Aperis tradukantoj

Do, antaŭ iom da tempo, mi (Cindio) ĉesis prilabori WordPress. Nun, en 2014, kelkaj personoj ektradukas ĉe GlotPress. Mi uzis SVN (subversion), do GlotPress estas nova afero, sed ŝajnas ke ĉiu registrita uzanto de WordPress rajtas proponi tradukfrazojn al tiu enreta tradukilo.
Por helpi tiun laboron, mi ekstraktis mallongajn frazojn el la traduk-dosiero de Gettext, eo.po kaj alŝutis komo-apartigilan liston por la bazo de glosaro. Tiu glosaro servu kiel gvidilo por terminoj.
Dankon!

Laboro pri 2.8

Se vi jam uzas Esperanton en via WordPress-a blogo, vi povas alŝuti la ĉefan tradukdosieron por la nova versio, 2.8: http://svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo/trunk/messages/eo.mo
(metu tion en vian subdosierujon /languages, kiu estas subdosierujo de /wp-includes aŭ /wp-content)
Dankon al Kalle Kniivilä, pro la helpo!
Dum la sekvaj tagoj, eble mi trovos tempon traduki paĝojn kiuj ne ĉerpas de tiu dosiero, kaj etoson aŭ du.

2.7

Rigardu dekstre por versio 2.7 (nu, mi kaptis iomete da laboro por 2.8, ankaŭ)
Por aliaj etosoj, iru al: tarski-eo.zip por la etoso Tarski, kiu estas ĝisdata por funkcii bele kun WordPress 2.7, kaj kaj meti ĝin en vian dosierujon wp-content/themes
Ne forgesu malpaki ĝin.
Ankaŭ ekzistas malnovaj etosoj kiuj ja estas Esperantigitaj, sed la prizorgantoj ne prilaboras ilin. Eble, ili funkcios kun la nova versio de WordPress, eble ne. Se vi volas provi:
malnova ‘Clean and Mean’
malnova Techicon