Esperanto Studies: EES. Kajero 8 (2018). / Red. Christer Kiselman. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2018. – 70 p. En aprilo 2018 aperis la 8a kajero de Esperantologio / Esperanto Studies (EES), laŭ la memprezento “internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La Ondo de … Esperantologio

Antaŭ unu semajno, la unuan lundon de marto, aperis la tria ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio – sciencaj fakoj, esplorantaj, interalie, la lingvon Esperanto. En la komenco de la marta Ondo … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton