Etikedaj arkivoj: Esperanto-muziko

Floréal Martorell: Eldonisto estas metio, artisto estas alia metio

Antaŭ 65 jaroj, la 10an de oktobro 1956, naskiĝis Floréal “Flo” Martorell, danke al kies persista laboro la Esperanta muziko iĝis tia, kia ĝi estas nun. Ni dankas al Flo pro tio, ke li sukcesis trovi tempon (pli ĝuste, kelkajn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La limdato de la 9a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

Ĉi-jare la publiko de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj aljuĝas sian premion, la Publik-premion. La voĉdonado daŭras ĝis la 31a de aŭgusto 2021. Sufiĉas viziti la paĝaron: https://soundcloud.com/user-166347520 Montriĝos la paĝo kun kantoj, kiuj plenumas kondiĉojn de la festivala … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La Espero sambas: nova unuopaĵo de Rafael Milhomem

Ne estas la unua fojo, ke Rafael Milhomem registras la Esperantan himnon La Espero kun la vortoj de de Ludoviko Zamenhof kaj kun la muziko de Félicien Menu de Ménil. Li jam registris ĝin en sia albumo Flugantaj Melodioj (2018) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 9a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

UEA invitas ĉiujn kantemulojn partopreni la 9an eldonon de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (eventaservo.org/e/EFEKantoj2021), sendante filmeton de kanto. Ĝis la 20a de aŭgusto enmetu vian filmeton en: esperanto-festivalo-vroclavo.eu aŭ sendu pere de WeTransfer (aŭ simila servo) al [email protected].

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nenifar’: iom monotona, sed nepre atentinda albumo

Guillaume Armide. Nenifar’: Bitalbumo. Donneville: Vinilkosmo, 2019. La recenzata albumo estas persona projekto de la franca esperantisto Guillaume Armide (en Esperanto – Gijom’ Armide): li aŭtoris ĉiujn tekstojn kaj muzikojn, mem kantis kaj pianludis. Kompreneble, ne eblis fari la tutan … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto Subgrunde 2: Antaŭmenda kampanjo

Nova punkkompilo Esperanto Subgrunde vol. 2 kun kantoj en Esperanto aperos ĉi-jare. Ĝi estos eldonita de esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. La albumon partoprenas dudek bandoj el dek landoj. “Esperantokoro” estas neoficiala termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en la verda … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Memorante Gondolandon: Senpaga albumo de Korvaks

La 11an de junio 2021 estis lanĉita la bita albumeto Memorante Gondolandon de Korvaks. Korvaks el Auckland (Nov-Zelando) ne povas ludi muzikan instrumenton kun sufiĉa lerteco por esti nomita muzikisto, sed li neniam forlasis sian deziron krei muzikon. Feliĉe por … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova albumo de i.d.c.: vinila, K-diska kaj bita

Ĵus aperis kaj ekde la 1a de junio estas mendebla la nova albumo Fulmerford de i.d.c (inicialoj dc). Kiel planite, ĝi eldoniĝis kiel vinila disko, KD kaj en bitaj formatoj. Surbaze de la jam konata stilo de popmuziko diversgrade saturita … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Kvin Jarcentoj: Nova albumeto de BaRok-Projekto

BaRok-Projekto denove surprizas vin per pasiigaj kantoj. Ĝia muziko estas mikso inter folkmetalo kaj potenca metalroko kun karakterizaĵoj de la baroka, klasika, kaj folklora muzikoj, kun tekstoj pri la brazila tupia mitologio, indiĝena kulturo kaj politika vidpunkto rilate al la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova muzika bitalbumo: MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n

MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n estas sestitola bitalbumeto kaj tipe Esperanta kunlaboro inter la kantverkisto-komponisto Mayoma, kiu loĝas en Kinŝaso (DR Kongo), kaj gemuzikistoj-kantistoj de Tuluzo (Okcitanio, Francio). Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en Kinŝaso, la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Vinilkosmo lanĉis la bitan unuopaĵon Mozaiko de Kjara

La 14an de aprilo 2021 ĉe Vinilkosmo okazis la oficiala lanĉo de la bita unuopaĵo Mozaiko de Kjara. Mozaiko estas nova kanzono de Kjara (Chiara Raggi), tradukita/adaptita en Esperanto de Federico Gobbo. Ĝi aperos kiel unuopaĵo du jarojn post ŝia … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Sola hirund’: nova muzikvideo de BaRok-Projekto

La muzikvideo Sola hirund’ aperis por anonci la finpreparojn de la bita albumeto Kvin jarcentoj de la potencmetala bando Barok-Projekto el Brazilo. En ĉi tiu kanto estas speciala kontribuo de Kimera kaj Fred Mika, sperta brazila drumisto de la rokbando … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Radio Esperanto ŝanĝiĝas kaj ampleksiĝas

La unua ĉi-jara kaj la 56a laŭvice programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”, registrita la 11an de januaro, estas iom nekutima. Anstataŭ mallonga enkonduko en ĝia komenco estas 13-minuta babilado de Aleksander Korĵenkov. Lia unua temo estas figura sketado, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Abonklubo de Vinilkosmo 2021

Aliĝu al la Abonklubo de Vinilkosmo por havi dum unu jaro aliron al la justa elsendfluejo Divercities Music (diMusic), kiu ebligas aliron ne nur al la kompleta katalogo de Vinilkosmo (pli ol 100 albumoj de kvindeko da Esperanto-artistoj diverstilaj), sed … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Antaǔmenda kampanjo por nova projekto de i.d.c.

Ni havas la plezuron anonci al vi la lanĉon de antaǔmenda kampanjo por nova muzika projekto de i.d.c. (inicialoj dc). La KD-a kaj vinila versioj de la nova Esperanta albumo Fulmerford haveblos, nur se la antaǔmenda kampanjo atingos sian celon. … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Albumo profesie registrita, iom retrostila, tamen tro monotona

TIM. Vaganto: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2020. TIM, kies vera nomo estas Thimoty Gallego Pineda, estas la debuta artisto de la muzikeldonejo Vinilkosmo, kaj mi feliĉas pro ĉi tiu fakto, ĉar oni bezonas pli da Esperanto-muziko. La nomo de la … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova albumo de La Perdita Generacio

La 10an de oktobro 2020 Vinilkosmo lanĉis la “vivan” bitalbumon Ĉiuj ni amegas Usonon de la grupo La Perdita Generacio (LPG). Ĉi tiu albumo, kun entute 13 kantoj, estis registrita dum la koncerto de LPG en la Nord-Amerika Esperanto-Kongreso en … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Sen Timo: Kant-video kaj manifesto de Kajto +

Sen Timo, la nova kant-video de Kajto + estis intencita kiel kontribuo al la Festivalo por la Paco de Unesko en septembro 2020. Sed ĉar la festivalo estis nuligita pro la koronvirusa pandemio, la video estas publikigita en Jutubo. Multaj … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Koruso de emeritoj kantis Esperante en Pekina parko

Matene de la 5a de septembro, emerita koruso kantis en Esperanto en la parko Binhe de Pekino kun partopreno de pli ol tridek homoj. Ili kantis la himnon La Espero kaj la kanzonon Mia lando kaj mi en Esperanto kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton