Kadre de internacia ĵurnalisma enketo, 12 milionoj da dosieroj nomitaj dokumentoj de Pandora estis likitaj, malkaŝante multajn financajn skandalojn tra la mondo, kiuj implikis ŝtatestrojn kaj registarojn, elektitajn oficialulojn, miliardulojn kaj famulojn. La esplorado estis farita kaj publikigita kunlabore kun amaskomunikiloj de 117 malsamaj landoj.
En parlamenta elekto en Germanio, la plej multajn voĉojn, 25,7%, gajnis socialdemokratia SPD, duan lokon, 24,1%, la kristandemokratia CDU de kanceliero Angela Merkel, kiu ne plu kandidatas.