Etikedaj arkivoj: Esperanto-Kulturo

Floréal Martorell: Eldonisto estas metio, artisto estas alia metio

Antaŭ 65 jaroj, la 10an de oktobro 1956, naskiĝis Floréal “Flo” Martorell, danke al kies persista laboro la Esperanta muziko iĝis tia, kia ĝi estas nun. Ni dankas al Flo pro tio, ke li sukcesis trovi tempon (pli ĝuste, kelkajn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Espero sambas: nova unuopaĵo de Rafael Milhomem

Ne estas la unua fojo, ke Rafael Milhomem registras la Esperantan himnon La Espero kun la vortoj de de Ludoviko Zamenhof kaj kun la muziko de Félicien Menu de Ménil. Li jam registris ĝin en sia albumo Flugantaj Melodioj (2018) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Gaston Waringhien 120-jara

Antaŭ 120 jaroj, la 29an de julio 1901 en la familio de la lingvoinstruisto Arthur Waringhien (1860-1925), kaj ties edzino Elise Sophie Waringhien (fraŭline: Descamps, 1865-1956) en la nordfrancia urbo Lillo (france: Lille) naskiĝis la filo Gaston. Gaston Joseph Waringhien … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto Subgrunde 2: Antaŭmenda kampanjo

Nova punkkompilo Esperanto Subgrunde vol. 2 kun kantoj en Esperanto aperos ĉi-jare. Ĝi estos eldonita de esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. La albumon partoprenas dudek bandoj el dek landoj. “Esperantokoro” estas neoficiala termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en la verda … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

PEN-kajero pri la esperanto-literaturo en la portugala

De kelke da tempo aro da universitataj profesoroj (inter ili Fernando Pita) strebas starigi kurson pri esperanto en la Federacia Instituto de Cearao (IFCE, Brazilo). La afero bone marŝas, kaj inter la proponataj lernobjektoj estos kurso pri Esperanta kulturo. Tial … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Iom pri “La Ondo de Esperanto”

La suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en la artikolaro Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | 4 Komentoj

Vinilkosmo lanĉis la bitan unuopaĵon Mozaiko de Kjara

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Kalocsay forpasis antaŭ 45 jaroj

Antaŭ 45 jaroj, la 27an de februaro 1976 forpasis Kálmán Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | 2 Komentoj

Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’

Antaŭ kvin jaroj, la 4an de februaro 2016 forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016), rusa esperantisto (ekde 1980), brila rakontisto, aŭtoro de pluraj recenzoj, felietonoj, artikoloj, satiroj kaj humuraĵoj, aperintaj en Sezonoj, La Ondo de Esperanto kaj en lia novelaro Ljusjka … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kultura Horo de TEJO

Ĉu vi volas kunhavigi vian talenton kun homoj el la tuta mondo? Ĉu vi volas kontribui al Esperanto-kulturo? Kiu ne volus? Do aliĝu al la Kultura Horo de TEJO! Ĝi okazos la 30an de januaro ekde la 14:00 UTC pere … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Vintra poezio: Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno Miĥalski * * * Kristaloj de neĝo, facetoj glaciaj, Kaj varma altuŝo de ŝia manet’ – Jen estas la tempo por belfantazio De juna flamema, amanta poet’!

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Interkultura Novelo-Konkurso

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) la 20-an de septembro 2020 dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), sub la aŭspicio de UEA: uea.org/gk/909a1. La lanĉo de la konkurso … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Vintra poezio: Hilda Dresen

Hilda Dresen VINTRA LUNO La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’. Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Vintra poezio: Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay VINTRO Lamentas la arboj, ĉielen etendas La brakojn skeletajn frostante kaj treme, Ĝis fine la bona ĉiel’ kompateme Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton