Etikedaj arkivoj: Esperanto-literaturo

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021

La 19an de oktobro kadre de la Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 en Jutubo estis solene anoncitaj la rezultoj de ĉi tiuj konkursoj. Ĉi-jare en ok (sub)branĉoj konkursis 186 verkoj – rekorda nombro en la historio … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon

La virtuala kongresejo (vk.retevent.com) gastigas la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) ĝis sabato, la 19a de septembro 2021. Do ĉiujn spektaĵojn de la VK eblas daŭre ĝui per la platformo ĝis tiu dato. Individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova libro: La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo

Ni estas feliĉaj anonci la publikigon de nia dulingva Esperanto-franca libro La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo. Iam estis eta krokodilo, kiu loĝis en bestoĝardeno. Sed li ne estis feliĉa, li volis esti libera. Iun vesperon li levis la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo

La Revuo estas la unua vera literatura gazeto en Esperanto. Ĝia unua numero aperis la 1an de septembro 1906 en Parizo ĉe la eldonejo Hachette, kun kiu Zamenhof estis kontrakte ligita ekde 1901. Tegmentita de ĉi tiu solida eldonejo, La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Julian Modest nova PEN-prezidanto

Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) estas la nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro; lin elektis la Asembleo, kiu fizike kunvenis ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, krome kun la skajpa partopreno de Carlo Minnaja. Julian Modest estas unu el la plej … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ewa Grochowska: Ferioj ĉe la maro

La maro estis trankvila. Ondetoj venadis al ni kaj refluadis senprokraste laŭ la sama ripeta, ripoziga movo. La unua haltis ĝuste antaŭ niaj piedoj nudaj, enŝovitaj en la sablo. La dua tiklis ŝiajn maleolojn. Mi tenis ŝin ĉe la ŝultroj. … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2021, №40

Rondaj nombroj subkomprenigas retrorigardon por resumi la faritan laboron kaj tiri konkludojn. Tion ja faris Ulrich Becker, kompilinte kaj komentariinte la statistikon pri du dudekoj da kajeroj de la Beletra Almanako. Evidente kreskis kvanto da publikigaĵoj kun la ioma paĝokresko … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Gaston Waringhien 120-jara

Antaŭ 120 jaroj, la 29an de julio 1901 en la familio de la lingvoinstruisto Arthur Waringhien (1860-1925), kaj ties edzino Elise Sophie Waringhien (fraŭline: Descamps, 1865-1956) en la nordfrancia urbo Lillo (france: Lille) naskiĝis la filo Gaston. Gaston Joseph Waringhien … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

LF-koop havas la eldonrajtojn de tri libroj de Kalocsay

La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke la eldona rajto pro tri verkoj de Kolomano Kalocsay apartenas al LF-koop mem. Unu el ili estas jam anoncita: temas pri Parnasa Gvidlibro, pro aĉeto en 1996/97, atestita per kontrakto. Same laŭ kontrakto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

LF-koop havas la eldonrajton de la HdE-libroj

La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke ĉiu eldona rajto pro la cento da libroj publikigitaj de Heroldo de Esperanto ekde la 1920aj jaroj apartenas al LF-koop mem. Esceptas nur la manlibro de Umberto Broccatelli, kies rajtoj estis transdonitaj al … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Metioj kaj krestomatioj: Recenzo de Baza literatura krestomatio

Baza literatura krestomatio, de Aleksander Korĵenkov k.a. (komp. kaj red.), 4a eldono, korektita kaj kompletigita, Sezonoj/Litova Esperanto-Asocio, Kaliningrado/Kaunas, 2019, 368 p., ISBN 9786099508771. En epoko interreta, vi povas per rapida reta serĉo malkovri la identecon de tiuj “k.a.” apud la … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Literatura Konkurso 2021

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) anoncas la 11an literaturan konkurson “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Kio estis, kio estos?” La celo de la konkurso estas popularigi la ideon de Esperanto, lingvo inciatita … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Izrael Lejzerowicz naskiĝis antaŭ 120 jaroj

Antaŭ 120 jaroj, la 4an de junio 1901 en Lodzo naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda judo, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda. Lejzerowicz estis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

PEN-kajero pri la esperanto-literaturo en la portugala

De kelke da tempo aro da universitataj profesoroj (inter ili Fernando Pita) strebas starigi kurson pri esperanto en la Federacia Instituto de Cearao (IFCE, Brazilo). La afero bone marŝas, kaj inter la proponataj lernobjektoj estos kurso pri Esperanta kulturo. Tial … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: La domenisto

Mi bone memoras, kiam mi envenis tiun kafejon la unuan fojon, antaŭ kelkaj monatoj. Mi ĉirkaŭrigardis la ejon por serĉi tablon kaj mendi mian matenmanĝon, kaj mi vidis Fernandon sidanta ĉe fenestro, en la fundo de la ĉambro. Lia kalva, … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La Verko de la Jaro

La premio La Verko de la Jaro estis aljuĝata per referendumo de la abonantaro de Literatura Foiro, kiu iniciatis la premion en 1975 kaj aljuĝis ĝin ĝis 1986. Sekvis dekjara paŭzo ĝis la premio reviviĝis en 1997, ekde tiam la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Julian Modest: La inundo

Andrej kaj Katja venis en la vilaon je la kvina posttagmeze. La junia suno ankoraŭ forte brilis, kaj la rivero malrapide kaj enue lulis sin kiel maljunulino, laca kaj elĉerpita de la somera varmo. Andrej parkis la aŭton ĉe la … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nova muzika bitalbumo: MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n

MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n estas sestitola bitalbumeto kaj tipe Esperanta kunlaboro inter la kantverkisto-komponisto Mayoma, kiu loĝas en Kinŝaso (DR Kongo), kaj gemuzikistoj-kantistoj de Tuluzo (Okcitanio, Francio). Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en Kinŝaso, la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tri jardekoj da libroproduktado

Enkonduko. Ne legu ĝin, se vi delonge abonas La Ondon Ekde sia renaskiĝo en 1991 La Ondo de Esperanto ĉiujare publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik en la revuo Hungara Vivo. Por tiuj, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton