Bonvenon

Dum la kongreso, ni vive elsendos!
Alklaku https://www.youtube.com/c/tejoesperanto/live por spekti!
Vi trovos pliajn informojn en la paĝo Viva elsendado.

Saluton,

bonvenon ĉe la retejo de la 75-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiun gastigos ĝia landa sekcio SKEJ (Slovakia Esperanta Junularo).

Mi tre ĝojas ke nia organizo post tiom da laboro pri diversaj projektoj ne nur de TEJO, sed ankaŭ ĝiaj propraj ricevis la licencon por organizi la plej gravan junularan ĉiujaran Esperanto-eventon. Des pli serioze mi prenas la taskon de kunordiganto kaj kun mia laborema kaj sperta teamo ni strebos organizi por vi neforgeseblan semajnon kaj ĉefe inventi kiel fari ĝin alireblan al ĉiuj.

Amike,
Léon Kamenický
Kunordiganto de la 75-a IJK