Sudano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Republic of the Sudan
جمهورية السودان‎
Jumhūrīyat as-Sūdān
Respubliko Sudano

Flago de Sudano

Blazono de Sudano

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nahnu Jund Allah Jund Al-watan
Nacia devizo: "An-Naṣr lanā"
("Venko estas nia")
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĥartumo (kun ĉirkaŭaĵo pli ol 4, eble 5–6 milionoj).
Oficiala(j) lingvo(j) angla
araba
Ĉefa(j) lingvo(j) sudana araba lingvo, angla lingvo, Tar Gula, Afitti, Tumtum, Kadugli, Keiga, Gumuz, Sillok, El Hugeirat, Ganza, Gule, Sila, Uduk, Yulu, Temein, Kelo, Kanga, Krongo, Wali, Dilling, Dengebu, moderna norma araba lingvo, Molo, Logorik, Tulishi, Ghulfan, Tese, Masalit, Dongolawi, Ingessana, Komo, Kresh, Kadaru, Karko, Birgid, Heiban, Beigo, Tama, Laro, Lafofa languages, Katla, Fungor, Logol, Koalib, Lumun, Midob, Otoro, Nding, Ngile, Moro, Talodi, Tegali, Nobiin, Shwai, Tagoi, Tocho, Torona, Tiro, Tima, Werni, Zaghawa, Shatt, Nyala, beĝaa lingvo, Berta, Fur, tigrea lingvo, Acheron, Nyimang, Jumjum, Dair, Berti, Burun
Plej ofta(j) religio(j) islamo
animismo
kristanismo
Areo
 % de akvo
1,886,068 km²
?
Loĝantaro 30,894,000 (2008)
Loĝdenso 16,4 loĝ./km²
Horzono +3
Interreta domajno sd
Landokodo SD
Telefona kodo 249
Plej alta punkto Deriba Caldera
Plej malalta punkto Ruĝa Maro
Politiko
Politika sistemo respubliko, transira registaro
Ŝtatestro Abdel Fattah al-Burhan (عبد الفتاح البرهان)
Ĉefministro Abdalla Hamdok (عبدالله حمدوك)
Nacia tago 1-a d januaro
Sendependiĝo disde Britio 1-a de januaro 1956
Ekonomio
Valuto Sudana dinaro ĝis 2007, poste Sudana pundo (SDG)
MEP laŭ 2014
– suma $ 94 mlrd
– pokapa $ 1,793
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sudano (arabe سودان Sūdān, aŭ السودان‎ as-Sūdān kaj oficiale Respubliko Sudano جمهورية السودان‎ Jumhūrīyat as-Sūdān) estas araba lando en la nordorienta parto de Afriko, ambaŭflanke de la alta Nilo. Ĝia nomo venas el la araba balad as-sūdān, kiu signifas la lando de la nigruloj. Ĝi limas kun Egipto norde, la Ruĝa Maro, Eritreo kaj Etiopio oriente, Suda Sudano sude, Centrafrika Respubliko sudokcidente, Ĉado okcidente kaj Libio nordokcidente. Ĝi estas, laŭ areo, la tria plej granda lando en Afriko. La rivero Nilo dividas la landon en orienta kaj okcidenta duonoj.[1] Ties hegemonia religio estas Islamo[2] (70%).

Sudano estis hejmo al nombraj antikvaj civilizoj, kiaj tiuj de la Regno de Kuŝ, Kerma, Nobatia, Aloa, Makuria, Meroe kaj aliaj, plej el kiuj floris laŭlonge de la rivero Nilo. Dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis identaj, samtempe evoluigis sistemojn de faraona regado ĉirkaŭ 3300 a.K.[3] Pro ties proksimeco al Egipto, Sudano partoprenis en la pli ampleksa historio de Proksima Oriento ĉar ĝi estis kristanigita ĉirkaŭ la 6a jarcento, kaj islamigita en la 7a. Kiel rezulto de kristanigo, la Malnova nubia lingvo staras kiel plej antikva registrita lingvo el la Nilo-sahara lingvaro (plej fruaj registroj datas el la 9a jarcento). Nuntempe estas oficialaj la araba lingvo kaj la angla lingvo, kaj ekzistas ankaŭ la nubia lingvo.

Sudano estis la plej granda lando en Afriko kaj en la araba mondo ĝis 2011, kiam Suda Sudano separiĝis al sendependa lando, sekve al sendependiga referendumo. Sudano estas nune la tria plej granda lando en Afriko (post Alĝerio kaj la Demokratia Respubliko Kongo) kaj ankaŭ la tria plej granda lando en la araba mondo (post Alĝerio kaj Saŭdarabio).

Sudano estas membro de Unuiĝintaj Nacioj (1956), de la Afrika Unio, de la Araba Ligo, de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj de la Movado de Nealiancitaj Landoj, same kiel estas observanto ĉe la Monda Organizaĵo pri Komerco.[4][5] Ties ĉefurbo estas Ĥartumo, nome politika, kultura kaj komerca centro de la lando. Ĝi estas federala prezidenta reprezenta demokrata respubliko. La politiko de Sudano estas regulata de parlamenta organizo nomata Nacia Asembleo.[6] La sudana jura sistemo estas bazita sur la ŝario.

Sudano suferas pro kelkaj defioj. Dum multo de la historio de Sudano, la lando suferis pro pliiĝanta etna purigado kaj pro internaj konfliktoj kiaj la du enlandaj militoj kaj la Milito en Darfuro. Sudano suferas pro malalta nivelo de respekto al la homaj rajtoj ĉefe koncerne al la aferoj de etna purigado kaj sklaveco en la lando.[7]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La lokonomo de la lando Sudano estas nomo donata al la geografia regiono sude de Saharo, etenda el okcidenta al orienta Centrafriko. Tiu nomo derivas el la araba bilād as-sūdān (بلاد السودان), aŭ "tero de nigruloj", nome esprimo kiu aludas al Okcidenta Afriko kaj norda Centrafriko.[8]

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistoria Sudano[redakti | redakti fonton]

La granda kotobrika templo, konata kiel Okcidenta Defufa, en la antikva urbo Kerma

Ĉirkaŭ la 8a jarmilo a.K., popolo de kulturo de la Neolitiko estis setliĝinta por sedenta vivmaniero tie en fortifikitaj vilaĝoj el kotobrikoj, kie ili vivtenis sin el ĉasado kaj fiŝkaptado en la Nilo kun kultivado de cerealoj kaj brutobredado.[9] Dum la 5a jarmilo a.K. migradoj el sekiĝanta Sahara alportis neolitikajn popolojn al la Nila Valo kune kun agrikulturo. La loĝantaro kiu rezultis el tiu kultura kaj genetika mikso disvolvigis socian hierarkion dum la venontaj jarcentoj en la Regno de Kuŝ (kun ĉefurbo ĉe Kerma) ĉirkaŭ 1700 a.K.

Antropologia kaj arkeologia esplorado indikas, ke dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis etne, kaj kulture preskaŭ identaj, kaj tiele, samtempe evoluigis sistemojn de faraona monarkio ĉirkaŭ 3300 a.K.[3]

Regno de Kuŝ[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Regno de Kuŝ.

La Regno de Kuŝ estis antikva nubia ŝtato centrita ĉe la kunfluo de la Blua Nilo, Blanka Nilo kaj de la Rivero Atbara. Ĝi estis starigita post la falo de la Bronzepoko kaj la disigo de la Nova Egipta Imperio, centrita ĉe Napata en ties komenca fazo.

Post kiam la reĝo Kaŝta ("Kuŝita") invadis Egipton en la 8a jarcento a.K., la Kuŝitaj reĝoj regis kiel faraonoj de la 25a dinastio de Egipto dum unu jarcento antaŭ esti venkita de la Asirianoj. Ĉe sia hegemonio, la Kuŝitoj konkeris imperion kiu etendas el tio kio estas nune konata kiel Suda Kordofano ĝis Sinajo. La reĝo Pije klopodis ampleksigi sian imperion al Proksima Oriento, sed tio fiaskis pro la agado de la asiria reĝo Sargon la 2-a. La Regno de Kuŝ estas menciata en la Biblio kiel savanto de la Israelidoj el la kolero de la asirianoj, kvankam fakte malsano inter sieĝantoj estis la ĉefa tialo por la malsukceso kapti la urbon.[10]

Kristanismo kaj Islamo[redakti | redakti fonton]

Kolonia epoko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1821 la landon regis Egiptio, poste Britio.

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Mapo de Sudano ĉe la epoko de la enlanda milito. Estis enhavata tiam ankaŭ Suda Sudano

La lando sendependiĝis en 1956, sed komenciĝis multjara civila milito de la araba kaj islama nordo kontraŭ la kristana kaj animista ne-araba sudo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Sudano estas federacia ŝtato dividita en dek sep ŝtatojn aŭ ŭilaiat.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Sudano.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2014 Sudano havis ĉirkaŭ 35,5 milionojn da enloĝantoj[11].

Etnoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Sudano konsistas el multaj etnaj kaj lingvaj grupoj, la plej malgrandaj el ili havas nur kelk-centojn da anoj. Araboj estas plej multnombraj (70%)

Pli detale, inter la etnoj de Sudano troveblas

Religio[redakti | redakti fonton]

Sudano estas ĉefe islama lando kies konstitucio antaŭvidas religian liberecon  ; tamen en la praktiko la sudana registaro traktas Islamon kiel la ŝtatan religion kaj iuj ordonoj de la Ŝario validas tra la tuta lando.

La 11 julio 2020, la Justica Ministro de Sudano anoncas, ke la registaro ĉesigas mortopunon pro rezignado, kun la celo disiĝi de Ŝario[12].

Dulingva stratŝildo en Ĥartumo (araba kaj angla)
Dulingva stratŝildo en Ĥartumo (araba kaj angla)

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pli detala artikolo: Lingvoj de Sudano

Sudano estas plurlingva lando, en kiu la araba dominas norde, kun aliaj lingvoj sude. La konstitucio de Sudano el la jaro 2005 fiksis, ke la oficialaj lingvoj de la lando estas la araba kaj la angla. En la suda parto de Sudano vivas multaj parolantoj de la dinka lingvo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Interna politiko[redakti | redakti fonton]

Dum longa tempo okazas internaj konfliktoj inter diversaj etnaj kaj religiaj grupoj, inkluzive de armitaj kolizioj. Plej gravaj estas konfliktoj en suda parto de la lando kaj en la okcidenta regiono Darfuro. En ambaŭ okazoj bataloj estis interrompitaj danke al enmiksiĝo de internacia komunumo: en Sud-Sudano — de 2005, en Darfuro — de 2007. En sudo de la lando funkcias Misio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde julio 2007 simila misio estas en Darfuro.

En novembro 2009 la gvidanto de Sud-Sudano Salva Kiir publike deklaris dum speciala diservo por paco, kiu markis la komencon de registrado de voĉdonantoj, ke voĉdono favore al unueco kun tuta Sudano igos sud-sudananojn «duaklasaj civitanoj en propra lando» kaj voĉdono favore al sendependeco — «liberaj personoj, en via sendependa ŝtato».[13]

En aprilo 2010 en Sud-Sudano okazis plurpartiaj balotadoj kaj en januaro 2011 — la referendumo pri futuro de la teritorio. Dum lastmenciita voĉdono la decido estos farita ĉe simpla plimulto, kondiĉe, ke du trionoj de balotantoj partoprenos. Komence la sudana centra registaro insistis, ke 75 % de balotantoj devu konsenti pri sendependeco. Ĉiuj civitanoj en la sudo estos rajtigitaj voĉdoni, inkluzive de tiamaj loĝantoj en Ĥartumo kaj tiuj ekster la lando.

Sudana Revolucio de 2019[redakti | redakti fonton]

Abdel Fattah Abdelrahmane al-Burhan , prezidanto de la Suverena Konsilio ekde 2019.
Abdel Fattah Abdelrahmane al-Burhan, prezidanto de la Suverena Konsilio ekde 2019.

Depost decembro 2018, vasta protesta movado kontraŭ la reĝimo formiĝis en la urboj en la malproksima nordo de la lando, precipe ĉirkaŭ Atbara, laborista aglomeraĵo kaj fortikejo de sudana sindikatismo. La manifestaciantoj komence postulas pli bonajn vivkondiĉojn (pli ol 20 milionoj da homoj vivas sub la limo de malriĉeco) kaj poste la demision de la prezidento Omar El-Bashir[14].

Omar El-Bashir estis eksigita de la armeo kaj anstataŭigita de transira milita konsilio la 11-an de aprilo 2019[15]. La 21-an de aŭgusto la Transira Militista Konsilio fariĝis la Suverena Konsilio. Ĝi konservas la eksiĝintan prezidenton kaj vicprezidenton sed ankaŭ havas civilajn membrojn[16]. Abdallah Hamdok, eksa ekonomikisto de UN, estas nomumita ĉefministro kiu gvidas la transiran registaron[17].

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Landoj de la Lomea Konvencio, sen Nordafriko kaj Suda Sudano.

Sudano apartenas al la AKP-ŝtatoj, grupo de 79 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano, subskribintoj de la Konvencio de Lomeo.

Post la Sestaga milito en 1967 ŝtatestroj de la arabaj landoj, malgajnintaj ĝin, kunvenis en Ĥartumo kaj aprobis rezolucion pri tri "ne" rilate Israelon: ne al paco kun Israelo, ne al agnosko de Israelo, ne al intertraktoj kun Israelo. Tio faras la interkonsenton speciale simbola, kion substrekas ĝiaj iniciatintoj.

En 1993 Usono inkludis Sudanon en la liston de la ŝtatoj — "sponsoroj de terorismo". En oktobro usona prezidanto Donald Trump anoncis nuligon de tiu decido. La registaro de Sudano jam ĝiris al kondiĉa (angle: escrow) konto 335 milionojn da dolaroj kiel rekompencon pagotan al viktimoj de teroristaj atakoj kontraŭ usonaj ambasadeoj en Kenjo kaj Tanzanio en 1998, atako kontraŭ la usona militŝipo Cole en 2000 kaj murdo de John Granville, agento de la Usona Agentejo por Internacia Evoluo en Ĥartumo en 2008, laŭdire plenumitaj de Al-Kaida kun subteno de sudanaj aŭtoritatoj. Usono promesis ankaŭ prikonsideri redukton de la sudana ŝtata ŝuldo kaj subtenajn programojn por tiu ĉi lando.

Tio okazis post Sudano informis pri sia intenco normaligi rilatojn kun Israelo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Eksportoj: nafto kaj petrolo, kotono, sezamo, arakidoj, araba gumo, sukero.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Lastatempaj datumoj montras, ke kvankam plej multaj el la sudanaj civitanoj forte identigas sin kun kaj Sudano kaj sia religio, arabaj kaj afrikaj supernaciaj identecoj fariĝas multe pli polarigaj kaj disputataj[18].

Muziko[redakti | redakti fonton]

Komencante kun la altrudo de strikta salafista interpreto de ŝarioj en 1989, multaj el la plej elstaraj poetoj de la lando, kiel Mahjoub Sharif , estis malliberigitaj dum aliaj, kiel Mohammed el Amin (resendita al Sudano meze de la 1990-aj jaroj) kaj Mohammed Wardi (resendita al Sudano 2003), fuĝis al Kairo. Ankaŭ tradicia muziko suferis, kun tradiciaj Zār- ceremonioj interrompitaj kaj tamburoj konfiskitaj .

Norda Sudano aŭskultas malsaman muzikon ol la resto de Sudano. Speco de muziko nomata Aldlayib uzas muzikan instrumenton nomatan Tambur.

Kinematografio[redakti | redakti fonton]

La unua plenlonga filmo farita en Sudano estis en nigra-blanka koloro: Esperoj kaj Sonĝoj, reĝisorita en 1970 de Ibrahim Mallassy[19]. Hussein Shariffe, sudana pentristo, poeto kaj preleganto ĉe la Fakultato de Artoj de Khartoum University, estis filmproduktisto ekde la 70-aj jaroj[20]. Dum la datreveno de la morto de Shariffe kaj pro la aprezo de la arta filmproduktado de Shariffe, okazas ĉiujare la Sudana Sendependa Filmfestivalo, fondita en 2014[21]. Ankaŭ Gadalla Gubara kaj sia filino faris multajn filmojn.

Post la militista puĉo de 1989, la islamisma registaro de Sudano subpremis kinematografion, kaj ankaŭ grandan parton de la publika kultura vivo[22].

En 2019, la dokumenta filmo Talking about Trees de Suhaib Gasmelbari ,  rakonto pri tri sudanaj produktoroj de la 1960-aj jaroj kaj la malkresko de kinejo en Sudano gajnis plurajn premiojn ĉe internaciaj festivaloj.

En 2020 Sudano proponis por la unua fojo filmon por la Akademia Premio por Plej Bona Internacia Plenlonga Filmo[23][24].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Tayeb Salih, Mansour Khalid, Jamal Mahjoub kaj Abdallah Al-Tayeeb estas la ĉefaj verksitoj de la sudana arablingva literaturo.

Pentroarto[redakti | redakti fonton]

Adam DH Hinawi diras, ke Adam Dalfalla kaj Nezar Musa Noreen estas la plej famaj nuntempaj pentristoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Collins, Robert On. (2008). A History of Modern Sudan. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-85820-5.
  2. Davison, Roderic H. (1960). “Where is the Middle East?”, Foreign Affairs 38 (4), p. 665–675. doi:10.2307/20029452. 
  3. 3,0 3,1 Keita, S.O.Y. (1993). “Studies and Comments on Ancient Egyptian Biological Relationships”, History in Africa 20, p. 129–54. doi:10.2307/3171969. 
  4. The World Factbook: Sudan. U.S. Central Intelligence Agency. Alirita 10a Julio 2011.
  5. http://www.wto.org/english/thewto_e/whatis_e/tif_e/org6_e.htm
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-31. Alirita 2015-01-24.
  7. , 2009 U.S Dept of State Human Rights Report: Sudan
  8. International Association for the History of Religions (1959), Numen, Leiden: EJ Brill, p. 131, "West Africa may be taken as the country stretching from Senegal in the west, to the Cameroons in the east; sometimes it has been called the central and western Sudan, the Bilad as-Sūdan, ‘Land of the Blacks’, of the Arabs" .
  9. Sudan A Country Study. Countrystudies.us.
  10. Roŭ, Georges. (27a Aŭgusto 1992) Ancient Iraq. Penguin Books Limited. ISBN 978-0-14-193825-7.
  11. (en) Afriko - Sudano, [arkivo],www.cia.gov
  12. (fr) Xavier Le Normand (kun Ecofin kaj Soudan Tribune), Le Soudan met fin à la peine de mort pour apostasie, La Croix,‎ la 13-an de julio 2020 [arkivo]).
  13. Gvidanto de Sud-Sudano alvokas al sendependeco[rompita ligilo] esperante
  14. (fr) Les espoirs d’une troisième révolution au Soudan, orientxxi.info
  15. (fr) AFP, Soudan: l'armée renverse Béchir et annonce une transition militaire de deux ans, Le Point,‎ la 12-an de aprilo 2019
  16. (en) Head of Sudan's now-defunct military council sworn in to head new..., Reuters,‎ la 21-an de aŭgusto 2019
  17. (fr) Soudan : Abdallah Hamdok, ancien économiste à l’ONU, devient premier ministre, Le Monde,‎ la 22-an de aŭgusto 2019
  18. (en) "Hamilton, A. and Hudson, J. (2014) Bribery and Identity: Evidence from Sudan. Bath Economic Research Papers, n-ro 21/14 Arkivigite je 2014-05-02 per la retarkivo Wayback Machine" (PDF).
  19. (en) "Hopes and Dreams Arkivigite je 2021-05-16 per la retarkivo Wayback Machine". sudancineast.com
  20. (en) "Hussein Shariffe", Barjeel Art Foundation
  21. (en) "Sudan Independent Film Festival", siff-sd.com.
  22. (en) "Sudan cinema flickers back to life after Bashir ouster Arkivigite je 2021-05-14 per la retarkivo Wayback Machine", Alleastafrica. la 3-an de decembro 2019.
  23. (en) "Sudano elektas" You Will Die at Twenty" (ar:ستموت في العشرين) por reprezenti ĝin en Oskara konkurso", Vi7, la 16-an de novembro 2020
  24. La kategorio antaŭe nomis Akademian Premion por Plej Bona Fremdlingva Filmo, sed ĝi estis ŝanĝita al Akademia Premio por la Plej Bona Internacia Plenlonga Filmo en aprilo 2019, post kiam la Akademia konsideris la vorton "fremda" malmoderna.