La arkivo de UEA migros al Vieno

Martin Schäffer

La 16an de oktobro 2021 okazis la kvara reta kunsido de la Komitato de UEA, dediĉita al la traktado de la “Raporto pri agadplano de la Estraro por financa resanigo de UEA”. La Komitato post longa diskuto per 35 poraj kaj 6 kontraŭaj voĉoj (3 komitatanoj sindetenis) decidis, ke la arkivo de UEA estu transdonita al Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. La Komitato ankaŭ decidis akcepti la buĝeton de UEA por la 2022a jaro (29 por, 1 kontraŭ, 8 sindetenoj. La diskuto pri la estonteco de la asocia domo en Nieuwe Binnenweg 176 finiĝis sen decido.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon

ameriko

Ĝis la 31a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la LKK de Montrealo. Partoprenontoj devas legi la regulojn kaj listigi siajn kontribuojn en la konkursa paĝo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2021, №41

Beletra almanakoEn sia prezento de la 41a Boao Anina Stecay, influite de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado, trovinte similecon en la situacioj de profesiaj sportistoj kaj de verkistoj, asertas, ke “la aprezo flanke de la publiko por aŭtoroj ofte estas la plej kara premio”.

Per originala prozo al ĉi tiu almanako kontribuis nur virinoj. Spomenka Štimec proponas por plia gustumo la duan ĉapitron de Bastardo. Se vi ne legis la komencon aŭ forgesis la vilaĝan knabon Maks – revenu al la 31a almanako, kie aperis la unua ĉapitro de la verkata romano. Dume ni ekscias, kien kondukis la kroatan knabon la maljunulo nominta sin “Großvater”, kaj kia sortoŝanĝo atendas la etan vilaĝanon.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Konatiĝu: Aloyzas Gudavičius

Gudavičius

Hodiaŭ ni komencas prezenti la personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klaipėda (Litovio). La unua prezentato estas profesoro Aloyzas Gudavičius el Šiauliai.

Profesoro Gudavičius naskiĝis en 1940. Li doktoriĝis en 1970 kaj habilitiĝis en 1990. Dum 1991-97 li estis rektoro de la Šiauliai-a Universitato, kaj dum 1998-2007 – prezidanto de la universitata senato. Liaj ĉefaj lingvistikaj esplorkampoj estas semantiko kaj etnolingvistiko, pri kiuj li publikigis multajn artikolojn en litovaj kaj eksterlandaj sciencaj eldonaĵoj, inkluzive de la monografiojn Kompara semantiko de la litova kaj rusa lingvoj (1985, en la rusa), Etnolingvistiko (2000, 2009, en la litova), Kompara semantiko (2007, en la litova). En 2012-14 prof. Gudavičius gvidis la sciencan projekton pri koncepta metaforologio, kies ĉefa rezulto estis vortaro de konceptaj metaforoj en publika diskurso (2014). Ekde 1994 li estis organizanto de internaciaj konferencoj “Mondaspekto en la lingvo” kaj ĉefredaktoro de la scienca revuo Filologija. Ĝis 2018 li laboris kiel profesoro en la katedro pri fremdaj lingvoj, instruis kurson de etnolingvistiko kaj praktikan kurson de la pola lingvo, en la doktoranta studprogramo li gvidis kurson de leksika semantiko. En 2012 li iĝis Honora Civitano de la urbo Šiauliai.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN

tejo

Kvankam jam en septembro ni aperigis informon pri la konsulta rilato de TEJO kun la Unuiĝintaj Nacioj, ni publikigas ankaŭ la pli detalan tiuteman gazetaran komunikon de UEA.

La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17a kaj 27a de majo kaj en la 7a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo estis finaprobita de EKOSOK en kunsido okazinta la 21-22an de julio 2021 kaj oficiale informita al TEJO en septembro. La statuso formaligas la rilatojn de NRO-oj kun UN kaj ebligas al ili rekte reprezentiĝi ĉe eventoj kaj kunsidoj de UN al kiuj NRO-oj estas invititaj. Ĝis tiam TEJO kaj junaj esperantistoj povis tion atingi nur pere de UEA.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Per Esperanto al la havenurbo Klajpedo

klajpedo

Ĉe la kunfluejo de Balta maro kaj Kurŝa laguno situas la havenurbo Klajpedo: litove Klaipėda, germane Memel. En la venonta jaro ĝi gastigos la 56ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-56): Esperanto famigos la urbon kaj la urbo – Esperanton. Konatiĝi kun la dunoma, bunthistoria Klajpedo, la urbo, kiu en 2022 festos sian 770-jariĝon, indas ne nur al tiuj, kiuj venos partopreni en BET. Do, ek al la paseo!

En 1252 la teŭtona Livonia Ordeno (germana kavalira Livonia ordeno, reginta en Latvio kaj Estonio) konkeris la apudmaran baltgentan kasteleton ĉe la enfluo de la rivero Danė kaj samloke konstruis kastelon Memelburg, apud kiu formiĝis la urbeto nomita Memel.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Membroj povus decidi pri la Centra Oficejo de UEA

UEA

La komitata kunsido, dum kiu oni decidos pri la sorto de la domo kaj la arkivoj de UEA, okazos sabate la 16an de oktobro. Laŭ la tagordo publikigita en la komitata listo de UEA, la unua horo de la kunsido estos fermita al la publiko. Ne klaras kial tiu parto de la kunsido okazos sekrete, nek kiu decidis pri la sekretigo.

La estraro de UEA proponas, ke la domo estu vendita kaj la arkivoj de la asocio transdonitaj al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno. Jam pli frue la komitato decidis, ke la libroservon kaj kongresan administradon de UEA estonte prizorgu la organizaĵo E@I en Slovakio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Realaj renkontiĝoj en kastelo sub sanitaraj kondiĉoj

kastelo

Greziljono: Semajno por infanoj, adoleskantoj kaj familioj

Dum la pandemio la franca Esperanto-kastelo Greziljono provis funkcii kiel eble plej bone. Kiam ekde marto 2020 ĉiu privatulo devis izoliĝi en sia propra hejmo, mi izoliĝis en nia verda hejmo Greziljono. Tiam mi ĝardenumis kaj senveprigis sur ĝia granda tereno de 18 hektaroj kaj venigis firmaojn por certaj laboroj en la kastelo. La komitato de la kulturdomo distance kunvenis pli ofte por organizi gravan laboron, ekzemple la riparon de ĝiaj malnovaj pintaj tegmentoj el ardezoj, kaj por trovi financon por realigi tiujn laborojn. Legu pri la tegmento http://gresillon.org/tegmento.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Floréal Martorell: Eldonisto estas metio, artisto estas alia metio

Flo

Antaŭ 65 jaroj, la 10an de oktobro 1956, naskiĝis Floréal “Flo” Martorell, danke al kies persista laboro la Esperanta muziko iĝis tia, kia ĝi estas nun. Ni dankas al Flo pro tio, ke li sukcesis trovi tempon (pli ĝuste, kelkajn temperojn) por respondi la demandojn de La Ondo, kaj gratulas lin okaze de la hodiaŭa datrevenon. Pli da muziko en via vivo, Flo!

Foje oni nomas muzikon metafore “internacia lingvo”. Vi dediĉas vian vivon al ĉi tiu internacia lingvo en… la interncia lingvo Esperanto. Kiu el ili aperis en via vivo unue?
Laŭmemore mi malkovris unue la rokmuzikajn kasedojn Tute ne gravas de Amplifiki kaj 62 minutoj de Persone, kiuj ankoraŭ hodiaŭ estas mejloŝtonaj verkoj de la tiamaj bandoj kaj la unuaj rokaj muzikaĵoj en Esperanto iam ajn eldonitajn. Mi ofte uzis ilin poste en la komenco de la radioelsendoj pri Esperanto, kiujn mi plenumis ĉe Radio FMR et Tuluzo ekde 1988.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Eksprezidanto de UEA Probal Dasgupta ricevis ŝtatan premion en Barato

Ĉi-jare la Premio Vidyasagar estas por la unua fojo aljuĝita al esperantisto. Tiun ĉi premion, rilatantan al la tuta verkaro de la respektivaj aljuĝitoj, la registaro de la gubernio Okcidenta Bengallando (en Barato) lanĉis en 1980 honore al la memoro de la granda klerulo, edukisto, instituci-konstruinto kaj soci-reforma pioniro Ishwar Chandra Vidyasagar (1820–1891). En 2021 ĝi estis rebaptita al Premio Vidyasagar-Dinamoyee (kunhonore al lia edzino) kaj estas nun aljuĝata de la registara fako pri supera eduko kunlabore kun la nove establita Vidyasagar Academy (akademio Vidyasagar). La 26-an de septembro 2021, okaze de la 201a naskiĝdatreveno de Vidyasagar, la esperantista lingvisto Probal Dasgupta kaj tri samtempaj premiitoj (en aliaj sociaj kaj edukaj terenoj tuŝitaj de la pioniraj strebadoj de Vidyasagar) ricevis la Premion. Tio okazis en la ejo de la akademio Vidyasagar en Kolkato, domo en kiu la klerulo mem loĝis en la finaj jaroj de sia vivo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La aŭtuna Ondo aperis


aŭtunaLa 29an de septembro aperis la aŭtuna (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2021, №309), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Sur ĝiaj 127 paĝoj estas pli ol sesdek tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.
Ekde la pasintjara somera eldono (№309) en kvin sinsekvaj Ondoj pro la koronvirusa pandemio la primovada sekcio “Eventoj” estis mallonga, sed la nuna, pli ol 30-paĝa amplekso sugestas, ke malvirtualaj renkontiĝoj iom post iom revenas al Esperantujo. Inter la raportitaj eventoj estas serioj de diverstemaj kunvenoj en Bjalistoko, Greziljono kaj Ĉaŭdefono, aranĝoj en Germanio, Ruslando, Ĉinio, Israelo kaj Litovio. Cetere, Litovio ricevas specialan atenton en kelkaj artikoloj, dediĉitaj al la venontjaraj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klajpedo, kies urbestro Vytautas Grubliauskas (lia foto estas sur la kovropaĝo) akceptis la honoran patronecon de BET-56. En “Eventoj” troviĝas ankaŭ kelkaj tekstoj pri la rezulto de la virtualaj kongresoj de UEA, TEJO kaj ILEI, kaj pri la reta komitata diskutado de la neevitebla reformado de la Centra Oficejo de UEA.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Invitu IJK 2023 al via lando!


IJK

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 79an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2023! Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn proponojn. Kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke kelkfoje vi bezonas pli da helpo pri viaj kandidatiĝoj. Ni deziras havi detalajn proponojn, kaj volas certi, ke vi komprenas kio gravas kaj kio ne por sukcesa kandidatiĝo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Kalocsay naskiĝis antaŭ 130 jaroj


Antaŭ 130 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta poeto (Mondo kaj Koro, 1921; Streĉita kordo, 1931; Rimportretoj, 1931; Sekretaj sonetoj, 1932; Izolo, 1939, eldonita en 1977) kaj poezia tradukanto (Infero de Dante, tri verkoj de Ŝekspiro, poemoj de Baudelaire, Heine, Petőfi, Madách… kaj la antologio Tutmonda sonoro kun liaj tradukoj el 30 lingvoj). Kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de Plena gramatiko de Esperanto (1935), kiu ekde la 4a eldono aperas kiel Plena analiza gramatiko de Esperanto kaj de Parnasa gvidlibro (1932); aŭtoro de Lingvo Stilo Formo (1931), La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj (1938), Vojaĝo inter la tempoj (1966) kaj frazeologia vortaro Domfabriko (1975); honora membro de UEA (1937).

Okaze de la 130a naskiĝdatreveno de Kálmán Kalocsay ni proponas (re)legi la artikolon de Javier Guerrero, kiu aperis en la rubriko “Nia Trezoro” de La Ondo de Esperanto.
Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Malgraŭ la pandemio kaj malbona vetero


Litovio

“Trans fenestro nia pluvaj gutoj ploras”, – estas vortoj el la malnova litova kanto Aŭtuno (venas). Kvazaŭ ilustre, ankaŭ la 18-19an de septembro la ĉielo tristis, estis griza; pluvetis. Preskaŭ senĉese la ekstera “varmo” ne kapablis superi la sesgradan nivelon. Tamen ni ne mornis – ni okazigis la jam 14an Seminarion-Kampadejon de Esperantistaj Ĵurnalistoj.

La tradicia seminario okazis en la tradicia loko – ĉe la mezlitovia urbeto Aukštadvaris (Aŭkŝtadvaro = Supra kortego). La koronvirusa situacio en Litovio ne pliboniĝis, sed ni profitis la bonan konsilon: se vi ne povas ŝanĝi la cirkonstancon, ŝanĝu vian rilaton al ĝi. Ni do akceptis por la partoprenado nur vakcinitojn kun Eblec-Pasportoj, atestantaj pri vakcinado aŭ saniĝo. Rezulte kunvenis nur 25-opo kontraŭ kutima pli ol 30-persona rondo. Tamen ni komunikiĝis sen kutimaj, diversloke devigaj sanmaskoj!
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Disiĝi por kuniĝi: Meditoj de nemovadano pri la estonteco de la Esperanto-movado


BelovAntaŭ kelkaj monatoj oni proponis al mi esprimi mian opinion pri la Esperanto-movado kaj ĝia estonteco. Post longa cerbumado mi decidis fari tion, kvankam mi ne estas movadano. Eble miaj pensoj instigos iun al plua cerbumado eĉ se kiel kontestata vidpunkto.

Unue mi rakontu pri miaj spertoj rilate Esperanto-organizaĵojn.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | 1 komento

Ĉio krom genio


MelnikovMelnikov, Valentin. Ni vivas malgraŭ ĉio. – Moskvo: Impeto, 2021. – 72 p.

Valentin Melnikov (1957- ) estas interalie konata en Esperantujo kiel bona tradukanto de klasika rusa poezio. Ekzemple, pri lia traduko de la versromano Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin (1799-1837) eldonita en 2005 Nikolao Gudskov skribas: “Valentin Melnikov faris grandan laboron, kaj lia traduko estas certe pli moderna, poezie glata kaj, averaĝe, pli adekvata ol ĉiuj antaŭaj” (La Gazeto, 2007, №3). Kaj Joxemari Sarasua: “Melnikov faris virtuozan laboregon donante Eŭgenon al esperanto. Li riveliĝas unua-ranga stilisto meritanta lokon inter niaj grandaj tradukistoj, surpodie kun de Diego, Haupenthal aŭ Pokrovskij. Mi apenaŭ trovis formajn malglataĵojn, kaj la ŝajnaj stumblo-blokoj, disegaj tra la teksto, ŝuldiĝas kredeble al Puŝkino mem, ne al la tradukinto”; kaj “La traduko de Melnikov, kio koncernas pure lingvajn mekanismojn, ŝajnis al mi ne nur senriproĉe metiisma, sed rekte virtuoza” (La Ondo de Esperanto, 2007, №2). La du recenzoj legeblas rete ĉe katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7427 (mi mem siatempe legis la tradukon de Nikolao Nekrasov el 1931).
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Lev Tolstoj” kaj MASI komune kunvenis


Moskvo
Post pli ol unujara paŭzo, la 23an de septembro en Moskvo okazis komuna kunveno de la Moskva Esperanto-Klubo “Lev Tolstoj” kaj Moskva Esperanto-Asocio MASI.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2021


La Ondo de Esperanto2. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Tomáš Pumpr (1906-1926-1972), ĉeĥa juristo kaj esperantisto; elstara tradukanto, inter kies tradukoj estas Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimir de K. Havlíček Borovský (1952), Invito de Č. Knobloch (1968), Sileziaj kantoj de P. Bezruč (kun aliaj, 1970), Majo de K. H. Mácha (1997), Poŝatlaso de la mondo (kun aliaj, 1971), pluraj tradukoj en Ĉeĥoslovaka antologio (1935) kaj multaj aliaj verkoj inkluzive de tri operoj; aŭtoro de esperantologiaj studoj, redakciano de La Nica Literatura Revuo, membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1962-72).
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021


tradukadoLa 30a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

TEJO en oficialaj konsultaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj

tejo

Post longa klopodado TEJO ricevis Specialan Konsultan Statuson ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK) pere de kiuj ne-registaraj organizoj (NRO-j) estas reprezentitaj ĉe UN-instancoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton