Premio Maŭro La Torre

La TorreInternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.

La esplor-kampoj estas:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu en TEJO-trejnadoj en Slovakio kaj Danio

trejnadoj

TEJO invitas vin kandidatiĝi por partopreni en du TEJO-trejnadoj okazontaj ĉi-aŭtune en Slovakio kaj Danio:
– Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro – de la 12a de oktobro ĝis la 18a de oktobro 2021 en Bratislavo, Slovakio.
– ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj – de la 26a de oktobro ĝis la 2a de novembro 2021 en Ry, Danlando.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Marianne H. Vermaas, la brava virino

VermaasLa 23an de septembro pasas duobla datreveno de Marianne Hubertina Vermaas: la 110a de ŝia naskiĝo en 1911 kaj la 30a de ŝia forpaso en 1991.

Marianne Vermaas – aŭ f-ino Vermaas, kiel ŝi ĉiam estis nomata – estis filino de esperantista familio. Ŝia patro Pieter J. Vermaas (1878-1942) estis unu el la kunfondintoj de la Esperanto-klubo Merkurio en Roterdamo, eble la plej elstara inter ĉiuj Esperanto-kluboj nederlandaj. Li estis arkitekto kaj pioniro pri la uzo de armita betono en Nederlando. Preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj desegnitaj de li detruiĝis en la bombardado de Roterdamo en majo 1940. Lia koro ne eltenis tion kaj li mortis pro aflikto du jarojn poste.
Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Renkontiĝo de Amikoj revenis al Altajo

RA

La 15a Renkontiĝo de Amikoj (RA-15) okazis la 3-11an de aŭgusto en Altaja regiono, kiu jam gastigis la renkontiĝon en 2014 kaj 2017. Ĉi tiu regiono estas nekredeble pitoreska kaj diversnatura. Vojaĝante tra ĝi, oni povas renkonti montojn kaj valojn, vastajn kampojn kaj lagojn. Ĉi-foje RA estis okazigita apud la granda lago Jarovoje, proksime al la Ruslanda-Kazaĥstana limo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2021

pacoOkaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-an de septembro 2021, Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Unuiĝintajn Naciojn pro ties ĉiutagaj klopodoj krei pli pacan mondon. Ni vivas en epoko de grandegaj defioj por la homaro kaj por la planedo. Ni devas unuiĝi por trovi la plej bonajn solvojn.

Konfido kaj solidareco estas la bazo por paco. Pro tio 2021 estis deklarita Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. En tiu ĉi jaro ni celas antaŭenigi la kulturon de paco per, interalie, politika dialogo, reciproka kompreniĝo kaj, plej grave, konkreta kunlaboro. Paco estas kerna valoro, kune kun homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo, por la plua prospero, eĉ por la pluvivo, de nia planedo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021

Belartaj

La 19an de oktobro kadre de la Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 en Jutubo estis solene anoncitaj la rezultoj de ĉi tiuj konkursoj. Ĉi-jare en ok (sub)branĉoj konkursis 186 verkoj – rekorda nombro en la historio de la Belartaj Konkursoj.

BRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 67 verkoj de 36 aŭtoroj el 23 landoj [1 el Oceanio, 6 el Azio, 1 el Afriko, 3 el Ameriko, 12 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Koren de mallumo” de Miĥail Frolov el Rusio.
La dua premio estas aljuĝita al “Ĉe via cindro” de Benoît Philippe el Germanio.
La tria premio estas aljuĝita al “Ĉe la martkomenco” de Choe Taesok el Sud-Koreio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La sonĝo” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kastelo Greziljono: Du staĝoj en oktobro 2021

greziljono

2021-okt-19/24 — Ĥora (korusa) renkonto de Interkant kun Zdravka Bojĉeva
2021-okt-18/25 — BEMI-Semajno de esperantlingvaj biciklistoj kun Olivier Buisson
2021-okt-18/25 — Lingvaj ekzercoj por progresantoj kun Gunter Neue
Vidu pli en la retejo https://gresillon.org/koruso

2021-okt-25 / nov-03 — AŬTUNE, la Esperanto-ferioj por infanoj kun Elisabeth…
2021-okt-25 / nov-03 — Esperanto-kursoj kaj aliaj aktivaĵoj kun Szilva Szabolcs, Gunter Neue, Maja Mériaux …
2021-okt-25 / nov-03 — Kurso de sorobano (japana abako) kun Kimie Markarian
Vidu pli en la retejo https://gresillon.org/autuno
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La Komitato de UEA transdonis al E@I UKojn kaj la libroservon

UEA

Kvankam ankoraŭ ne aperis pria Gazetara Komuniko de UEA, Libera Folio jam informis, ke la komitato de UEA, kiu la 18an de septembro kunsidis rete dum tri horoj, sed sukcesis trakti nur malgrandan parton de la “Raporto pri agadplano de la Estraro por financa resanigo de UEA”. La komitato akceptis decidon pri transdono de la libroservo kaj de la kongresa administrado de UEA al la asocio E@I en Slovakio. La decidoj pri la buĝeto por la jaro 2022, pri la sorto de la domo de UEA en Roterdamo kaj pri la biblioteko Hector Hodler estas prokrastitaj je unu monato.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Demandaro pri egaleco en la Esperanto-movado

egaleco

Kiu estas via sperto pri egaleco en nia movado? Respondu la demandaron kaj helpu la komisionon de TEJO pri Egaleco kompreni la nunan staton de alireblo kaj inkluzivigo en diversaj aspektoj de nia movado.

Viaj respondoj estos utilaj por krei pli taŭgajn gvidliniojn por venontaj retaj kaj fizikaj eventoj kaj ĝenerale analizi la problemojn kiuj ekzistas en la movado.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , | Lasi komenton

KEKSO – Kreema Esperanto Kurso en Schwerte

KEKSO

La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 28a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso! KEKSO okazos ekde la vespero de vendredo, la 22an de oktobro 2021, ĝis la matenmanĝo de lundo, la 24an de oktobro en Schwerte (mez-okcidenta Germanio). Bonvolu alveni testitaj, vakcinitaj aŭ resaniĝintaj; pri pliaj detaloj ni daŭre informados vin.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon

VK-2La virtuala kongresejo (vk.retevent.com) gastigas la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) ĝis sabato, la 19a de septembro 2021. Do ĉiujn spektaĵojn de la VK eblas daŭre ĝui per la platformo ĝis tiu dato. Individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al VK, povas tion fari senpage per la VK-aliĝilo (kaj neĝisdataj IM-oj povas samtempe aliĝi al UEA kaj al VK): vk.esperanto.net. Ĝis nun 1852 personoj el 106 landoj (aŭ teritorioj) aliĝis. Por marki la fermon de la virtuala kongresejo UEA elektis du gravajn okazaĵojn: la premian feston de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA 2021 (spekteblos ekde la 14h00 UTC) kaj la Tagon de Veteranoj (ekde la 16h00 UTC). La programeroj ankaŭ spekteblos pere de UEAviva (youtube.com/UEAviva).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ne ekzistas alternativo al la Roterdama malmunto

CO UEAPlej probable la Komitato de UEA la 18an de septembro 2021 aprobos la proponojn de la Estraro de UEA, simple ĉar neniu konkreta alternativo estas proponita de la interna opozicio, kiu pafas siajn kuglojn (ofte per la pistoletoj de anonimuloj) el la tribuno de skandalisma nordeŭropa retgazeto. La sola kontraŭa strategio estas la insisto resti en Nieuwe Binnenweg 176, kaj tio signifas insisti pri la ĝisnuna vizio de supernacia neregistara organizo kun forta burokrata aparato ankrita al sekretariato. Marĝenoj por diverĝo eblas nur pri la establo kaj la loko al kiuj adjudiki la kongreson kaj la libroservon samtempe.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La urbestro de Klajpedo Vytautas Grubliauskas – Alta Protektanto de BET-56

GrubliauskasLa urbestro de Klajpedo Vytautas Grubliauskas akceptis la proponon de Litova Esperanto-Asocio kaj konsentis esti Alta Protektanto de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo.

Vytautas Grubliauskas havas kulturan edukon, kio estas malofta fenomeno por politikistoj. Lian tutan vivon akompanas muziko. Vytautas Grubliauskas naskiĝis en 1956 en Klajpedo, kaj dum 1963-75 li frekventis mezlernejon, kaj samtempe ankaŭ specialan muzikan lernejon kaj dum sep jaroj kantis en la knaba koruso “Gintarėlis”. En 1975 li studentiĝis en la Klajpeda fakultato de Litovia Ŝtata Konservatorio kaj en 1980 diplomiĝis kiel orkestrestro kaj solisto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu Komitatano B de TEJO

komitatano

Pro vaka posteno ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatano B de TEJO por la restanta mandato ĝis la fino de aprilo 2022. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Vorto pri Samarkando: Internaciaj letertagoj

Samarkando

Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro estas festata la Tago de Samarkando. La evento celas refokusigi nian rigardon je la alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, registrita en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Daŭras la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio

UEALa UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por Esperanto en Eŭropa Unio: kadre de la nuna eŭropunia “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo” UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nova libro: La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo

krokodiloNi estas feliĉaj anonci la publikigon de nia dulingva Esperanto-franca libro La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo. Iam estis eta krokodilo, kiu loĝis en bestoĝardeno. Sed li ne estis feliĉa, li volis esti libera. Iun vesperon li levis la kapon kaj vidis stelon, kiu brilegas…

Sekvu la aventuron de la Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo, fabelo por etuloj kaj plenkreskuloj pri libereco, amikeco kaj espero por pli bela mondo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ekologio kaj EU en Francio

Ekologio

En Francio Commission Espéranto Langues (Komisiono Esperanto – Lingvoj, https://esperanto.eelv.fr) ĉe la partio EELV “Europe Ecologie Les Verts” (Eŭropo – Ekologio – La verduloj) atentigas la publikon pri la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Tiu konferenco, starigita de Eŭropa Unio kaj daŭranta ĝis marto 2022, konsultas la eŭropunian civitanaron pri la plievoluigo de EU. Reta platformo ebligas al la civitanoj proponi kaj diskuti ideojn kaj voĉdoni por ili. Proponoj estas en diversaj kategorioj, interalie pri klimatŝanĝiĝo/medio, demokratio kaj valoroj/rajtoj, edukado.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

UEA survoje al financa resanigo

UEAKvankam oni jam dum pli ol tri semajnoj diskutas en la reto la “Raporton pri la financa resanigo” de la Estraro de UEA, kiun la Komitato de UEA diskutis la 14an de aŭgusto 2021, UEA nur la 6an de septembro 2021 publikigis sian gazetaran komunikon pri ĉi tiu temo. Legu ĝin ĉi sube:

La 14an de aŭgusto 2021 la Komitato de UEA kunside diskutis agadplanon de la Estraro por daŭrigi la financan resanigon de la Asocio. La agadplano spegulas instrukciojn donitajn de la Komitato al la Estraro pasintjare, surbaze de rekomendoj de la Komisiono pri Financo kaj interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro. La raporto pri la agadplano estas publike alirebla en la komitata elŝutejo (https://uea.org/teko/komitato) sub la nomo Raporto pri financa resanigo (2021-08-16).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton