-
Abonu “La Ondon”
BET-56 en Klajpedo
Aŭskultu nin
Demonstraj versioj de “La Ondo”
La Ondo de Esperanto.
2021, №2. 136 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2021, №1. 122 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2020, №4. 120 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2020, №3. 123 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
El niaj libroj
Musklaku la kovrilon por legi pliajn informojn.
Kategoriaj arkivoj: Beletro
Ewa Grochowska: Ferioj ĉe la maro
La maro estis trankvila. Ondetoj venadis al ni kaj refluadis senprokraste laŭ la sama ripeta, ripoziga movo. La unua haltis ĝuste antaŭ niaj piedoj nudaj, enŝovitaj en la sablo. La dua tiklis ŝiajn maleolojn. Mi tenis ŝin ĉe la ŝultroj. … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, Ewa Grochowska, La Ondo de Esperanto, literaturo
Lasi komenton
Izrael Lejzerowicz naskiĝis antaŭ 120 jaroj
Antaŭ 120 jaroj, la 4an de junio 1901 en Lodzo naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda judo, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda. Lejzerowicz estis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro … Legi plu
Paulo Sérgio Viana: La domenisto
Mi bone memoras, kiam mi envenis tiun kafejon la unuan fojon, antaŭ kelkaj monatoj. Mi ĉirkaŭrigardis la ejon por serĉi tablon kaj mendi mian matenmanĝon, kaj mi vidis Fernandon sidanta ĉe fenestro, en la fundo de la ĉambro. Lia kalva, … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Brazilo, Esperanto, Esperanto-literaturo, La Ondo de Esperanto, literaturo, Paulo Sérgio Viana
Lasi komenton
Julian Modest: La inundo
Andrej kaj Katja venis en la vilaon je la kvina posttagmeze. La junia suno ankoraŭ forte brilis, kaj la rivero malrapide kaj enue lulis sin kiel maljunulino, laca kaj elĉerpita de la somera varmo. Andrej parkis la aŭton ĉe la … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, Julian Modest, La Ondo de Esperanto, literaturo
Lasi komenton
Nikolao Hohlov: La tajdo
Hodiaŭ, la 21an de marto la literaturŝantoj en la tuta mondo festas la Mondan Poezian Tagon. Okaze de ĉi tiu festa tago ni publikigas la poemon La tajdo de Nikolao Hohlov (Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov), kies 130-jariĝon ni celebras ĉi-jare. Ĉi … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, Esperanto-poezio, literaturo, Monda Tago de Poezio, Nikolaj Ĥoĥlov, Nikolao Hohlov, poezio
Lasi komenton
Zinaida Gippius: Kaj kio poste?
Kaj kio poste? La anĝeloj ne vizitis min; Ili ŝatas resti en Edeno. Ilin logas paco kaj sereno, Kaj mi lulas pekon sur la sin’… La anĝeloj do evitas min.
Afiŝita en Beletro
Etikedigita La Ondo de Esperanto, literaturo, Nikolaj Ĥoĥlov, Nikolao Hohlov, poezio, rusa literaturo, rusa poezio, Tradukoj, Zinaida Gippius
Lasi komenton
Nikolao Hohlov: Emigrantoj
Nikolao Hohlov (Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, 1891-1953) en Esperantujo estas konata ĉefe kiel poeto kaj aŭtoro de La tajdo (1928) – unu el la plej gravaj poemaroj verkitaj en Esperanto. Sed li verkis ankaŭ proze. Ni proponas al vi legi lian … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo, literaturo, Nikolaj Ĥoĥlov, Nikolao Hohlov
Lasi komenton
Viktor Sapoĵnikov: Kongresaj paroladoj
Okaze de la kvina mortodatreveno de Viktor Sapoĵnikov (1952-2016) ni republikigas lian rakonton Kongresaj paroladoj, kiun li verkis antaŭ 25 jaroj responde al la redakcia peto recenzi la kolekton de la kongresaj paroladoj de Zamenhof, kiun Ruslanda Esperantisto eldonis en … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, La Ondo de Esperanto, Lenin, libroj, literaturo, Ruslando, Viktor Sapoĵnikov, Zamenhof
Lasi komenton
Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’
Antaŭ kvin jaroj, la 4an de februaro 2016 forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016), rusa esperantisto (ekde 1980), brila rakontisto, aŭtoro de pluraj recenzoj, felietonoj, artikoloj, satiroj kaj humuraĵoj, aperintaj en Sezonoj, La Ondo de Esperanto kaj en lia novelaro Ljusjka … Legi plu
Afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto
Etikedigita Almanako Sezonoj, Esperanto, Esperanto-Kulturo, Esperanto-literaturo, humuro, interreto, jubileoj, Ruslando, Sovetunio, USSR, Viktor Sapoĵnikov
Lasi komenton
Ewa Grochowska: Junecaj revoj
Anksio pro la renkontiĝo igis nian unuan brakumon hezitema. Ni venis en nian naskiĝurbon el malsamaj landoj kaj rigardadis nin reciproke kun nekaŝebla scivolemo. Embarasataj, ni atentis pri niaj tasoj de kafo, serĉante taŭgajn vortojn. – Barbara, vi tute ne … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, Ewa Grochowska, La Ondo de Esperanto, literaturo
Lasi komenton
Paulo Sérgio Viana: Du ringoj
La novelo Du ringoj de Paulo Sérgio Viana, aperinta en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2020), estas aŭskultebla en la literatura rubriko de Radio Esperanto en la plenumo de Viana mem. Ligilo por aŭskulti kaj elŝuti. … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, La Ondo de Esperanto, literaturo, Paulo Sérgio Viana
Lasi komenton
Memorflokoj: novelo de Laure Patas d’Illiers
La neĝo grizas palkolore, malsaneme sub la ĉiela malhelgrizo. Tie supre percepteblas kelkaj steloj. Sude iom pli helas la ĉielo, ĝis haloo sukcenkolora ĉirkaŭ la suna blanka disko. En intensa frosto senmovas la aero. Neniu venta blovo puŝas neĝan pulvoron … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, La Ondo de Esperanto, Laure Patas d’Illiers, literaturo
Lasi komenton
Vintra poezio: Eŭgeno Miĥalski
Eŭgeno Miĥalski * * * Kristaloj de neĝo, facetoj glaciaj, Kaj varma altuŝo de ŝia manet’ – Jen estas la tempo por belfantazio De juna flamema, amanta poet’!
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto-Kulturo, Esperanto-poezio, Eŭgeno Miĥalski, La Ondo de Esperanto, literaturo, poezio
Lasi komenton
Vintra poezio: Hilda Dresen
Hilda Dresen VINTRA LUNO La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’. Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto-Kulturo, Esperanto-literaturo, Esperanto-poezio, Hilda Dresen, La Ondo de Esperanto, literaturo, poezio
Lasi komenton
Vintra poezio: Kálmán Kalocsay
Kálmán Kalocsay VINTRO Lamentas la arboj, ĉielen etendas La brakojn skeletajn frostante kaj treme, Ĝis fine la bona ĉiel’ kompateme Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto-Kulturo, Esperanto-poezio, Kálmán Kalocsay, La Ondo de Esperanto, literaturo, poezio
Lasi komenton
Jean Forge: Nia nigra filo
Antaŭ 40 jaroj, la 16an de decembro 1980 forpasis Johannes (pole: Jan) Fethke (1903-1919-1980), pseŭdonime Jean Forge, germana-pola filmreĝisoro, scenaristo, verkisto kaj esperantisto, aŭtoro de tri romanoj kaj du novelaroj. Ni proponas al vi legi lian amuzan novelon (kiu nun … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, humuro, Jean Forge, literaturo
Lasi komenton
Karolo Piĉ – centjara!
Antaŭ cent jaroj, la 6an de decembro 1920 en Litomyšl (40 km de Pardubice, tiam en Ĉeĥoslovakio) naskiĝis Karel Píč (post la edziĝo: Karel Onesork, 1920-1930-1995), ĉeĥa librotenisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Karolo Piĉ, unu el la plej … Legi plu
Fiasko de imperio: Fabelo de Miĥail Korotkov
En la Granda Urbo sur Monto vivis libera homo kun la nomo Keneo. Laŭ sia kutimo li eliris iumatene sur la ĉefan placon. En tiu tempo gazetoj ankoraŭ ne ekzistis, oni elpensis ilin multe poste. Kaj tiam iri sur la … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, La Ondo de Esperanto, literaturo, Miĥail Korotkov
Lasi komenton
Troa tago: Novelo de Miĥail Korotkov
1 Sonoris la vekhorloĝo. Mi, ne apertante la okulojn, malvigle etendis manon kaj premis butonon. Poste sentis, ke ĉe miaj piedoj, kiuj elstaras de sub litkovrilo, frotiĝas Baloro. “Ha, sentaŭga kato, – mi ridetis, – li tamen superfortis la kuirejan … Legi plu
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, La Ondo de Esperanto, literaturo, Miĥail Korotkov
Lasi komenton
Nicola Ruggiero: Parludo
Amuze Vi konas Betelĝuzon kaj Riĝelon, Algolon kaj Mirfakon, sed ne rekonas Orionon kaj Perseon.
Afiŝita en Beletro
Etikedigita Esperanto, Esperanto-literaturo, Esperanto-poezio, La Ondo de Esperanto, literaturo, Nicola Ruggiero, poezio
Lasi komenton