La komitato nun decidos pri la Centra Oficejo

La komitato de UEA dum sia sabata kunsido faros seriozajn decidojn pri la estonto de la Centra Oficejo. La estraro interalie proponas, ke la komitato akceptu la rajton de la estraro laŭ sia bontrovo vendi la konstruaĵon en Nieuwe Binnenweg 176.

La libroservo de UEA en 2017. Foto: UEA.

La nuna Centra Oficejo estu fermita kaj la domo vendita por 1,1 milionoj da eŭroj. La libroservo kaj la kongresa administrado estu transdonitaj al la firmao E@I en Slovakio, dum la arkivo kaj parto de la biblioteko iru al la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Tiu estis la esenco en la "agadplano por financa resanigo", kiun la komitato de UEA lastmomente ricevis antaŭ la kunsido okazinta la 14-an de aŭgusto.

Tiam la komitato estis informita pri la plano, sed nenion decidis, interalie ĉar la dokumento estis prezentita nur kelkajn horojn antaŭ la kunsido kaj la komitatanoj ne havis tempon serioze pristudi ĝin. Ankaŭ la proponatan buĝeton la komitato ne aprobis en aŭgusto.

Ambaŭ tiuj aferoj tial estos sur la tagordo de la komitato, kiam ĝi refoje kunsidos rete en sabato, la 18-a de septembro. En merkredo aperis en la retejo de UEA la tagordo de la kunsido, laŭ kiu evidentas, ke nun estos faritaj pezaj decidoj pri la plua sorto de la asocio kaj ĝia Centra Oficejo.

Unue, en punkto 07.03 de la tagordo, la estraro proponas, ke la komitato aprobu la planon de la estraro kontrakti kun la firmao E@I pri la administrado de la Universalaj Kongresoj ekde 2022 kaj pri la funkciigo de la libroservo de UEA.

Tio en la praktiko signifas, ke estos maldungita la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, kiu estis volontulo en la kongresa fako de UEA ekde 1996 kaj kongresa oficisto ekde 2000. En 2003 li eklaboris kiel la ĉefa respondeculo de UEA pri kongresoj.

Krome post la emeritiĝo de la libroservisto Ionel Oneţ, kiu laboras ĉe UEA ekde 2002, ne estos dungita posteulo. Restos do nur unu dungito de UEA en Roterdamo.

Due, en punkto 07.04 de la tagordo, la komitato laŭ la propono de la estraro akceptu la transdonon de "difinitaj arkivaĵoj" al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, alivorte al la koncerna sekcio de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Kiuj kaj kiom estas la "difinitaj arkivaĵoj" ne klaras.

Sliparoj en la biblioteko Hodler.

Tamen, ĉi-momente oni ne proponas, ke la komitato faru decidon pri la fina sorto de la tuta biblioteko Hector Hodler. Anstataŭe la estraro daŭrigu siajn esplorojn rilate al la estonteco de la biblioteko, kaj raportu pri la progresoj minimume ĉiun trian monaton.

Laŭ la pli frue prezentita agadplano, parto de la biblioteko estu transdonita al Vieno, dum la duoblaĵoj ne interesaj al la biblioteko en Vieno estu deponitaj en tenejo en Slovakio, ŝajne por liberigi lokon en la Centra Oficejo kaj ebligi ĝian vendon. Tiu plano evidente ne tuj realiĝos.

Trie, en punkto 07.05 de la tagordo, la estraro nun proponas, ke oni tamen ne tuj faru decidon pri vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176, sed la estraro plu esploru rilate atingeblan vendoprezon, kaj ankaŭ eventualan ludonon kaj la riparojn eble necesajn por tio.

Ŝajnas do ke la kritikaj voĉoj, kiuj aŭdiĝis post la aŭgusta komitata kunsido, iomete bremsis la entuziasmon de la estraro tuj per unu frapo malplenigi kaj forvendi la historian konstruaĵon de la Centra Oficejo. Tamen samtempe la estraro volas ricevi de la komitato malferman rajtigilon vendi la domon sen plia diskuto de la afero en la komitato.

La proponata formulo de la decido estas: "La Komitato de UEA… akceptas ke la Estraro decidu pri vendo, se tiu solvo, el racia vidpunkto, estas la plej bona".

En biblioteko Hector Hodler.

Konsiderante, ke la komitato praktike ĉiam akceptas la proponojn de la estraro, la fermo de la libroservo en Roterdamo kaj la maldungo de la konstanta kongresa sekretario ŝajnas jam deciditaj aferoj, same la fordono de la arkivo de UEA. Kio okazos pri la biblioteko malpli klaras, sed se estos vendita la Centra Oficejo, ĝi ja same devos esti movita aliloken.

En gazetara komuniko dissendita la 9-an de septembro, la estraro skribas, ke la "agadplano antaŭvidas provizoran sendon de la kolekto ankaŭ al Slovakio, en situo 3 horojn dista de Vieno". Tia propono tamen laŭ la nuna tagordo ne estos prezentita al la komitato por decido.

La diskutado pri la plano de "financa resanigo" en la komitata listo post la aŭgusta kunsido estis febla, kaj neniaj konkretaj alternativoj al la paŝoj proponataj de la estraro estis prezentitaj.

La plej aktiva kritikanto de la planoj de la estraro estis Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, kiu skribis interalie:

– Mi maltrankvilas pri la intenco eksterigi la libroservon, kiu estas unu el la aferoj, el kiuj dum jardekoj kreskis la prestiĝo de UEA en Esperantujo. Nia libroservo iĝis fama ne nur pro tio, ke ĝia sortimento estas multe pli granda ol tiu de aliaj libroservoj, sed ankaŭ pro la kompetenteco kaj klereco de ĝiaj gvidantoj.

Vicprezidanto Fernando Maia aliflanke pli frue asertis, ke la drastaj proponoj de la estraro neniel estas neatenditaj:

– Ĉiujn elementojn de tiu laste sendita raporto al la komitato eblas scii de antaŭaj diskutoj ĉi-liste, de antaŭaj dokumentoj ekde 2017 kaj de antaŭaj kunsidoj de la komitato. Aparte pri la libroservo ŝokas min la insista neado: malpli pro tio, ke temas pri servo, kiu apenaŭ sukcesas pravigi siajn kostojn, sed ĉefe pro tio, ke emeritiĝo fariĝas proksima, kaj do oni devas jam klare havi planon pri tiu laborfako.

 

Aboni
Avizi pri
guest

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

21 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-17 8:38

Du ŝlosilaj frazoj en ĉi tiu artikolo:

"Konsiderante, ke la komitato praktike ĉiam akceptas la proponojn de la estraro"

"La diskutado pri la plano de "financa resanigo" en la komitata listo post la aŭgusta kunsido estis febla"

Demandanto
Demandanto
2021-09-17 9:10

Pri kio efektive laboris la konstanta kongresa sekretario dum la lastaj du jaroj?
Ŝajnis al mi ke la Estraro de UEA, dume ignorantaj la proprajn devojn, arde laboris por la sukcesigoj de du Virtualaj Kongresoj, sed pri la rolo de la KKS mi nenion eksciis.

Ŝajnas al mi ke E@I sukcesos daŭrigi la tradicion de UEA: ĉiu-jare grandan eventon organizi sen ke ĝi enhave multe ŝanĝiĝas. Tiurilate ambaŭ organizoj havas similan historion.

Ni vidu kiel evoluos la aferoj dumkunside, sed apenaŭa diskutado en la komitata listo kaj la historia emo de la komitato simple akcepti ĉion kio estas proponita al ĝi, ne pensigas onin ke estos surprizaj rezultoj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-09-17 10:04
Respondo al  Demandanto

Ŝajne vi ne bone konas la procezon de la organizado de UK-oj. Mi okupiĝis kiel direktoro pri ĉ. 30 UK-oj kaj povas rakonti, ke KKS ĉiam laboras kun la supozo, ke la sekva UK ja okazos. La kongresoj de 2020 kaj 2021 estis nuligitaj en aprilo. Ankaŭ tiam KKS ne restis sen laboro, ĉar samtempe kun la organizado de la plej proksima UK li laboras super tiu de la postaj UK-oj, faras finkalkulojn k.a. finlaborojn de antaŭaj UK-oj kaj okupiĝas pri serĉado de lokoj por estontaj UK-oj. Antaŭ ol dediĉi sin al ĉio tio li tamen devis unue okupiĝi pri la likvido de ĉiuj kontraktoj k.a. devontigoj lige kun la nuligitaj UK-oj.

Realisto
Realisto
2021-09-17 23:05
Respondo al  Osmo Buller

Osmo, bedaŭrinde vi ne komprenas kiom multe la mondo ŝanĝiĝis la lastajn jarojn.

Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-09-17 9:41

Ĝis nun, por esploristoj la arkivo de UEA estis jedistance konsultebla. Ekzemple, verkante studon pri Vesna Skaljer-Race, mi estis afable kaj senpage helpita de volontuloj – granda letero kun kopioj de nepublikigitaj tekstoj de tiu aŭtorino rapide atingis mian hejmon.

Se la arkivo de UEA estus fine transdonata al alia instanco, ĉu la kondiĉoj analogus? Ĉu eblus senpaga aliro al dokumentoj, kun kompetentaj helpantoj? Tio estus plej dezirinda situacio por konservi la utilecon de la arkivo.

Laste redaktita 21 horojn antaŭe de Suso Moinhos
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-09-17 10:44
Respondo al  Suso Moinhos

Ruben Sanchez raportis en la komitata listo, ke li testis la aferon ĉe la Biblioteko de Vieno kaj trovis, ke la kostoj por kopiado estas treege altaj. Li kunsendis ilian skanoferton:
"The complete reproduction of „Suplemento al ‚Nova geografio‘ and ‚Notoj pri nova geografio kaj novaj tempo-mezuroj‘ (44 pages) in standard quality (*.jpg 300 dpi) would amount to 64,–.
Alternatively we can offer you scans in study quality (*jpg 150 dpi) for the price of € 37,–."
Ŝajnas do, ke esplorado de BHH pere de Vieno iĝos afero atingebla nur por riĉuloj.

Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-09-17 11:31
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Dankon, Łukasz. Mi tion tute ne sciis.

Dieter Rooke
2021-09-17 13:27
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Chu vere la IEM ne regas Esperanton kaj uzas anglan lingvon?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-09-17 22:06
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Por havi de la aŭstria biblioteko malbonkvalitan fotokopion de Esperanto-libro, kiu delonge estas neprotektata per la aŭtorrajtoj, ni devis siatempe elspezi sufiĉe altan sumon. Nelonge poste la libere konsultebla, tre bonkvalita projekto polona.pl de la Nacia Biblioteko de Pollando publikigis ĝin senpage 🙂

Pepito de los Palotes
Pepito de los Palotes
2021-09-17 10:05

Rilate al kion diras Maia pri la libroservo… laux mia kompreno gxi same iros al Eslovakio, cxu?!

Licxjo
Licxjo
2021-09-17 14:43

La homoj ĉe E@I estas kompetentaj kaj profesiaj. Pri tiu ĉi flanko, mi ne havas veran dubon.

Se UEA disfalas kaj forvendas ĉion, E@I eble estas la ĉefa elekto por daŭrigi servojn.

Aliflanke, mi kredas ke homoj tro multe fidas pri la biblioteko en Vieno. Ĝi estas ŝtata entrepreno, kaj dependas de la bonvolo de la Aŭstruja registaro. Kio okazos, kiam la registara sinteno al tiaj ĉi "flankaj" aferoj ŝanĝiĝos?

Roland Schnell
2021-09-17 17:15
Respondo al  Licxjo

La sinteno en Vieno estis suficxe stabila. Alia demando estas, se ili nun ricevas tunojn de papero, kiun ili devas prilabori laux arkivaj kutimoj. Tion evitis UEA gxis nun aux oni ne rimarkis. Ekzemple ne estas elektronika katalogo.
Mi dubas, cxu nacia biblioko rigardas internacian bibliotekon suficxe indan.

Jovana
Jovana
2021-09-17 19:43
Respondo al  Licxjo

"Se UEA disfalas kaj forvendas ĉion". UEA planas vendi nur sian sidejon en Roterdamo. Ĉio alia estas por "transdono". Kion to signifas neniu el tiuj kiuj scias volas diri.

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2021-09-17 17:09

Mi kredas, ke la homoj, kiuj pledas por restado en Eoterdamo, intence ne volas rigardi la realon. La membraro de uea de jaroj ne plu sufiĉas por pagi la koston de nia nuna oficejo. neniu persone kulpas pri tiu situacio, kiel neniu kulpas pri tio, ke homoj preferas lerni la anglan kaj ne Esperanton [cetere la movado en Nederlando kaj en ĉiuj nordeŭropaj landoj estas malaperanta]. Konsentu kun mi ke UEA kaj la movado por Esperanto devas pluvivi.

Amike

Renato

Dieter Rooke
2021-09-17 18:31
Respondo al  Renato Corsetti

Bona alternativo estas la Esperanto- civito – ghi ne postulas jarkotizon kaj ne pagas oficistojn . Por aboni LF-on au Heroldo vi pagas lau mendo- same por simpozioj en KCE kultura centro Esperantista en svisio

observanto
observanto
2021-09-17 19:42
Respondo al  Renato Corsetti

Sed ĉu la realo ne estas, ke la kontoj estis jam ekvilibrigitaj pasintjare, post maldungo de oficistoj? Kial necesas dispecigi Bibliotekon Hodler kaj igi ĝian konsultadon nepagebla, fordonaci la libroservon (ĉu vi vere kredas ke Baláž havas la monon por aĉeti la libroservajn stokojn?), doni la UKon al privatulo?

Jovana
Jovana
2021-09-17 20:35
Respondo al  observanto

Ne estu iluzio: E@I ne aĉetos la libroservon kaj parton de BHH. E@I ricevos tiujn erojn de UEA.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-17 20:26

Mia iama samĉambra laborkolego en la CO Mark Fettes ĵus komentis en la komitata listo: "precipe la membraro en la riĉaj landoj, kiu ĉiam estis la financa bazo de UEA, ŝrumpis pro aĝo kaj aliaj longdaŭraj tendencoj".

Pro aĝo kaj aliaj longdaŭraj tendencoj? Mi devas respondi al li: ne, kara Mark, UEA ne perdis min kiel membron pro mia aĝiĝo aŭ pro alia longdaŭra tendenco. Mi fakte membras en tri internaciaj organizoj, al kiuj mi pagas sume pli ol 300 € jare (MA-kotizo de UEA: 74 €). Se mia aĝiĝo aŭ aliaj longdaŭraj tendencoj decide influus, ankaŭ tie mi ne membrus.

Mark plu komentas: "En tiu sama periodo la labormetodoj de ĉiuj internaciaj organizoj kaj firmaoj draste ŝanĝiĝis pro la disvastiĝo de Interreto, poŝtelefonoj k.s.". Nu, kara Mark, tiuj tri internaciaj organizoj agas en la nuna sama epoko kiel UEA kaj same travivis la disvastiĝon de interreto, poŝtelefonoj k.s. Tamen ili havas min kiel membron. Cetere, se disvastiĝis poŝtelefonoj, kion UEA faris por profiti tiun disvastiĝon?

Ĉu eble UEA ne havas min kiel membron, ĉar UEA jam de jaroj proponas nenion al mi interesan nek havas ajnan novan ideon min altirantan? Ĉu eble la nura "Tiel vi apogos Esperanton!" (ĉiam kun krisigno) ne tute sufiĉas? Ĉu eble mi ne volas forĵeti monon pro la nura plezuro forĵeti monon senkiale?

Kulpigi aĝiĝon, longdaŭrajn tendencojn, disvastiĝon de interreto kaj poŝtelefonoj ktp., kiam tio evidente ne estas la (decida) kaŭzo de nemembriĝo, estas sensence.

Laste redaktita 10 horojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
leganto
leganto
2021-09-17 23:05

> Cetere, se disvastiĝis poŝtelefonoj, kion UEA faris por profiti tiun disvastiĝon?

Ĝi estas faranta centmileŭran novan retejon. Kiam ĝi aperos, se ankoraŭ ekzistos poŝtelefonoj, UEA certe ekprosperos.

Jovana
Jovana
2021-09-17 23:37
Respondo al  leganto

> Cetere, se disvastiĝis poŝtelefonoj, kion UEA faris por profiti tiun disvastiĝon?

UEA "investis" (= donacis) 10 000 EUR al privata kompanio. Estus interese scii kiom UEA gajnis el tiu "investo" en Amikumu.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-17 20:54

"Tio en la praktiko signifas, ke estos maldungita la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, kiu estis volontulo en la kongresa fako de UEA ekde 1996 kaj kongresa oficisto ekde 2000."

Do tiel oni dankas oficiston, kiu dum pli ol du jardekoj laboregis por UEA kaj donis siajn plej bonajn vivjarojn al la asocio.
Mi ankoraŭ rememoras, kiam Clay el la belega Brazilo venis al la malvarma Nederlando kaj rapide fariĝis unu el la plej kompetentaj kaj plej gravaj oficistoj en UEA.
Kaj nun oni traktas la preskaŭ lastan oficiston de UEA kiel rubon, kiun oni metas en rubujon surstraten por forportado.
Verdire min vomigas Esperantistoj, kiuj paroladas pri la idealoj de Esperanto, kiel paco kaj interkompreniĝo, sed tiel traktas niajn samideanojn.
Charters, Maia kaj kunfriponoj povas ŝajnigi, ke ili estas Esperantistoj, kaj laŭ la Bulonja Deklaracio ili ja estas, sed absolute ne laŭ la spirito de la lingvo, tiel, kiel Zamenhof celis ĝin. Tiel oni ne traktas samideanon, unu el la plej diligentaj kolegoj, unu el la granda rondo familia.