Etikedaj arkivoj: Baltiaj Esperanto-Tagoj

Konatiĝu: Stano Marček

Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klaipėda (Litovio). La konata slovaka esperantisto Stano Marček en BET-56 gvidos kurson de Esperanto, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La organiza komitato de BET-56

Definitiviĝis la konsisto de la organiza komitato (OK) de BET-56. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj LEA strebas agi malferme al la ĝenerala socio kaj aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn, aŭ realigas komunajn projektojn kun aliaj organizaĵoj. Jam … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konatiĝu: Aloyzas Gudavičius

Hodiaŭ ni komencas prezenti la personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klaipėda (Litovio). La unua prezentato estas profesoro Aloyzas Gudavičius el Šiauliai. Profesoro Gudavičius naskiĝis en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Per Esperanto al la havenurbo Klajpedo

Ĉe la kunfluejo de Balta maro kaj Kurŝa laguno situas la havenurbo Klajpedo: litove Klaipėda, germane Memel. En la venonta jaro ĝi gastigos la 56ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-56): Esperanto famigos la urbon kaj la urbo – Esperanton. Konatiĝi kun la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La urbestro de Klajpedo Vytautas Grubliauskas – Alta Protektanto de BET-56

La urbestro de Klajpedo Vytautas Grubliauskas akceptis la proponon de Litova Esperanto-Asocio kaj konsentis esti Alta Protektanto de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo. Vytautas Grubliauskas havas kulturan edukon, kio estas malofta … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantistoj de Klaipėda prepariĝas por BET-56

Fine de la 20a jarcento en Klaipėda funkciis forta urba Esperanto-klubo, sed komence de la 21a la klubo iom post iom estingiĝis. Tamen multaj esperantistoj restis en la urbo. Nun, renkonte al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UEA donis sian aŭspicion al BET-56

La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klaipėda. BET-56 estas dediĉata al la 770-jariĝo de Klaipėda kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Baltiaj Esperanto-Tagoj: Historia tabelo

Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence la aranĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9–17an de julio 2022 en Klaipėda (Litovio). BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. BET-56 estas dediĉita al la 770-jariĝo de Klaipėda. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Renkonte al BET-56: Gravaj interkonsentoj en Klaipėda

Progresas la organizado de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazontaj la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klaipėda (Litovio). La 15-16an de julio 2021 la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas la duan fojon venis al Klaipėda. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET denove okazos en Litovio!

Dum du sinsekvaj jaroj (2020 kaj 2021) pro la koronvirusa pandemio ne povis okazi la tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Post ĉi tiu paŭzo Litova Esperanto-Asocio (LEA), interkonsente kun Esperanto-Asocio de Estonio kaj kun Latvia Esperanto-Asocio, okazigos la 56an BET denove en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56 ne okazos ankaŭ en 2021

Nome de la estraro de Latvia Esperanto-Asocio mi anoncas, ke pro la daŭro de la koronvirusa pandemio la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56) en 2021 estas nuligitaj. La aliĝkotizo kaj la antaŭpago por la loĝado kaj manĝado al ĉiuj aliĝintoj estos … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Rikolto la sepan fojon

Belarta rikolto 2019: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. – Novjorko: Mondial, 2019. – 136 p. Belarta rikolto estas ĉiujara almanako de la verkoj, premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, stabile aperanta ekde 2013. Mi recenzis … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-56 okazos en Jelgava post unu jaro

La 2020a jaro eniros en la historion pro la tutmonda lukto kontraŭ la pandemio kaŭzita de la nova koronviruso COVID-19. La pandemio estigis serion da limigoj kaj malpermesoj, kies forigo estos malrapida kaj laŭgrada. En Latvio ankoraŭ daŭras la eksterordinara … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Informado pri BET-55 en nia retejo

Ĉi tie estas listo de la artikoloj publikigitaj en nia retejo pri la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), kiuj okazis la 6-14an de julio 2019 en la urbo Panevėžys (Litovio). Informilo №2 pri BET-55 Bazaj informoj pri BET-55 (Informilo №1) Aliĝilo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-55, rekorda kvante kaj kvalite

Afiŝita en Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

450 aliĝintoj al BET-55

Al la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazintaj la 6-14an de julio 2019 en la urbo Panevėžys (Litovio), aliĝis 450 personoj el 37 landoj – rekorda partoprenantaro en BET post la disfalo de Sovetunio en la 1991a jaro. La antaŭa rekordo estis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55

La 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo okazis premiera prezento de la nova, kvara eldono de la legenda beletra kolekto Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj presita … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova eldono de Baza Literatura Krestomatio

Baza Literatura Krestomatio / Komp., red. Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov; Enkond. Vilmos Benczik; Biografioj: Vilmos Benczik, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. — 4a eld., kompl. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2019. — 368 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-55: Informilo №2

Praktikaj informoj pri BET-55 La 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) okazos la 6-14an de julio 2019 en la Litovia urbo Panevėžys. La ĉefa lokalo de BET-55 estos Panevėžys-a fakultato pri teknologioj kaj entreprenado de Kaŭna teknologia universitato (Nemuno str. 33). La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton